Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

regno en duoninsulo Arabio, bordanta la Persan Golfon kaj la Omanan Golfon, apud Saud-Arabio kaj Omano

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE; arabe دولة الإمارات العربية المتحدة, Daŭlat al-Imārāt al-'Arabījah al-Muttaḥidah) estas lando ĉe la Persa Golfo. La ŝtato estas unuiĝo de sep arabaj emirlandoj, gvidataj de emiroj. Loĝantoj nomiĝas emirlandanoj.[1]

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
arabe دولة الإمارات العربية المتحدة
monarĥia federacia ŝtato.
Oficiala nomo: Daŭlat al-Imārāt al-'Arabījah al-Muttaḥidah
Parto de Azio
Ĉefurbo Abu-Dabio
 - mezo Abu-Dabio
 - koordinatoj 24° 28′ 56″ N 54° 22′ 12″ O / 24.48222 °N, 54.37000 °O / 24.48222; 54.37000 (mapo)
Areo 83 600 km² (8 360 000 ha)
Loĝantaro 4 765 000 (2010)
Denseco 57 loĝ./km²
Estiĝo 2-a de decembro 1971
Prezidanto Muhamad bin Zajid bin Sultan Al Nahjan
 - Vicprezidanto kaj ĉefministro Mohamedo bin Raŝid Al Maktum
Landokodo AE
Monunuo UAE-dirhamo
Lingvo araba (nacia), persa, hinda, urdua, angla (oficialoj)
Religio Islamo
Situo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo de Abu-Dabio enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo de Abu-Dabio enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo de Abu-Dabio enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Vikimedia Komunejo: United Arab Emirates
Retpaĝo: u.ae
  •  Abu-Dabio
  •  Dubajo
  •  Ŝarĵo
  •  Aĵmano
  •  Um-al-Kajvajno
  •  Ras-al-Ĥajmo
  •  Fuĵajro
  • Historio redakti

    Dum la 16-a jarcento, la areo iĝis kolonio de eŭropaj landoj — unue Portugalio kaj eventuale Britio en la Ŝtatoj de Batalhalto. La britoj nomis ĝin la 'pirata marbordo,' ĉar piratoj sukcesis tie malgraŭ la penoj de la brita kaj araba mararmeoj. Antaŭ la Unua Mondmilito, perloj estis ekonomie gravaj; post 1962, nafto iĝis la ĉefa eksportaĵo.

    Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estis fondita en 1971. En ĝia konsisto dekomence estis ankaŭ Kataro kaj Omano. Prezidento de la Federacio estis elektita emiro de Abu-Dabio, kiu ĝis hodiaŭ regas la landon. Vic-prezidento kaj ĉefministro fariĝis emiro de Dubajo. En 1991 dum la invado de irakaj milittrupoj en Kuvajto, UAE partoprenis je la flanko de koalicio.

    Politiko redakti

    Teritoria organizado redakti

    Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas federacio de sep absolutaj monarĥioj: Abu-Dabio, Dubajo, Aĵmano, Fuĵajro, Ras-al-Ĥajmo, Ŝarĵo, kaj Um-al-Kajvajno. Pli ol du trionoj de la homoj en la lando loĝas en aŭ Abu-Dabio aŭ Dubajo.

    Ekstera politiko redakti

    La 26-an de majo 2009 Francio malfermis en la emirlando Abu-Dabio militbazon «tendaro de Paco» — sian unuan konstantan bazon en la Persa Golfo. Ĝi gastigas ĝis 500 francajn soldatojn kaj inkluzivas mararmean bazon, aerarmean bazon, kaj trejnejon.[2]

    Same kiel aliaj Golfo-landoj, UAE ne havas diplomatiajn rilatojn al Israelo. Tamen en oktobro 2009 israelaj delegitoj ĉeestis kunvenon de la Internacia Administracia Konsilio de la Agentejo pri Renovigebla Energio en Abu-Dabio kaj la israela flago staris sur la tablo kaj sur insignoj — unue en la Golfo-landoj.[3]

    Ekonomio redakti

     
    Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de UAE, 2019

    La ĉefaj eksportaĵoj de la lando estas natura gaso, nafto, fiŝoj, kaj daktiloj. Tamen UAE penas transiri al uzado de la plej avantaĝaj teknologioj, uzante naftogasajn enspezojn por financi tiun multekostan teknologian salton. En julio 2020 ĝi lanĉis la unuan en la araba mondo kosmostacion al Marso. En aŭgusto 2020 ekfunkciis la unua en la araba mondo nuklea centralo Barakah, kies kompleta kapacito konsistigos 5600 mWt kaj kontentigos 25% de la energibezonoj de la lando. Ĝis 2050 UAE planas kovri 50% de siaj energiaj bezonoj per renovigebla energio.

    UAE allogas ĉiam pli multajn investantojn de la tuta mondo danke al relative malaltaj laborkostoj, manko de impostoj rilate varojn kaj personajn salajrojn kaj ankaŭ malmultekosta elektra energio.[4]

    En decembro 2009 UAE finsubskribis multmiliard-dolaran interkonsenton por atoma fabrikejo kun sudkoreia firmao.[5]

    La 26-a de novembro 2009 la ŝtata investkompanio Dubai World (Dubajo) petis siajn kreditirojn pri la sesmonata prokrasto de la pagoj laŭ sia ŝuldo. Rezulte de tiu 70 internaciaj financaj kompanioj alfrontis la perspektivon perdi 60 miliardojn da dolaroj.[6]

    Gravan rolon ludas turismo, alloganta milionojn da vizitantojn, plejparte al artefaritaj oazoj, insuloj kaj amuzejoj. Ekde la 1980-aj jaroj, la nombro da turistoj signife pliiĝis, ĉefe eŭropanoj venantaj por ferioj dum la vintro. La tendenco plifortiĝis post la decido apliki politikon de "malferma ĉielo", kiu rezultigis pli malmultekostajn flugojn el Eŭropo, la plifortigon de la aviadkompanioj Emirates kaj Etihad Airways kaj la uzado de la flughavenoj de Abu Dhabi kaj Dubajo kiel meza punkto inter Eŭropo kaj la Malproksima Oriento.

