Ununombra they

seksneŭtrala angla pronomo

En la gramatiko de la angla lingvo, la termino ununombra they temas pri la uzado de la pronomo they ("ili"), aŭ ties flekciaj aŭ derivitaj formoj, kiel them, their, themself, aŭ themselves, kiel seksneŭtrala homa triapersona pronomo por unu persono. Ĝi kutime okazas kun substantivo de nekonata sekso, kiel jene:

Somebody left their umbrella in the office. Would they please collect it?
Iu lasis "ilian"/sian ombrelon en la oficejo. Ĉu "ili"/li/ŝi/ŝli/ri/ĝi bonvole povas kolekti ĝin?
The patient should be told at the outset how much they will be required to pay.
La paciento devas informiĝi en la komenco kiom "ili"/li/ŝi/ŝli/ri/ĝi devos pagi.
But a journalist should not be forced to reveal their sources.
Sed ĵurnalisto ne devas malkaŝi "iliajn"/siajn fontojn. / Sed oni ne devigu ĵurnaliston malkaŝi "iliajn"/liajn/ŝiajn/riajn/ĝiajn fontojn.

La ununombra uzado de they komencis en la meza angla lingvo, ne pli poste ol la 14-a jarcento, kaj ankoraŭ okazas ofte en la ĉiutaga, parolata moderna angla lingvo. Sed ĝia uzado fariĝis polemika ekde la malfrua 19-a jarcento, kiam gramatikistoj klopodis preskribi seksneŭtralan uzadon de he ("li") anstataŭ they. Pli lastatempe, ĝia uzado en la formala angla denove oftiĝis pro tendenco al seksneŭtrala lingvaĵo.

Flekcio kaj derivaĵoj redakti

Kvankam la "ununombra they" referencas unu personon, kiu ordinare estus gramatike ununombra, oni ĉiam uzas ĝin kun plurnombra verba formo. Ĝi havas la samajn flekciajn formojn kiel la plurnombra they (t.e. them, their, theirs, themselves), sed malplimulto da parolantoj diras themself por la ununombra they anstataŭ themselves.

Ofteco redakti

La uzado de they por referenci unu personon restis ofta en la parolata angla dum jarcentoj, malgraŭ la forpreskribaj klopodoj de tradiciaj gramatikistoj. Tia uzado jam okazis en la meza angla de la 14-a jarcento.[1][2]

La ununombra uzado de they estas preskaŭ universala en la parolata angla lingvo. Enketo de la brita nacia tekstaro fare de Jürgen Gerner, eldonita en 1998, konkludis, ke Britaj parolantoj de la angla uzas la ununombran they nedisputeble pli ofte ol la seksneŭtrala he, sendepende de socia klaso, aĝo, sekso, aŭ regiono.[3]

Laŭ la vortaro Merriam-Webster, la pronomo they povas esti uzata "por priparoli nekonatan aŭ nespecifan personon", "por priparoli unuopan personon kies genro estas intence nerivelata" kaj "por priparoli unuopan personon kies genra identeco estas neduuma" [4]

En la GLAT-a komunumo redakti

La ununombra they estas ofta pronomo por personoj de neduuma sekso en la angla, kvankam iuj neduumaj homoj uzas heshe, kaj aliaj uzas diversajn neologismojn. Ĝi estas krome rigardata kiel vaste akceptata kaj neofenda pronomo por priskribi homojn, kies pronomoj ankoraŭ ne estas konataj, kiam demandi al ili ne eblas, sed nepre ne kiam iliaj pronomoj estas konataj kaj malsamaj de they.

Vorto de la jardeko redakti

La ununombra they estas agnoskita kiel vorto de la jaro 2019[5] kaj kiel vorto de la dua jardeko de la dudek-unua jarcento.[6]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Singular they en la angla Vikipedio.