Urarto

(Alidirektita el Urartu)

UrartoUrartu (asirie māt Urarṭu[1]; Uraŝtu babilone; Ուրարտու, Վանի թագավորություն armene) estis malnova reĝlando de la Ferepoko, ankaŭ konata kiel reĝlando Araratreĝlando Van (BiajBiainili en la urarta lingvo[2]), situinta en montara regiono inter la sudoriento de la Nigra Maro kaj la sudokcidento de Kaspio, nuntempe dividata de la sendependaj modernaj ŝtatoj Armenio, Irano kaj Turkio, kaj kiu formiĝis post la falo de la Hitita imperio. La teritorio inkluzivas la grandajn lagon de Van en Turkio (kie troviĝas la antikva ĉefurbo Tuŝpo), la lagon Urmia en Irano kaj Sevan en Armenio. El tiu regiono devenas la originoj de la armenoj.

Urarta reĝlando
Plena origina nomo:
Biajnili
 Medoj - 860- 590 Armena satrapio 
historia lando • antikva civilizacio
Geografio
Ĉefurbo:
Arzaŝkuno
Tuŝpo (post 832 p.K)
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
860 a.K
Pereo:
590 a.K
Antaŭaj ŝtatoj:
Medoj Medoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Armena satrapio Armena satrapio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Urarto (Urarto)
Urarto (Urarto)
DEC
Tušpa
Tušpa
Tušpa
DEC
Erebuni
Erebuni
Erebuni
DEC
Rusahinli Eidorukai
Rusahinli Eidorukai
Rusahinli Eidorukai
DEC
Argištihinili
Argištihinili
Argištihinili
DEC
Teišebai URU
Teišebai URU
Teišebai URU
DEC
Šarduriḫinili
Šarduriḫinili
Šarduriḫinili
DEC
Ḫaldiei    URU Ziuqinui
Ḫaldiei   
URU Ziuqinui
Ḫaldiei   
URU Ziuqinui
DEC
Musasir
Musasir
Musasir
DEC
Rusai URU.TUR
Rusai URU.TUR
Rusai URU.TUR
Urarto

Pli specife, Urarto estas asiria termino por la geografia regiono, dum «Urarta reĝlando» aŭ «Biajnilaj teritorioj» estas termino uzata en la moderna historiografio por la ferepoka ŝtato kiu troviĝis en tiu regiono. La distingado inter la geografia kaj la politika entoj estis farita de König (1955)[3]. La ŝtato troviĝis sur la altebenaĵo inter Malgranda Azio, Mezopotamio, kaj Kaŭkazio, poste nomata Armena Altebenaĵo. La reĝlando akiris potencon en la dua duono de la 9-a jarcento a.K., sed estis konkerita de la Medoj komence de la 6-a jarcento a.K.

Nomo redakti

La nomo Urartu venas el asiriaj fontoj: la asiria reĝo Ŝulmanu-aŝared la 1-a (1263-1234 a.K.) registris militkampanjon en kiu li subigis la tutan teritorion de «Uratri».[4][5] La tekstoj de la reĝo Ŝulmanu-aŝared uzas la nomon Urartu por la geografia regiono, ne la regno, kaj kiam li aludas la urartan ŝtaton, li nur uzis la terminon «teroj» (kiu dum la kampanjo estis daŭre disigita). La indiĝena nomo de la regno estis Biajnili, ankaŭ literumita Biajneli, (de kiu estas derivitaj la armena loknomo վան "Van"[6]), sed antaŭ la 8-a jarcento a.K., ili nomis sian unuigitan regnon "Nairi"[7]. Fakuloj[8] kredas ke Urartu estas akada vario de Ararato aperanta en la Malnova Testamento. Efektive, Ararato estas situanta en antikva urarta teritorio, je 120 km norde de la iama ĉefurbo.

 
En la bildo «Ararato» de kiu povus veni la vorto «Urarto»

Aldone al tio pri la fama monto, Ararato ankaŭ prezentiĝas kiel la nomo de regno en la Libro de Jeremia 51:27, menciita kune kun Minni kaj Aŝkenaz.

