Müntschemier

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Unterfeld)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Müntschemier (stacidomo).

Müntschemier (en la franca lingvo: Monsmier) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1288 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Müntschemier
Blazono de Müntschemier
Blazono de Müntschemier
Blazono de Müntschemier
Müntschemier
Müntschemier
Müntschemier
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Erlach
Koordinatoj  46° 59′ 44″ N 7° 8′ 45″ O / 46.99556 °N, 7.14583 °O / 46.99556; 7.14583 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 44″ N 7° 8′ 45″ O / 46.99556 °N, 7.14583 °O / 46.99556; 7.14583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1288
Areo 4,88 km²
Alteco 438 m super marnivelo
Poŝtkodo 3225
Komunumkodo 0498
Mapo de Müntschemier
Mapo de Müntschemier
Mapo de Müntschemier
vdr

Geografio redakti

Müntschemier situas en la Berna Lagolando en la sudo de la Granda Marĉo, proksimume 25 kilometrojn sudsudokcidente de Bielo kaj 30 kilometrojn okcidentnordokcidente de Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Müntschemier kun la kvartaloj Unterfeld, Vor em Berg kaj Im Moos.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,88 km², de kiuj 1,8% estas kovritaj de arbaro, 77,9% servas por agrikulturo kaj 18,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Müntschemier limas en nordo al Brüttelen, en oriento al Treiten, en sudoriento al Kerzers (FR), en sudsudoriento al Ried ĉe Kerzers, en sudo al ekskalvo de la komunumo Morato (FR), en sudsudokcidento al Bas-Vully (FR), kaj en okcidento al Ins.

Trafiko redakti

Müntschemier situas ĉe la grava kantona ĉefvojo n-ro 10 de Bielo al Berno kaj de ĝi kondukas krome la kantona ĉefvojo n-ro 237 al Aarberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 5 kilometrojn sude en Kerzers. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita de la trajnlinio de Bielo al Berno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Müntschemier datiĝas el la jaro 1185 kiel Munchimur. Kiel parto de la Senjorujo Erlach en la jaro 1395 Müntschemier estis akirita de Savojo kaj en la jaro 1474 de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin en la jaro 1476 atribuis al la Voktejo Erlach.[3]

Partnera komunumo redakti

Müntschemier havas komunuman partnerecon kun la komunumo Hardheim de la distrikto Neckar-Odenwald en Baden-Virtembergo en Germanio.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti