Trilateropiramidigita dudekedro
(Alidirektita el Unua steligo de dudekedro)
En geometrio, la trilateropiramidigita dudekedro estas pluredro.
Trilateropiramidigita dudekedro | |
![]() | |
Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Edra figuro | V3.10.10 |
Verticoj | 32 |
Lateroj | 90 |
Edroj | 60 |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | Ih |
Duedra angulo | 160°36'45" (por la duala de la senpintigita dekduedro) |
Propraĵoj | Edro-transitiva |
Duala | Senpintigita dekduedro (por vera subspeco de trilateropiramidigita dudekedro) |
Bildo de duala | ![]() |
Ĝi povas esti konsiderata kiel dudekedro kun ne nepre regulaj kvaredroj (triangulaj piramidoj) aldonitaj al ĉiu ĝia edro. Ĉi tiu interpretado estas esprimita en la nomo.
Povas esti diversaj formoj de ĉi tiu pluredro depende de alto de la aldonataj piramidoj. La ĉiuj variantoj estas topologie similaj; ili havas la saman edran koneksecon, sed la verticoj estas je malsamaj relativaj distancoj de la centro kaj unu de la aliaj.
Inter la variantoj:
Nomo | Bildo | Propraĵoj |
---|---|---|
(Iam defaŭlte konsiderata trilateropiramidigita dudekedro) | ![]() |
Katalana solido, ĝia duala pluredro estas la senpintigita dekduedro. Konveksa |
Unua steligo de dudekedro | ![]() |
Nekonveksa |
Granda steligita dekduedro | ![]() |
Kun tre altaj piramidoj. Nekonveksa. Nur aspekte similas al trilateropiramidigita dudekedro, ĉar ne havas verticojn ĉe bazoj de la triangulaj piramidoj kaj havas alie koneksitajn edrojn. |
Granda dekduedro | ![]() |
Kun piramidaj stiloj. Nekonveksa. Nur aspekte similas al trilateropiramidigita dudekedro, ĉar ne havas verticojn ĉe suproj de la triangulaj piramidoj kaj havas alie koneksitajn edrojn. |
Vidu ankaŭ
redakti- Trilateropiramidigita triangula kahelaro por alia "trilateropiramidigitaj" pluredraj formoj.
Referencoj
redakti- Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)
- Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 0-521-09859-9.