Unugrajno, aŭ unugrajna tritiko (Triticum monococcum) estas diploida specio, unu el la plej malnove kultivataj tritikospecioj. Ĝia nomo venas kaj disvastiĝis de la germana esprimo, nomo Einkorn (tio estas „unugrajna”).
Ĝia sovaĝa formo (Triticum boeoticum) ne tre diferencas de ĝi, la unugrajno havas nur pli grandajn grajnojn, oni ne distingas ilin kiel diversajn speciojn. El ĝi evoluis ĉiu hodiaŭ kultivata tritiko-specio. Ĝia prakreskejo estas Malgranda Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Unugrajno
Unugrajno
Unugrajno
Biologia klasado
Regno: Plantoj (Plantae)
Divizio: Magnoliofitoj (Magnoliophyta)
Klaso: Unukotiledonaj (Liliopsida)
Ordo: Poaloj (Poales)
Familio: Poacoj (Poaceae)
Subfamilio: Poacoformaj (Pooideae)
Genro: tritiko (Triticum)
Specio: T. monococcum
Triticum monococcum
L.
Konserva statuso
NE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Triticum monococcum - MHNT
Sovaĝa unugrajno
Unugrajno

Tiu praa grenotipo donis la bazon de la nutraĵa prizorgo de la homaro. Ĝia avantaĝo al la tradicia (nuna) tritiko, ke ĝi pli bone toleras la grundotipon, klimaton. Ĝi estas semebla en montaraj regionoj de la kontinenta zono ĝis ĉ. 900 metroj, toleras eĉ la semadon en decembro. Malsano ne aŭ malofte atakas ĝin. Ĝi estas uzebla por homa nutraĵo kaj besta furaĝo.

Historio redakti

La unugrajno ek-disvastiĝis el Malgranda Azio antaŭ ĉ. 10.000 jaroj. Ĝia kultivado estas samaĝa kun elformiĝo de la eŭropa agrokultivado: ĝiaj spuroj estas troveblaj ekde la neolitiko en Eŭropo.
Ĝia semado, kultivado malpliiĝis en la 19-20-aj jarcentoj, oni kultivis ĝin nur sur etaj agroj. Oni uzas ĝin lastatempe por plibonigo de proprecoj de modernaj tritikoj, en eksperimentoj. Restaĵoj de unugrajno oni trovis en la stomako de la glaĉer-mumio Ötzi.

Hodiaŭ, ĝi estas uzata, semata danke al disvastiĝo de la ekologiaj, bio-mastrumadoj.

Uzo redakti

Oni povas fari elstaran farunon el la unugrajno, kiu estas iomete flavkolora. La unugrajno-enteno je lizino, mikroelementoj kaj baze necesaj aminoacidoj estas tre granda, la karbonhidrata enteno estas malgranda. Ĝi estas ideala greno por la moderna „reformkuirado”. La nutraĵo el unugrajno estas facile digesteblaj. Oni bakas el ĝi en Transilvanio pratipajn flanojn, pogaĉojn kaj panon; la tiel bakita pano gustumas simile al la jugélanda pano, moda en Svislando.

Oni uzas ĝin kiel furaĝon ĉefe al ĉevaloj kaj porkoj.

Ĝia pajlo estas tre eltena, longrezista, tiel oni uzas ĝin ne nur por kovrado de tegmentoj, ligado, substernaĵo, sed ankaŭ por pretigo de ĉapeloj.

Gluten-tokseco redakti

Male al modernaj tritikoj, la gliadino de la unugrajno estas ete toksa por la celiakio-malsanuloj. Ĝi entenas tian glutenon, kiu estas sekura por la plimulto de la gluten-netoleremuloj kaj ne kaŭzas alergiajn reagojn, male al gluteno de la moderna tritiko. Okaze de celiakio, oni proponas kuracistan konsultadon antaŭ konsumado. La gluteno de la alakoro diferencas de plimulto de tritikoj, ĉar ĝi havas nur 14 kromosomojn, male al la 28 kromosomoj de Triticum turgidum subsp. dicoccon kaj 42 kromosomoj de la modernaj tritikoj. Tio ŝanĝas la konstruon de la gluteno, kio povas esti klarigo por tio, kial ĝin pli bone toleras la gluten-netoleremuloj.