Unukolora

bildigo per unusola koloro

En grafiko la epiteto unukolora priskribas desegnaĵojn, bildojn, fotaĵojn, komputilajn ekranojn ktp. uzantajn nur unu koloron kun variado de heleco, kiel priskribite ĉe grizniveloj kaj bitbildoj.

Unukolora bildo de la Ejfelturo el 1889

En tia unukolora bildo proprasenca koloro ne estas informoporta; ekz-e la bildo povas esti prezentita en niveloj de verdo; tamen tiu verdo ne signas la koloron verdan de la prezentato, ĝia pleja intenso povas «kodi» la subkomprenatan blankon. Oni povus nomi tian bildon senkolora, ĉar koloron ĝi ne esprimas; kaj tio pravigas la antoniman uzon de la epiteto kolora (kolora filmo, kolora fotaĵo, kolora ekrano) por la bildoj, kiuj la objektajn kolorojn iel prezentas (esprimas); tamen por eviti eventualajn miskomprenojn oni povas nomi tiujn lastajn plurkoloraj (aŭ diverskoloraj).

En fiziko unukolora lumo indikas videblan lumon karakterizatan per mallarĝa intervalo de ondolongoj (kiel la lumo de lasero).

Komunlingve unukolora povas signifi malbunta, kiel ekz-e en «unukolora turdo».

Vidu ankaŭ redakti