Unterengstringen

komunumo de Svislando

Unterengstringen estas komunumo en la distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3058 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Unterengstringen
Blazono de Unterengstringen
Rigardo de la Uetliberg al Zuriko kaj Unterengstringen (maldekstre sur la bildo)
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47° 24′ 54″ N 8° 26′ 59″ O / 47.41500 °N, 8.44972 °O / 47.41500; 8.44972 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 54″ N 8° 26′ 59″ O / 47.41500 °N, 8.44972 °O / 47.41500; 8.44972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3058
Areo 3,32 km²
Alteco 416 m super marnivelo
Poŝtkodo 8103
Komunumkodo 0249
Mapo de Unterengstringen
vdr

Geografio redakti

Unterengstringen situas norde de la rivero Limato kaj limas kun Oberengstringen kaj Schlieren en la sudo, Regensdorf kaj Weiningen ZH en la nordo kaj Dietikon en okcidento.

Trafiko redakti

La komunumo estas per aŭtobusoj bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj havas ankaŭ facilan aliron al la aŭtoŝoseo A1 de Zuriko al Berno respektive Bazelo.

Historio redakti

Unuan fojon la nomo Enstelingen aperis en la jaro 870 en donacdokumento, per kiu alemana nobelo donacis siajn bienojn al la Monaĥejo Sankt-Galo por poste recivi ilin en formo de feŭdo kun pliaj havaĵoj por dumviva utiligado. En malfrua mezepoko la plej grana parto de la hodiaŭa komunumteritorio apartenis la riĉaj regensberganoj. Kiam ili malriĉiĝis, la teritorio iom post iom estis vendita la la Monahejo Wettingen respektive Fahr. El la 15-a jarcento datas la divido inter Oberengstringen kaj Unterengstringen. En la jaro 1435 la voktrajtojn pri Oberengstringen kaj la cetere voktdistrikto Weiningen ZH akiris la familio Meyer el Knonau. Per la revolucio de 1798 la malnovaj servitutoj de la eklezio kaj la konaŭanoj estingigixis kaj Oberengstringen kune kun Weiningen, Geroldswil, Unterengstringen kaj Oberoetwil integriĝis al la Kantono Zuriko. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi unue apartenis al la distrikto Regensdorf, poste ĝis 1814 al la nova distrikto Bülach. De 1814 ĝi estis parto de la distrikto Zuriko, ĝis ĝi je la 1-a de julio 1989 aliĝis al la nove kreita distrikto Dietikon.

Eksteraj ligiloj redakti