Flerovio

kemia elemento kun simbolo Fl kaj atomnumero 114
(Alidirektita el Ununkvadio)

Flerovio (latine Flerovium, antaŭe nomata Ununkvadio, mallonge ankaŭ Florovumo) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Fl kaj atomnumero 114.

  • Simbolo: Fl (estis Uuq)
  • Atomnumero: 114
  • Atommaso: 289 u
  • Grupo: grupo 14 (karbona grupo)
  • Bloko: p-bloko
  • Aspekto: Nekonata, eble de metalo-argento-blanka koloro.
  • Duonvivo: Nekonata, taksata de 21 ĝis 30 s.

Pb

Fl

CnflerovioNh

Rn 5f14 6d10 7s2 7p2

289 Fl
114
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • sinteza elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero flerovio (flerovium), Fl, 114
CAS-numero 54085-16-7
Loko en perioda tabelo 14-a grupo, 7-a periodo, bloko p
Karakteriza grupo (nespecifita)
abundeco en terkrusto 0 %
Nombro de naturaj izotopoj 0
Aspekto ne konata, supozeble argenta metala solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 289 amu
Atomradiuso 180 pm
Kovalenta radiuso 143 pm
Elektrona konfiguracio Rn 5f14 6d10 7s2 7p2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 32; 32; 18; 4
Oksidiĝa nombro 0, +2, +4
Fizikaj ecoj
Materia stato solida (supozata)
Kristala strukturo ne konata
Denseco 14 (supozata) g/cm3
Degelpunkto 200 °C (473,15 K)
Bolpunkto 300 °C (573,15 K)
Diversaj
Joniga energio 823,9 (supozata) kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
289Fl sinteza 2,6 s α 9,82 285Cn
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Flerovio ne ekzistas nature, sed estis unuafoje kreita, en 1998, fare de scientistoj ĉe la Instituto por Atomfizika Esploro en Dubna, Rusio. Ili puŝigis atomojn de kalcio kontraŭ atomoj de plutonio, kreante unu solan atomon de ununkvadio-289. Tri monatojn poste, ili produktis alian izotopon du Uuq, depost kiam neniu serioze disputis la trovaĵon.

La 1-an de decembro 2011 la IUTAK proponis la nomon florovumo, omaĝe al la sovetia fizikisto Georgij Florov[noto 1] (ruse Гео́ргий Никола́евич Флёров), fondinto de la Instituto por Atomfizika Esploro.

La 30-an de majo 2012 la IUTAK aprobis la nomon "flerovium".[1]

Referencoj

redakti
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-02. Alirita 2014-04-19 .