Unua traktato de Guérande (1365)

La unua traktato de Guérande estis subskribita en 1365. Li finĉesigis la unuan heredan militon de Bretonio kiu oponis Johanan de Pentievro, nevinon de la lasta duko de Bretonio Johano la 3-a, subtenata de ŝia edzo Karolo de Blezo, al Johano de Montfort, duonfrato de la sama duko. Post la morto de Johano de Montfort, lia filo Johano la 4-a plupretendis al la duklando kaj venkis en la batalo de Auray.

Dispozicioj de la traktato redakti

La traktato starigis Johanon la 4an kiel legitiman heredanton. Ĝi ne tute forigis la pretendojn de la familio de Pentievro, ĉar ĝi tiel starigis la heredan leĝon de Bretonio :

  • la duklando iros de viro al viro en la familio de Montfort ;
  • se ne estos vira ido, ĝi iros al la familio de Pentievro, pere de la viroj, prefere.

Konsekvencoj por la heredo de Bretonio redakti

La heredo de Bretonio estis certigita por pli ol unu jarcento. Sed la traktato nenion diris pri la kazo en kiu, la du familioj havus nur inojn. Tio okazis fine de la 15-a jarcento:

  • la duko Francisko la 2-a havis nur filinojn;
  • flanke de la familio de Pentievro, restis nur Nikolao (fr: Nicole) de Pentievro.

Tiam, la du partioj serĉis, antaŭ la morto de la duko, akiri pozicion kiel plej favoran por la venonta hereda tempo :

  • partio dirata bretona : Francisko la Dua ĵurigis al la Ŝtatoj de Bretonio subteni lian filinon Anna, jam titolita dukino ;
  • partio dirata franca : la 3-an de Januaro 1480, Ludoviko la 11-a aĉetis la rajtojn de la familio de Pentievro por 50 000 ekuoj de Nikola de Pentievro, vendo kaj forcedo konfirmita al Anna de Beaujeu en 1485.

La neprecizeco de la hereda statuso en Bretonio malfaciligas la taskon de la juristoj :

  • iuflanke, se Bretonio estas tute klasika nobela bieno, estas eble vendi ĝin aŭ vendi la rajtojn je ĝia heredo (kazo por ekzemplo de Daŭfenio kaj de Viennois) ;
  • aliflanke, depost la traktato de Guérande, la dukoj de Bretonio sin nomas duko de Bretonio, dank'al Dio ; se la krono de Bretonio nur dependas de Dio, kiel la krono de Francio, la hereda rajto estas nealiproprigebla (kaj do ĝia vendo estas senvalora kaj senkonsekvenca).

Aliaj elementoj aldoniĝis por plimalfaciligi la determinon de la legitima heredanto :

  • en 1420, la familio de Pentievro estis deklarita perfidulo de la Ŝtatoj de Bretonio, kaj senigitaj de siaj rajtoj, honoroj kaj nomoj de Bretonio kaj iliaj bienoj estis konfiskitaj, ĉar ili perfide forrabis la dukon Johano ;
  • en 1448, la graflando estis redonita al ĝi kontraŭ ĝia rezigno al siaj rajtoj (nevalida kaze de heredo dank'al Dio) ;
  • poste, la duko de Bretonio skribis al Johano la 1-a de Châtillon, grafo de Pentievro, ke li rezignis pri la klaŭzo de rezigno de lia hereda rajto; la grafo de Pentievro, siaflanke, promesis al li ne profiti per tiu letero. La unua letero estis cedita al la reĝo de Francio en 1480 fare de Nikolao de Pentievro, kun la rajtoj pri la duklando ; tiu letero postulita de Francisko la 2-a al la reĝo de Francio, sed ĉi tiu rifuzis ;
  • en 1465, la graflando de Pentievro estas denove konfiskita fare de la duko, sen indiko de la juraj konsekvencoj de tiu konfisko.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Interligitaj artikoloj redakti