 
 Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraŭ ĝin popolojn, kunvoku kontraŭ ĝin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Aŝkenaz; starigu kontraŭ ĝin militestron, alkonduku ĉevalojn kiel pikantajn skarabojn. 
— Jeremia 51:27

Akademiuloj kiel ekzemple Carl Friedrich Lehmann-Haupt (1910) kredis ke la popolo de Urarto nomis sin Ĥaldini pro ilia dio Ĥaldo.[9]. Nairi, ferepoka popolo de la Van-areo, foje estas konsiderita rilata aŭ identa al ĝi.[10]

En la komencoj de la 6-a jarcento a.K., la Urarta regno estis anstataŭigita per la armena dinastio de la Orontidoj. En la trilingva Behistun-surskribo, ĉizita en 521/0 a.K.[11] pro ordono de Dario la Granda de Persio, la lando aludita kiel Urartu en asira, estas nomata Arminija en malnovpersa kaj Harminuia en elama.

Ŝubrio estis parto de la Urarta konfederacio. Poste, ekzistas referenco pri distrikto en la areo nomita Arme aŭ Urme, kiujn kelkaj akademiuloj ligis al la nomo Armenio.[12][13]

Geografio redakti

 
Urartu 715-713 a.K

Urarto konsistis el areo de ĉirkaŭ 520.000 kvadrataj kilometroj, etendiĝante ekde la rivero Kura en la nordo, ĝis la nordaj promontoroj de la riveroj Taŭruso en la sudo kaj Eŭfrato en la okcidento kaj proksime de la Kaspia maro en la oriento.[14]

En sia pleja potenca pinto, Urarto etendiĝis de la limoj de pli norda Mezopotamio al la suda Kaŭkazio, inkluzive de la nuna Armenio kaj suda Kartvelio ĝis la rivero Kura. Arkeologiaj lokoj ene de ĝiaj limoj inkluzivas Altintepe, Toprakkale, Patnos kaj Cavustepe. Urartaj fortikaĵoj inkluzivis Erebunon (nuntempe en la urbocentro de Erevano), fortikaĵon de Van, Argiŝtihinili, Anzaf, Cavustepe kaj Başkale, same kiel Tejŝebano kaj aliajn.

Eltrovo redakti

 
Ora dio trovita en Toprakkale

Inspirite de la verkoj de la mezepoka armena historiisto Moseo de Ĥoreno (kiu priskribis urartaĵojn en Van kaj atribuis ilin al la legenda reĝino Semiramiso), la franca akademiulo Jean Saint-Martin proponis ke lia registaro sendu Friedrich Eduard Schulz, germanan profesoron, al la Van-areo en 1827 nome de la Franca Orienta Societo.[15] Schulz malkovris kaj kopiis multajn kojnoformajn skribaĵojn, parte en la asiria, kaj parte en, ĝis tiu epoko, nekonata lingvo. Schulz ankaŭ remalkovris la Keliŝin-steleon, portante asirian-urartan dulingvan surskribon, situanta sur la koridoro Keliŝin ĉe la nuna Irak-Irana landlimo. Resumoklarigo de liaj komencaj eltrovaĵoj estis publikigita en 1828. Schulz kaj kvar el liaj servistoj estis murditaj de la kurdoj en 1829 proksime de Başkale. Liaj notoj poste estis retrovitaj kaj publikigitaj en Parizo en 1840. En 1828, la brita asiriologo Henry Creswicke Rawlinson provis kopii la surskribon sur la Keliŝin-steleo, sed malsukcesis pro la glacio sur la frontoflanko de la steleo. La germana akademiulo R. Rosch same provis kelkajn jarojn poste, sed li kaj lia grupo estis atakitaj kaj mortigitaj.

 
Urarta kaldrono, de la Muzeo de Anatolaj Civilizoj, Ankaro

En la fino de la 1840-aj jaroj, Austen Henry Layard ekzamenis kaj priskribis la urartajn rok-tranĉitajn tombojn de la fortikaĵo de Van, inkluzive de la kamero de Argiŝto la 1-a. Ekde la 1870-aj jaroj, lokanoj ekrabis en la ruinoj de Toprakkale, vendante ĝiajn aĵojn al eŭropaj kolektistoj. En la 1880-aj jaroj ĉi tiu loko estis malbone esplorita per organizita elfosado de Hormuzd Rassam nome de la Brita Muzeo. Preskaŭ nenio estis konvene dokumentita.

