Unterkulm
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Unterkulm (stacidomo) kaj Unterkulm Nord (stacidomo). |
Kulm estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2903 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Untekulm | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Kulm |
Koordinatoj | 47° 18′ 45″ N 8° 6′ 55″ O / 47.31250 °N, 8.11528 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 45″ N 8° 6′ 55″ O / 47.31250 °N, 8.11528 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2903 |
Areo | 8,88 km² |
Alteco | 466 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5726 |
Komunumkodo | 4146 |
Geografio
redaktiLa komunumo Unterkulm situas en la valo de la rivero Wyna en la nordo de la distrikto Kulm.
La areo de la komunuma teritorio mezuras 8,88 km²,kiuj 3,50 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,07 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur 653 m s.m. sur la kulmino de Hochwacht, la plej malalta punkto ĉe la bordo de Wyna sur 435 m s.m.
Najbaraj komunumoj
redaktiUnterkulm limas en nordo al Gränichen, en oriento al Teufenthal, en sudoriento al Dürrenäsch, en sudo al Oberkulm, en sudokcidento al Schlossrued kaj Schöftland, en okcidento al Hirschthal, kaj en nordokcidento al Muhen.
Trafiko
redaktiUnterkulm disponas pri du haltejoj ĉe la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn [Wyna-Valo-Fervojo] de Araŭo tra Reinach al Menziken.
La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento, kiu situas norde en distanco de proksimume 6 kilometroj de la vilaĝo-centro.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Kulm datiĝas el la jaro 1045 kiel Chulenbare, la unua mencio, kiu rilatas nur la Unterkulm sen Oberkulm datiĝas el la jaro 1303 per la vortumo ze Nideren-Kulme.
Ĝis la jaro 1566 la du vilaĝoj Unterkulm kaj Oberkulm formis impostodistrikton, tamen ilia disiĝo en du komunumoj supozeble jam antaŭ tiu dato okazis. En mezepoko regis en Unterkulm unue la Lencburgoj, poste la Kiburgoj kaj fine la Habsburgoj.
Post la konkero fare de Berno en la jaro 1415 la vilaĝo apartenis ĝis la Helveta Revolucio al la kamparvoktejo Lencburgo. En 1798 ĝi fariĝis ĉefloko de la helveta distrikto Kulm kaj poste ek de 1803 ĉefloko de la samnoma argovia distrikto.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti