Unujara plantounusomera planto estas fakesprimo en botaniko por tiuj moltigaj plantoj, kiuj ĝermas, floras kaj pereas post fruktomaturiĝo, ene de unu jaro. La veraj unujaraj plantoj kelkfoje pluvivas ol unu jaro, se io malhelpas la fruktoelformiĝon. Oni ankaŭ nomas kelkajn sensemajn plantojn unujara, kvankam ili ne floras.

Pizo

En hortikulturo, oni nomas unujara planto tiujn, kiuj estas plantitaj eksteren printempe aŭ somere kaj travivas unu kultivan periodon. Multaj nutraĵaj plantoj estas unujaraj, inkluzive la cerealojn. Oni kultivas kelkajn plurjarajn kaj dujarajn plantojn kiel unujara, precipe, se ĝi ne toleras la malvarmon de la kultiva zono. La karoto, tubercelerio kaj petroselo estas dujaraj plantoj, se oni kultivas ilin kiel unujaraj plantoj.

La vivciklo de la unujara planto (de grajno al grajno) daŭras ĉe kelkaj specioj dum kelkaj monatoj, sed plej ofte dum pluraj monatoj. Multaj dezertaj kaj kelkaj fiherboj estas nomata efemera planto, ĉar sia vivciklo estas kelkaj semajnoj. Tiuj plantoj atendas en plimulto de la jaro por la konvenaj ĝermaj kondiĉoj, en formo de grajno.

Al la veraj unujaraj plantoj apartenas la maizo, kapa laktuko, pizo, florbrasiko, akvomelono, fazeolo.

Vidu ankaŭ redakti