    Emirates Telecommunication Group Company PJSC (arabe مؤسسة الإمارات للاتصالات, Mu'asissat al-'Imārāt lil-'Ittiṣālāt, laŭvorte, "Emirates Institute for Communications"), kun varmarko Etisalat (arabe اتصالات ittiṣālāt, laŭvorte "komunikaĵoj"), estas plurnacia emirlanda entrepreno por telekomunikado, kiu funkcias en 15 landoj tra Azio, Mezoriento kaj Afriko. En Februaro 2014, Etisalat estis la 14a plej granda movebla-telefona entrepreno en la mondo, kun totala nombro de klientoj de pli ol 167 milionoj. Ĝi estas la nura ret-provizanto en UAE.

    La komerca bilanco de la Emirlandoj estas en granda pluso. En 2000, la bilancpluso estis proksimume dudek miliardoj da dolaroj. Unu el la karakterizaĵoj de la ekonomio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas ĝia dependeco de eksterlanda laboristaro kiu konsistigas pli ol 90% de la laborantaro de la lando.

    En la emirlando de Dubajo estas multaj ĉielskrapantoj kaj luksaj hoteloj; Inter la plej luksaj estas la Burj Al-Arab, kiu estas la plej alta hotelo en la mondo, kaj la Burĝ Ĥalifa, la plej alta konstruaĵo en la mondo ekde 2010. Ĝi ankaŭ havas multajn butikcentrojn, inkluzive de la Dubai Mall, la kvina plej granda butikcentro. en la mondo.

    En 2006, estis interkonsentita komenci sciencajn agadojn en la kampo de spacindustrio kaj en 2009, la kosmoŝipo SAT-1 estis lanĉita en kosmon.

    Konstruado redakti

    UAE realigas multajn ambiciajn projektojn, aparte konstruajn. En februaro 2008 apud Abu-Dabio komenciĝis konstruado de Masdaro — unua en la mondo tute senkarbona kaj senaŭta. Ĝi estos hejmo por 50 000 homoj kaj 1500 entreprenoj. En Masdaro oni uzos plejparte sunenergion kaj vojaĝos ene de la urbo per malgrandaj ŝelformaj veturiloj funkciantaj sur magnetaj vojetoj. Energibezonoj reduktiĝos kompare al simila urbo kvaroble, akvokonsumado je 60 %. Samtempe en Abu-Dabio estas konstruota la plej granda hidrogena elektrocentralo en la mondo.[7]

    En januaro 2010 en Dubajo estis finkonstruita Burĝ Ĥalifa, plej alta turo en la mondo, alta je 828 metroj.[8] Por realigo de multaj grandaj projektoj oni aktive uzas fremdlandajn laboristojn, ne ĉiam juste traktatajn, kio foje estigis kritikon de Human Rights Watch.[9]

    La 22-an de majo 2012 la hispana futbalteamo Real Madrid anoncis projekton pri temoparko Real Madrid Resort Island konstruota en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj inaŭgurota en 2015. Ĝi okupos 50 hektarojn kaj enhavos havenon especiale dezajnitan laŭ la simbolo de la teamo.[10]

    Kulturo redakti

    Regantoj de UAE investas multe da mono por konverti la landon en kulturan centron de la regiono.

    En Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj okazos la Monda Ekspozicio Dubajo 2020 de la 20-a oktobro 2020 ĝis la 10-a de aprilo 2021[11].  Kunlabore kun aliaj unuiĝoj, la departamento pri Tutmonda Komunikado de Unuiĝintaj Nacioj utiligos ĉi tiun eventon por reliefigi la centran rolon de la Organizaĵo en la debato de ideoj. kolektiva agado kaj serĉado de multflankaj solvoj al tutmondaj problemoj[12].

    En Abu-Dabio okazis en 2008 la unua en Mezoriento retrospekta ekspozicio dediĉata al la Pablo Picasso kaj enhavanta 180 liajn verkojn el la Muzeo Picasso de Parizo.[13]

    En januaro 2008 UAE subskribis kun Francio pioniran interkonsenton, laŭ kiu kontraŭ pago de 400 milionoj da eŭroj UAE ricevos la rajton uzi la nomon "le Louvre" kaj centojn pruntos centojn da artaĵoj de la Pariza muzeo por periodoj de ses monatoj ĝis du jaroj. "Louvre Abou Dhabi" malfermiĝos en 2012-2013 kaj estos parto de vasta kultura projekto, kune kun la konstruo de kvar muzeoj kaj de centro de spektakloj, kiuj formos "kulturan distrikton" sur la insulo de Saadiyat, giganta turisma komplekso.[14]

    Esperanto-movado redakti

    Organizita Esperanto-movado en la lando mankas. Verŝajne estas nur apartaj esperantistoj, informoj kiuj tre malmultas. Ĝis 2006 funkciis esperantlingva blogo sub la nomo «Freneza arabulo» verkita de Samawel el Dubajo en komencanteca Esperanto.[15] En 2009 iu Bhasker Gunaseelan indikis sian situon kiel «Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj/Hinda Unio»[16]

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti

    Referencoj redakti