Vostok 1 (ruse Восток-1, Oriento 1Oriento 1) estis la unua kosmoflugo de la Programo Vostok kaj la unua homa kosmoflugo en la historio. La kosmokajuto Vostok 3KA estis lanĉita la 12-an de Aprilo, 1961, el la Kosmodromo Bajkonur portante la sovetan kosmonaŭton Juri Gagarin, kio faris lin la unua homo kiu iris en la ekstera spaco, nome per suborbita flugo.

Vostok-kosmoveturilo
La orbito de la Vostok 1

La orbita kosmoflugo konsistis el ununura orbito ĉirkaŭ la Tero kio superflugis la supra atmosfero je 169 km je ties plej malalta punkto. La flugo daŭris 108 minutojn de lanĉo ĝis surteriĝo. Kiel planite, Gagarin paraŝutis surgrunde aparte de sia kajuto post esti ĵetata de 7 km alto.

Ekzistis zorgoj ke la enorbitaj kosmoflugrekordoj de la misio por tempodaŭro, alteco kaj maso levita ne estus agnoskitaj fare de la Fédération Aéronautique Internationale (FAI), la normgordanta kaj rekorda korpo de la monda en la kampo, kiu tiutempe postulis ke la piloto alteriĝi ene de la kosmoŝipo, kaj ne par sia paraŝuto.[1] Laŭ pasintaj FAI-difinoj, ĉi tiu misio estus konsiderita "nekompleta" kosmoflugo.[2][3] Tamen, la kosmoflugrekordoj estis atestitaj kaj reasertitaj fare de la FAI, kiu reviziis siajn regulojn, kaj agnoskis ke la decidaj ŝtupoj de la sekura lanĉo, orbito, kaj reveno de la piloto estis plenumitaj.[4] Gagarin estas internacie rekonita kiel la unua homo en la kosmo kaj la unua orbitanta la Teron.[5]

Referencoj redakti

  1. 'Let's go!' – FAI celebrates 60th Anniversary of Gagarin’s space flight (angle) (2021-03-22). Alirita 2022-07-18. “Due to Gagarin not being able to land with his aircraft as usual during aeronautical feats, there were initial concerns that the FAI would not be able to recognise his achievements. However, the FAI duly amended the rules to encompass this new form of aviation and so the awards were ratified.”.
  2. Geek Trivia: A leap of fakes (angle). Alirita 2016-08-18.
  3. World Air Sports Federation's Sporting Code Section 8: Astronautics (angle). Arkivita el la originalo je 19 July 2004. Alirita 22 July 2022. Arkivigite je 2004-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-07-19. Alirita 2022-10-21.
  4. . Why Yuri Gagarin remains the first man in space, even though he did not land inside his spacecraft (12 April 2010). Arkivita el la originalo je 18 June 2019. Alirita 12 June 2019.
  5. Yuri Gagarin: Who was the first person in space?. Alirita 13 July 2022.

Literaturo redakti

  • Colin Burgess, Rex Hall. (2a de Junio 2010) The first Soviet cosmonaut team: their lives, legacy, and historical impact. Praxis, p. 356. ISBN 0-387-84823-1.
  • Rex Hall, David Shayler. (18a de Majo 2001) The rocket men: Vostok & Voskhod, the first Soviet manned spaceflights. Springer, p. 350. ISBN 1-85233-391-X.
  • Антон Первушин. (2011) 108 минут, изменившие мир. Эксмо. ISBN 978-5-699-48001-2. (Anton Pervushin. 108 minutes which changed the world; en rusa)

Eksteraj ligiloj redakti