Kallern

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Unterhöll)
Kallern
Blazono de Kallern
Restoracio Jäger-Stübli en Kallern
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 4′ N 8° 1′ O / 47.067 °N, 8.017 °O / 47.067; 8.017 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ N 8° 1′ O / 47.067 °N, 8.017 °O / 47.067; 8.017 (mapo)
Areo 2,67 km²
Alteco 513 m super marnivelo
Poŝtkodo 5625
Komunumkodo 4233
Mapo de Kallern
vdr

Pri la komunumo redakti

Kallern estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 316 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Kallern situas ĉe la orienta deklivo de Niesenberg, kiu estas norda brako de la montoĉeno Lindenberg.

La komunumo konsistas el la sep setlejoj Unterhöll (481 m s.m.), Oberhöll (525 m s.m.), Kallern (513 m s.m.), Hinterbühl (568 m s.m.), Unterniesenberg (597 m s.m.), Hinterniesenberg (630 m s.m.) kaj Oberniesenberg (647 m s.m.).

La areo de la komunumo etendiĝas 2,67 km², el kiuj 0,34 km² konsistas el arbaro, kaj 0,21 km² estas kovritaj de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kresto de Lindenberg je alteco de 675 m s.m., dum la plej malalta punkto situas norde de Unterhöll je alteco de 455 m s.m..

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kallern limas en nordo al Waltenschwil, en oriento al Boswil, en sudo al Bettwil, en sudokcidento al Sarmenstorf, kaj en okcidento al Uezwil.

Trafiko redakti

La vilaĝo Kallern situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj kaj kiel ununura komunumo de la kantono Argovio, ĝi ne estas konektita al la publika trafikreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kallern datiĝas el la jaro 1306 kiel Kaltherren.

En mezepoko Kallern estis habsburga. Sur la teritorio de Kallern la Senjoroj de Hallwil posedis terenojn. Post la konkero de Argovio en la jaro 1415 fare de la Svisa Ĵurkomunumo Kallern apartenis al la Liberaj distriktoj. La Senjoroj de Hallwil vendis siajn posedaĵojn en Kallern inter 1433 kaj 1483 al la Monaĥejo Muri. La monaĥoj de Muri en Unterniesenberg en la jaro 1594 konstruis gastejon, kiu ĉefe estis uzata dum la ĉassezono.

En marto 1798 francaj trupoj liberigis Argovion de la svisa servuto kaj kreis la Helvetan Respublikon. La hodiaŭa komunuma teritorio apartenis dum la Helveta Respubliko al la tiama Kantono Baden. La Setlejoj Unterniesenberg, Oberniesenberg kaj Hinterniesenberg tiam apartenis al la komunumo Bettwil, la ceteraj setlejoj al la komunumo Uezwil, kiuj ambaŭ situis en la distrikto Sarmenstorf. En la jaro 1803, kiam estis fondita la hodiaŭa Kantono Argovio el la sep setlejoj estiĝis la nuntempa komunumo Kallen.

Eksteraj ligiloj redakti