Ministraro unua de Gerhard Schröder

La unua ministraro de Gerhard Schröder estis la federacia registaro de Germanio, kiu oficis inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002 dum la 14-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag.

Ministraro unua de Gerhard Schröder
federacia kabineto de Germanio
Jurisdikcio Germanio
Lando Germanio
Dum 27-a de oktobro 1998 - 17-a de oktobro 2002
Antaŭulo Ministraro kvina de Helmut Kohl
Sekvanto Ministraro dua de Gerhard Schröder
vdr
Gerhard Schröder

Estrata de la socialdemokrato Gerhard Schröder, ĝi estis subtenata de registara koalicio inter la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) kaj la ekologiisma partio Alianco '90/La Verduloj. La registaro havas la adjektivon "unua", ĉar ankaŭ dum la posta 15-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter oktobro 2002 kaj 2005 la nacia registaro estis estrata de Gerhard Schröder - tiam same temis pri koalicio inter la Socialdemokrata Partio de Germanio kaj la partio Alianco '90/La Verduloj.

Krome atentindas, ke antaŭ sia funkcio de Federacia Kanceliero de Germanio, Gerhard Schröder estis ĉefministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio kaj tie li ankaŭ estris du registarojn: la unua ministraro de Gerhard Schröder en Malsupra Saksio oficis inter la jaroj 1990 kaj 1994, kaj la dua inter la jaroj 1994 kaj 1998 - ankaŭ tiuj du registaroj ne konfuziĝu kun la samnomaj naciaj registaroj.


Konsisto redakti

Ofico Nomo Partio
Federacia Kanceliero Gerhard Schröder SPD
Vickanceliero Joschka Fischer Verduloj
Federacia ministro pri eksteraj rilatoj Joschka Fischer Verduloj
Federacia ministro pri interno Otto Schily SPD
Federacia ministrino pri justico Herta Däubler-Gmelin SPD
Federacia ministro pri financo Oskar Lafontaine
(ĝis la 11-a de marto 1999)
Hans Eichel
(ekde la 12-a de aprilo 1999)
SPD
Federacia ministro pri ekonomio kaj laboro Werner Müller SPD
Federacia ministro pri nutro, agrikurlturo kaj forsto, ekde januaro 2001 ministro pri protekto de konsumantaro, nutro kaj agrokulturo Karl-Heinz Funke
(SPD, ĝis la 12-a de januaro 2001)
Renate Künast
Verduloj
Federacia ministro pri laboro kaj socia ordo Walter Riester SPD
Federacia ministro pri defendo Rudolf Scharping
(ĝis la 19-a de julio 2001)
Peter Struck
SPD
Federacia ministrino pri familioj, maljunularo, virinaro kaj junularo Christine Bergmann SPD
Federacia ministrino pri sano kaj socia sekurigo Andrea Fischer
(Verduloj, ĝis la 12-a de januaro 2001)
Ulla Schmidt
SPD
Federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo Franz Müntefering
(ĝis la 29-a de septembro 1999)
Reinhard Klimmt
(ĝis la 16-a de novembro 2000)
Kurt Bodewig
(ekde la 20-a de novembro 2000)
SPD
Federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco Jürgen Trittin Verduloj
Federacia ministrino pri eduko kaj esploro Edelgard Bulmahn SPD
Federacia ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo Heidemarie Wieczorek-Zeul SPD
Federacia ministro pri specialaj taskoj, ĉefo de la federacia kancelierejo Bodo Hombach
(ĝis la 7-a de julio 1999)
SPD