Urĝeca medicino estas specialiga subfako de medicino, kiu traktas la diagnozadon kaj terapion de urĝe traktendaj pacientoj. Ĝi ampleksas la "ĉenon pri savado" de la unua helpo (sukurado) ĝis ampleksa medicina trakto en intensaj stacioj kaj operaciejoj de hospitaloj. Temas pri inter-disciplina tereno de medicino, kiu kunlaborigas kuracistojn de la fakoj interna medicino, kirurgio, neŭrologio kaj anestezologio. Aparte per la termino oni nomumas la intensan medicinan trakton de vivdanĝerigitaj pacientoj antaŭ ilia alveno en hospitalo, do en la loko kie la fato trafis la homojn aŭ en medicina veturilo survoje al hospitalo. Povas temi pri individua akcidento, aŭ pri katastrofo kiu samtempe dangerigis la vivon de multaj homoj.

Prizorgo de urĝe traktenda paciento hejme.
Urĝeca medicino surloke post plurpersona akcidento.

Historio de urĝeca medicino redakti

Vivteno de homo dum la mezepoko pro juraj kaj religiaj leĝoj konsideriĝis sorĉaĵo, ĉar malhelpo al la disvolviĝo de la "volo de dio". Nur dum la epoko de renesanco tio ŝanĝiĝis. La medicinisto Andreas Vesalius dum la jaro 1543 sukcesis pri grava eksperimento, kiu pruvis la gravecon de spirado: pro artefarita spirigado pretervivis porko kun tranĉita traĥeo kaj torako. Tamen oni tiuepoke ne multe atentis liajn esplorojn. Unua mejloŝtono dum la jaro 1740 estis leĝo de la franca reĝo Ludoviko la 15-a pri "la neceso kaj la metodoj de revivigo kaj la respondeco pri la revivigo kaj la ekipo kun aparatoj por urĝeca medicino". Ene de malmultaj jaroj en preskaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj ekestis similaj leĝoj. Dum la jaro 1744 medicina societo en Britio propagandis la artefaritan spirigon de vivdanĝerigitaj pacientoj, kaj dum 1788 la brita Charles Kite († 1811) postulis aldonan elektran stimulon de la koro. La germana kuracisto Jacob Ackermann en 1804 ekkonis la fundamentan gravecon de oksigeno por la homa spirado. Dum 1908 kadre de la unua "internacia kongreso por urĝeca medicino" en Frankfurto-ĉe-Majno la medicina disciplino nomatis "speciala scienco", kiu necesigus apartan edukon de la kuracistoj. Dum 1947 kuracistoj unuafoje raportis pri la sukcesa revivigo de 14-jara knabo pere de elektra stimulo de ne plu batanta koro. Dum la dua duono de la 20-a jarcento ĉie en la industriaj ŝtatoj kreiĝis retoj de stacioj por urĝecaj medicinaj veturiloj, kaj ekfunkciis ankaŭ tiuspecaj helikopteroj.