Unua Virina Grupo Esperantista

UNUA VIRINA GRUPO ESPERANTISTA (První dámský spo­lek esperantský) konstituiĝis ĉe la Muzeo de Náprstek la 12-an de decembro 1904.

Animo de la grupo estis Matylda Krausová; prezidantino estis Božena Studničková, instruisti­no kaj verkistino, kiu abunde verkadis por infanoj, kaj poe­metojn por publiko ĝenerale. En tre ŝatata ĉeĥa antologio de lirika poezio enestas ankaŭ ŝia poemo. Ankaŭ esperantlingvajn versojn ŝi originale verkis. Al unu el tiuj poemoj, "Aŭtuno venas“, komponis melodion profesoro Vilibald Scheiber en 1950. La kanto estas surdiskigita kune kun "Melankolio“ de Karel Píč kaj "Nur migri“ de Julio Baghy. Ĉiujn tri kantojn kan­tis Josef Válka. - Božena Studničková estis la unua inter ĉeĥoj, kiu verkis originalajn poemojn en Esperanto. Ŝi restis fidela al nia afero ĝis la morto.

Vidu ankaŭ redakti