Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto

Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto (angle United Farmers of Alberta) estas kanada agrokultura kooperativo, kies sidejo situas en Kalgario (Alberto). Ĝi estis fondita en 1909 kiel influgrupo de la provincaj agrokulturistoj. Ĝi fariĝis potenca politika partio inter la du mondmilitoj. Pluraj ĉefministroj de Alberto apartenis al tiu movado, interalie Herbert Greenfield, John E. Brownlee kaj Richard Gavin Reid.

Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto
emblemo
agrikultura kooperativo
Dum 1909 - nuntempe
Antaŭulo Alberta Non-Partisan League
Sidejo Kalgario
Lando Kanado
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizaĵo ĉesis politikan agadon en 1939 kaj fariĝis ekskluzive komerca kooperativo ĝis hodiaŭ.