Unterentfelden
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Unterentfelden Oberdorf (stacidomo) kaj Unterentfelden Post (stacidomo). |
Unterentfelden estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3768 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Unterentfelden | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Araŭo |
Koordinatoj | 47° 23′ 0″ N 8° 2′ 30″ O / 47.38333 °N, 8.04167 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 0″ N 8° 2′ 30″ O / 47.38333 °N, 8.04167 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3768 |
Areo | 2,87 km² |
Alteco | 417 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5035 |
Komunumkodo | 4013 |
Geografio
redaktiUnterentfelden situas sudokcidente de la kantona ĉefurbo Araŭo ĉe la alfluejo de la rivero Uerke al Suro. La komunumo kunkreskis kun la najbara komunumo Oberentfelden kaj kun Araŭo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Unterentfelden limas en nordo al Araŭo, en oriento al Suhr, en sudo al Oberentfelden, kaj en okcidento al Schönenwerd kaj Eppenberg-Wöschnau (ambaŭ en Kantono Soloturno).
Trafiko
redaktiLa komunumo Unterentfelden situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Zofingo kaj pasas tra la komunumo ankaŭ la Suhrentalbahn [Surovalo-Fervojo], tio estas etŝpura tramfervojo de Araŭo al Schöftland.
Tra Unterentfelden pasas la kantona ĉefvojo 24 de Araŭo al Sursee. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 esta Araŭo-Okcidento en distanco de proksimume 2 kilometroj.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Entfelden datiĝas el la jaro 965 kiel Endiveld, kiam la imperiestro Oto la granda donacis la bienon al la Monaĥejo Disentis. En la jaro 1306 la monaĥoj de Disentis vendis la suban parton de la bieno al la Monaĥejo Beromünster. La jurisdikcio pri Unterentfelden en tiu epoko apartenis al la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio pri Unterentfelden en la jaro 1312 transiris al la araŭa civitano Ulrich Truttmann. En la jaro 1576 Araŭo cedis la jurisdikcion pri Unterentfelden al Berno, kiu jam ekde la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 estis la mastroj en Argovio. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Argovio estis liberigita de la berna servuteco kaj Unterentfelden fariĝis komunumo en la distrikto Araŭo de la nove fondita Kantono Argovio.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti