Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj

Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj Unuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj (ned: Verenigd Koninkrijk der Nederlanden, fr: Royaume uni des Pays-Bas, luksemburge: Vereenegt Kinnekräich vun den Nidderlanden) ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas en la aktualaj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo.

Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj
1815 – 19-a de aprilo 1839

historia lando • suverena ŝtato • historia epoko
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Situo de Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj en Eŭropo

Historio redakti

La nomo estis elektita, por signifi novan, unuiĝintan eŭropan ŝtaton, kiu estis fondata dum la Viena Kongreso de 1815. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭa Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806: Batava Respubliko, 1806–1810: Reĝlando Holando) en la nordo.

Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde de Francujo kaj okcidente de Prusujo, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum la Belga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtaton Belgujo. La nordo akceptis tamen nur en 1839 la sendependecon. Post tio la nordaj ŝtatoj jam nur nomiĝis Reĝlando de la Nederlandoj.

Luksemburgo ekzistis ekde 1815 kiel memstara grandduklando kaj estis per tio ne ero de la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj. Ĝi estis tamen regata de 1815 ĝis 1890 fare de la nederlanda reĝo, kiu en persona unio estis ankaŭ grandduko de suverena Luksemburgo. Per tio li estis ankaŭ princo de la Germana Ligo, same kiel la tiama brita reĝo por la ligoŝtato Hanovro (ĝis 1837).

La persona unio inter Nederlando kaj Luksemburgo estingiĝis en 1890: Post la morto de reĝo Vilhelmo la 3-a lin sekvis Vilhelmina sub la reganteco de sia patrino sur la nederlandan tronon. En Luksemburgo tamen pro la tie valida salfranka leĝo je apliko de la heredoreguloj de la dinastio Nassau la eksa duko de Nassau Adolfo la 1-a fariĝis nova grandduko.

Ekde 1839 ankaŭ la la nederlanda provinco Limburgo apartenis al la Germana Ligo kaj estis ligita per persona unio kun Luksemburgo.

Provincoj redakti

 
Nova Mapo de la Regno de Nederlando kaj la Granda Duklando de Luksemburgio, 1815

La 24-an de aŭgusto 1815 la reglando de la Unuiĝintaj Nederlandoj estis subdividata en 17 provincojn. La provincolimoj estis grandparte identaj kun la limoj de la iamaj departementoj de la napoleona Francujo:[1]

Provinco nun parto de postaj evoluoj
Antverpeno Belgujo
Drento Nederlando
Frislando Nederlando
Gelderlando Nederlando
Groningen Nederlando
Henegovio Belgujo
Holando Nederlando 1840 dividita en la provincojn Norda Holando kaj Suda Holando
Limburgo Belgujo, Nederlando 1839 subdividata en la belgan provincon Limburgo
kaj Duklando Limburgo,
el kiu en 1866 fariĝis la nederlanda provinco Limburgo.
Lieĝo Belgujo
Namuro Belgujo
Norda Brabanto Nederlando
Orienta Flandrujo Belgujo
Overijssel Nederlando
Zelando Nederlando
Suda Brabanto Belgujo En 1831 alinomata Provinco Brabanto,
en 1995 subdividata en la provincojn Flandra Brabanto
kaj Valona Brabanto
same kiel la Regionon Ĉefurbo Bruselo
Utreĥto Nederlando
Okcidenta Flandrujo Belgujo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Karl Heinrich Ludwig Pölitz: Die Constitutionen der europäischen Staaten seit den letzten 25 Jahren, volumo 2, Lepsiko, Brockhaus, 1817, p. 495 (Google Books)