La unua sistema kolektado de urartaj surskriboj, kaj tiel, la naskiĝo de Urartologio kiel fako, venas de la 1870-aj jaroj, per la kampanjo de Archibald Henry Sayce. La germana inĝeniero Karl Sester estis eltrovinto de la Nemrut-monto, kaj kolektis pli da surskriboj en 1890-1891.

Waldemar Belck vizitis la areon en 1891, malkovrante la Rusaa-steleon. Plia ekspedicio estis planita por 1893 sed ĝi estis malhelpita de la turk-armenaj konfliktoj. Belck kune kun Lehmann-Haupt vizitis la areon denove en 1898/9, elfosante Toprakkale. En tiu ekspedicio, Belck atingis la Keliŝin-steleon, sed li estis atakita de la kurdoj kaj apenaŭ eskapis vivanta. Belck kaj Lehmann-Haupt atingis la steleon denove en la dua provo, sed estis denove malhelpita la kopiado de la surskribo pro la veterkondiĉoj. Plia atako kontraŭ Belck okazigis diplomatian intervenon de Vilhelmo la 2-a, antaŭ la otomana sultano Abd-ul-Hamid la 2-a, kiu akceptis pagi al Belck sumon de 80,000 oraj markoj kiel damaĝkompencon.

 
La eltrovo de « Analoj » de Sarduro la 1-a fare de rusa ekspedicio en 1916.

Dum la Unua Mondmilito, la Van-regiono nelonge troviĝis sub rusia regado. En 1916, la rusiaj akademiuloj Nikolaj Jakovleviĉ Marr kaj Iosif Abgaroviĉ Orbeli, fosumante ĉe la fortikaĵo de Van, malkovris kvar-vizaĝan steleon portante jarajn raportojn de Sarduro la 2-a. En 1939 Boris Borisoviĉ Pjotrovskij elfosis Karmir-Blur, malkovrante Tejŝebanon, la urbo de la militdio, Tejŝebo. En 1938-1940, elfosadoj de la usonaj akademiuloj Kirsopp kaj Silva Lake estis haltitaj pro la Dua Mondmilito, kaj la plej multaj el iliaj trovaĵoj kaj registraĵoj estis perditaj kiam germana submarŝipo torpedis ilian ŝipon, la SS Athenian. Iliaj plurestintaj dokumentoj estis publikigitaj de Manfred Korfmann en 1977.

Nova fazo de elfosadoj komenciĝis post la milito. Elfosadoj komence estis limigitaj al soveta Armenio. La fortikaĵo Karmir Blur, origine de la regado de Rusao la 2-a, estis elfosita de teamo gvidita de Boris Pjotrovskij, kaj por la unua fojo la elfosintoj de Urarto regule publikigis siajn rezultojn. Komence de 1956 Charles Burney identigis kaj skizis multajn urartaĵojn en la Van-areo kaj, ekde 1959, turka ekspedicio Tahsin Özgüç elfosis Altintepe kaj Arif Erzen.

En la fino de la 1960-aj jaroj, urartaĵoj en nordokcidenta Irano estis elfositaj. En 1976, itala teamo gvidita de Mirjo Salvini finfine atingis la Keliŝin-steleon, akompanita de peza armea skorto. La Golfa Milito fermis tiujn ejojn al arkeologia esplorado. Oktay Belli rekomencis elfosadon de urartaĵoj en turka teritorio: en 1989 Ajanis, fortikaĵo de la 7-a jarcento a.K.,konstruita de Rusao la 2-a, estis malkovrita 35 kilometrojn norde de Van. Malgraŭ elfosadoj, nur triono al duono de la 300 konataj urartaĵoj en Turkio, Irano, Irako, kaj Armenio estis ekzamenitaj de arkeologoj (Wartke 1993). Sen protekto, multaj ejoj estis disrabitaj de lokanoj serĉantaj trezoron kaj aliajn vendeblajn antikvaĵojn.

Historio redakti

Originoj redakti

 
Urarto sub Arame 860-40 a.K.

