La Unuaranga sektoro (aŭ primara sektoro) estas formata de la ekonomiaj aktivecoj rilataj kun la transformo de la naturaj rimedoj en unuarangaj produktoj ne ellaboritaj. Kutime, la unuarangaj produktoj estas uzataj kiel unua materio por la industriaj produktadoj.

La ĉefaj aktivecoj de la Unuaranga sektoro estas la agrikulturo, la brutobredado, la forstado, la abelbredado, la akvokulturo, la ĉaso kaj la fiŝkaptado.

La minado kaj aliaj sektoroj elfosigaj, malgraŭ esti aktivecoj kies difino rilatas kun la akiro de unuarangaj materioj, kutime ne estas konsiderataj kiel fakoj de la unuaranga sektoro por efiko de de nacia librotenado, kaj ili estas plej ofte inkludataj kun la energia sektoro kaj aliaj industriaj sektoroj kun kiuj ili kunhavas karakterojn (kia ĉe la peza industrio).

Male la industriaj procezoj kiuj limiĝas al enpako, preparo aŭ purigo de la naturaj rimedoj kutime estas konsiderataj parto de la unuaranga sektoro, speciale se koncerna produkto estus malfacile transportita en normalaj kondiĉoj al grandaj distancoj. De la sama maniero, la nutrindustrio estas tiel preme ligita al la unuaranga sektoro ke kutime estas konsiderata ene de tiu ĉe multaj aferoj.

Hegemonio de la unuaranga sektoro, ĉu ĝi limiĝas al la agrara sektoro ĉu ĝi konsideras la totalon de la sektoroj elakiraj, kutime estas karaktero difina de la ekonomio de la subevoluintaj landoj, dum male la hegemonio de la Serva sektoro indikas apartenon al la grupo de la evoluiĝintaj landoj.

Vidu ankaŭ redakti