Kombinaĵo de dekduedro kaj dudekedro
(Alidirektita el Unua steligo de dudek-dekduedro)
En geometrio, kombinaĵo de dekduedro kaj dudekedro estas figuro kiu povas esti konsiderata kiel pluredra steligo aŭ pluredra kombinaĵo.
Kombinaĵo de dekduedro kaj dudekedro | |
Plia nomo | Unua steligo de dudek-dekduedro |
Speco | Steligo de dudek-dekduedro kaj duala pluredra kombinaĵo |
Indeksoj | W47 |
Verticoj | 32 |
Lateroj | 60 |
Edroj | 20 trianguloj 12 kvinlateroj |
Komponantoj | 1 dudekedro 1 dekduedro |
Kerno | Dudek-dekduedro |
Konveksa koverto | Romba tridekedro |
Geometria simetria grupo | Dudekedra simetrio Ih |
Ĝi havas dudekedran simetrion Ih kaj ĝi havas la saman situon de verticoj kiel romba tridekedro.
Kiel kombinaĵo
redaktiLa figuro estas pluredra kombinaĵo de dudekedro kaj dekduedro. Ĝi estas unu el kvar kombinaĵoj konstruitaj el regula pluredro kaj ĝia duala.
Kiel steligo
redaktiĈi tiu figuro estas pluredro, la unua steligo de la dudek-dekduedro, kaj ĝi estas donita en listo de pluredroj de Wenninger kun indekso 47.
Steligaj facetoj por la konstruado estas:
Referencoj
redakti- Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-09859-5.