Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando

Tiu ĉi artikolo temas pri la historia unio inter la Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando inter 1801 kaj 1922. Por aliaj signifoj, vidu Britio (apartigilo).

La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando estis la brita nacio inter la jaroj 1801 kaj 1927, kiu kreiĝis post la efektiviĝo de la Act of Union 1800, per kiu la Reĝlando Irlando kaj la Reĝlando de Granda Britio iĝis unu ŝtato.

Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Plena origina nomo:
United Kingdom of Great Britain and Ireland
 Reĝlando de Granda Britio
 Reĝlando Irlando
18011922 Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando 
Irlanda Respubliko 

flago

blazono

flago blazono
historia lando • suverena ŝtato • kolonia ŝtato • antaŭa nomo
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
315 093 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
42 769 196 (en 1921)
Ŝtat-strukturo
unueca ŝtato • parlamenta monarkio parlamenta kaj konstitucia monarĥio
Estiĝo:
Pereo:
Sendependiĝo de Sud-Irlando
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando de Granda Britio Reĝlando de Granda Britio
Reĝlando Irlando Reĝlando Irlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando
Irlanda Respubliko Irlanda Respubliko
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
Riogranda RespublikoUkraina Popola Respubliko

Ukraine–United Kingdom relations

Ligo de Nacioj

vdr

Historio redakti

Estiĝo redakti

En la jaro 1801 okazis la kuniĝo de la Reĝlando Irlando kaj la Reĝlando de Granda Britio, kiu konsistis el Anglujo kaj Skotlando ekde la efektiviĝo de la Act of Union 1707. La kuniĝo eblis, post kiam la irlanda parlamento decidis unu jaron antaŭe akcepti la Act of Union 1800 kaj dissolviĝi favore al parlamento de unuiĝinta reĝlando. En la unuiĝa kontrakto oni decidis, ke Irlando povus sendi pli ol 100 politikistojn al la brita parlamento en la Palace of Westminster.

Brita imperio redakti

Dum la ekzisto de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando okazis la plej brila jarcento de la brita historio, en kiu la britoj multe disvastigis sian novan mondvastan imperion, kvankam ili estis malfortigitaj post la perdo de la amerikaj kolonioj. La reĝino Viktoria estas bone konata por sia volo pligrandigi la imperion – si ricevis la titolon “imperiestrino de Barato” kiel unua kaj lasta persono en la historio.

Sendependiĝo de Sud-Irlando redakti

En 1919 la irlandaj parlamentanoj deklaris sendependan parlamenton por Irlando nomatan Dáil Éireann, kiu havis la prezidanton Éamon de Valera kiel ŝtatestron por nova sendependa Irlanda Respubliko. La sekva Irlanda-Angla milito daŭris ĝis 1921. Decembre de 1922 kreiĝis fine la Irlanda Libera Ŝtato, kiu en 1937 transformiĝis al la hodiaŭa Irlanda Respubliko. La nordo de Irlando restis parto de la brita teritorio, kaj en 1927 la brita nacio alinomiĝis finfine al Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando, kiu estas la ĝis-hodiaŭa nomo de la brita ŝtato.

Registaroj redakti

Monarĥoj redakti

Ofica tempo Nomo de monarĥo
18011820 Georgo la 3-a
18201830 Georgo la 4-a
18301837 Vilhelmo la 4-a
18371901 Viktoria
19011910 Eduardo la 7-a
19101927 Georgo la 5-a

Literaturo redakti

  • Sir George Kettilby Rickards: The Statutes of the United Kingdom of Great Britain and Ireland, 1863.

Vidu ankaŭ redakti