Uranismo estas termino el la 19-a jarcento kiu difinis la personon de la t.n de la tria sekso, origine viro "kun ina menso en vira korpo" kiu estas sekse kaj emocie altirita al aliaj viroj [1]. La esprimo poste estis etendita al samseksemaj virinoj kaj diversaj aliaj seksaj orientiĝoj. Estas supozite, ke la esprimo venas de la germanlingva vorto Urning, kiu unue estis uzita fare de la aktivulo Karl Heinrich Ulrichs en serio de kvin libretoj eldonitaj en 1864 kaj 1865, poste integritaj en la verko Forschungen über das Raths der mannmännlichen Liebe.

Memortabulo pri Karl Heinrich Ulrichs.

Ulrich evoluigis sian terminologion antaŭ la publika uzo de la termino "samseksemo", kiu aperis nur en 1869 en broŝuro eldonita anonime de Karl-Maria Kertbeny. La vorto "uranismo" venas de la greka diino Afrodita Urania kreita el la testikoj de la dio Urano.

Urania poezio redakti

Uranismo iĝis koncepto inter membroj de poezia grupo kiu studis pederastion en antikva arto kiel inspiro por la kreado de poezio de 1870 ĝis 1930. La poezio de ĉi tiu grupo estas konata hodiaŭ kiel "urania poezio." Kelkaj artaĵoj de bildartistoj kiel ekzemple la pentristo Henry Scott Tuke aŭ la fotisto Wilhelm von Gloeden estas ofte difinitaj kiel "uranio".

Federacio de Uraniaj Ŝtatoj redakti

La Federacio de Uraniaj Ŝtatoj estas GLAT-mikronacio en Britio. Kiel GLAT-hejmlando ĝi konsistas el kvar plejparte sendependaj duklandoj. Ĝi estas la laŭleĝa posteulo de la Princlando de Urania. Ĝia Federacia Konsilio gvidas la internaciajn bildon kaj aferojn de la Federacio. Ĝi ankaŭ rajtas leĝdoni kaj krei dekretojn kiuj influas ĉiujn duklandojn. Ĝi postulas 75% plimulton por aprobi decidojn. La Prezidanteco de la Federacia Konsilio, titolita "Grandioza Princo/Princino" de la Federacio de Uranaj Ŝtatoj, rotacias ĉiujare inter la Duklandoj.

Referencoj redakti

  1. Definicija u Merriam Websterovom medicinskom rječniku Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, preuzeto 3. veljače 2014.

Vidu ankaŭ redakti