Unua Hindoĉina Milito

Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Hindoĉina Milito.

La Unua Hindoĉina Milito estis milito okazinta en Franca Hindoĉinio de la 19-a de decembro 1946, ĝis la 1-a de aŭgusto 1954. Aliaj nomoj por la milito estis Franca Hindoĉina Milito, Kontraŭ-Franca Milito, Franca-Vjetnama Milito, Franca-VjetMinha Milito, Hindoĉina Milito, Malpura Milito en Francio, kaj Kontraŭ-Franca Rezistada Milito en nuntempa Vjetnamio. La milito okazis inter la Franca Ekspedicia Korpuso en Ekstrema Oriento (CEFEO), de Franca Unio estrata de Francio kaj Vjetnama Nacia Armeo subtenata de Imperiestro Bảo Đại unuflanke, kaj la Việt Minh, estrata de Hồ Chí Minh kaj Võ Nguyên Giáp aliflanke. Plejparton de la batalo okazis en Tonkino en Norda Vjetnamio, sed la konflikto disvastiĝis al la tuta lando kaj ankaŭ etendiĝis al la najbaraj protektoratoj de Laoso kaj Kamboĝo de Franca Hindoĉinio.

Unua Hindoĉina Milito
Konflikto: Hindoĉinaj militoj de la Malvarma milito
Unuo de Fremdula Legio patrolas en areo kontrolita de komunistoj
milito
Daŭro: 19-a de decembro 1946 - 1-a de aŭgusto 1954
Loko: Franca Hindoĉinio, ĉefe Nord-Vjetnamio
Rezulto: Venko de Việt Minh
Ĝeneva Konferenco
Foriro de francoj el Hindoĉinio
Flankoj
Francio Franca Unio

Usono Usono[1] (1950-1954)

Vjetnama Demokrata Respubliko
Laoso Pathet Lao [2]
Kmeroj Issarak[3]

Subtenataj de:[4]
Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio
Sovetunio

Komandantoj
(CEFEO)

Vjetnama Nacia Armeo

Hồ Chí Minh,
Võ Nguyên Giáp
Laoso Souphanouvong
Forto
Franca Unio: 190,000
Lokaj helpantoj: 55,000
Ŝtato de Vjetnamio: 150,000[5]
Totalo: ~400,000
125,000 Regulaj,
75,000 Regionaj,
250,000 Popularaj Fortoj/Neregulaj[6]
Totalo: 450,000
Perdoj
Franca Unio: 75,581 mortintoj,
64,127 vunditoj,
40,000 kaptitoj

Ŝtato de Vjetnamio: 419,000 mortintoj, vunditoj aŭ kaptitoj[7]
Totalo: ~560,000+ mortintoj, vunditoj aŭ kaptitoj

Kombinita totalo:
300,000+ mortintoj,
500,000+ vunditoj,
100,000+ kaptitoj
Totalo: 900,000+ mortintoj, vunditoj aŭ kaptitoj
vdr

La francoj reokupis Hindoĉinion post la Dua mondmilito. La teritorio estis parto de Imperio de Japanio antaŭe. La Việt Minh lanĉis ribelon kontraŭ franca aŭtoritato. La unuaj jaroj de la milito implikis malalt-nivelan kamparanan insurekcion kontraŭ franca aŭtoritato. Tamen, post kiam ĉinaj komunistoj atingis la nordan landlimon de vjetnamio en 1949, la konflikto ŝanĝiĝis en konvencian militon inter du armeoj ekipitaj per modernaj armiloj provizitaj de Usono kaj Sovetunio.[8]

Armeoj de Franca Unio konsistis el koloniaj trupoj de la tuta antaŭa imperio (marokaj, alĝeriaj, tuniziaj, laosaj, kamboĝaj, vjetnamaj kaj vjetnamaj etnaj minoritatoj), francaj profesiaj trupoj kaj unuoj de la Fremdula Legio. La uzo de metropolaj rekrutoj estis malpermesita de la registaroj por malebligi ke la milito fariĝu ankoraŭ pli malpopulara hejme. Ĝi estis nomita la "malpura milito" (la sale guerre) de subtenantoj de la maldekstro en Francio kaj de intelektuloj (inkluzive de Sartre) dum la afero Henri Martin en 1950[9][10].

La francoj havis kiel strategion inciti Việt Minhon ataki bone defenditan bazon en fora parto de la lando je la ekstremo de logistika pado. Tiu ĉi strategio estis validita en la Batalo de Nà Sản. La granda problemo de la milito estis la manko de konstru-materialoj (ĉefe betono). Pro la malfacilaĵo de tereno sen vojoj, tankoj ne povis esti uzataj, kaj provizi aerŝirmadon estis malfacile. Tio faris ĝin preskaŭ neeble efektive defendi la areon.

Post la milito, la Ĝeneva Konferenco de la 21-a de julio 1954, faris provizoran partigon de Vjetnamio en la 17-a paralelo. Việt Minh ricevis kontrolon super la nordo, en teritorio nomita Nord-Vjetnamio sub Hồ Chí Minh. La areo sude de la 17-a paralelo fariĝis Sud-Vjetnamio sub imperiestro Bảo Đại. Tio estis farita por malebligi ke Hồ Chí Minh prenu kontrolon super la tuta lando.[11] Jaron poste, Bảo Đại estis detronigita fare de sia ĉefministro, Ngô Đình Diệm, kreante la Vjetnaman respublikon. La rifuzo de Diệm eniri negocadon kun Nord-Vjetnamio pri starigo de tutnacia baloto en 1956, kiel estis sugestite de la Ĝeneva Konferenco, Fine kondukis al denova milito en Sud-Vjetnamio en 1959 - la Dua Hindoĉina Milito.

Referencoj redakti

  1. France honors CIA pilots
  2. Jacques Dalloz, La Guerre d'Indochine 1945-1954, Seuil, Paris, 1987,pp. 129-130, 206
  3. Jacques Dalloz, La Guerre d'Indochine 1945-1954, Seuil, Paris, 1987,pp. 129-130
  4. US Secretary of State John Foster Dulles on the fall of Dien Bien Phu
  5. Windrow, Martin. (1998) The French Indochina War 1946-1954 (Men-At-Arms, 322). London: Osprey Publishing, p. 11. ISBN 1855327899.
  6. Windrow 1998, p. 23
  7. France's world newspaper, 15-7-1954
  8. Bernard B. Fall, Street Without Joy, p. 17.
  9. Those named Martin, Their history is ours - The Great History, (1946-1954) The Indochina War (france). documentary. Channel 5 (France). Arkivita el la originalo je 2006-06-30. Alirita 2007-05-20.
  10. Ruscio, Alain. Guerre d'Indochine: Libérez Henri Martin (france). l'Humanité (2003-08-02). Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2007-05-20.
  11. Nash, Gary B., Julie Roy Jeffrey, John R. Howe, Peter J. Frederick, Allen F. Davis, Allan M. Winkler, Charlene Mires, and Carla Gardina Pestana. The American People, Concise Edition Creating a Nation and a Society, Combined Volume (6th Edition). New York: Longman, 2007.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo First Indochina War en la baza angla Vikipedio.