Asiriaj surskriboj de Ŝulmanu-aŝared la 1-a (ĉ. 1274 a.K.) unuafoje mencias Uruartri kiel unu el ŝtatoj de Nairi, konfederacio de malgrandaj regnoj kaj tribaj ŝtatoj en la Armena Altebenaĵo de la 13-a ĝis la 11-a jarcento a.K. kiun li konkeris. Uruartri mem estis en la regiono ĉirkaŭ la lago Van. La Nairi-ŝtatoj estis plurfoje submetitaj al pluraj atakoj kaj invadoj de la asirianoj, precipe sub la reganto Tukulti-Ninurta la 1-a (ĉ. 1240 a.K.), Tiglatpilezero la 1-a (ĉ. 1100 a.K.), Aŝur-bel-kala (ĉ. 1070 a.K.), Adad-nirari la 2-a (ĉ. 900 a.K.), Tukulti-Ninurta la 2-a (ĉ. 890 a.K.), kaj Aŝur-nasir-apli la 2-a (883-859 a.K.).

Urarto reaperis en asiriaj surskriboj en la 9-a jarcento a.K. kiel potenca norda rivalo de Asirio. La Nairi-ŝtatoj kaj triboj unuiiĝis sub la reĝo Arame (ĉ. 860-843 a.K.) en unu regno, kies ĉefurbo, Arzaŝkuno, estis prenita de la asirianoj sub Ŝalmanu-aŝared la 3-a. Samtempuloj de Uruartri, kiuj loĝis tuj okcidente laŭ la suda marbordo de la Nigra Maro, estis la kaŝkanoj, konataj per hititaj fontoj.

Kresko redakti

 
Surskribo de Sarduro la 1-a, Tuŝpo.

La portempa malfortiĝo de Asirio dum la unua duono de la 8-a jarcento a.K., helpis la kreskadon de Urarto ĝis konvertiĝo en la plej granda kaj potenca ŝtato en Proksima Oriento, ĉio ĉi dum mallonga tempo.[16]

Sarduro la 1-a (ĉ. 832-820 a.K.), filo de Lutipri, sukcese rezistis la asiriajn atakojn de la sudo, gviditajn de Ŝalmanu-aŝared la 3-a. Li plifirmigis la armean forton de la ŝtato kaj translokigis la ĉefurbon al Tuŝpo (nuna Van, ĉe la marbordo de la lago Van). Lia filo, Ispuini (ĉ. 820-810 a.K.) aneksis la najbaran ŝtaton Musasir kaj nomumis sian filon Sarduro la 2-a vicreĝo; Ispuini estis atakita de Ŝamŝi-Adad la 5-a.

 
Fragmento de bronza kasko de la epoko de Argiŝto la 1-a. Videblas la «vivarbo», populara inter la antikvaj socioj.

Lia posteulo Menuao (810-785 a.K.) ankaŭ pligrandigis la regnon kaj lasis surskribojn en vasta areo. Urarto atingis plej altan pinton de milita potenco sub la filo de Menuao, Argiŝto la 1-a (785-763 a.K.), iĝante unu el la plej potencaj regnoj de antikva Proksima Oriento. Argiŝto la 1-a aldonis pli da teritorioj laŭlonge de la rivero Araks kaj lago Sevan, kaj malsukcesigis la militkampanjojn de Ŝalmanu-aŝared la 4-a kontraŭ li. Argiŝto ankaŭ fondis plurajn novajn urbojn, precipe Erebunon en 782 a.K., kiu nuntempe estas la armena ĉefurbo Erevano.

En la pleja pinto, la Urarta regno eble etendiĝis norden preter la rivero Araks kaj lago Sevan, ampleksiĝante al nuna Armenio kaj eĉ al la suda parto de Kartvelio kaj al la marbordoj de Nigra Maro; okcidente al la fontoj de Eŭfrato; oriente al nuna Tabrizo kaj Urmia; kaj sude al la fontoj de Tigriso.

Tiglatpilezero la 3-a de Asirio konkeris Urarton en la unua jaro de sia regado (745 a.K.). Tie la asirianoj kunigis rajdantojn kaj ĉevalojn, malsovaĝigis la ĉevalidojn por rajdado, kio estis unika afero en la sudo, kie ili estis uzataj por la asiriaj milit-armeaj ĉaroj.[17]

Malkresko kaj revigliĝo redakti

 
Templo de Musasir

En la jaro 714 a.K., la Urarta regno peze suferis la cimerajn atakojn kaj militkampanjojn de Sargono la 2-a. La ĉefa templo de Musasir estis disrabita, kaj la urarta reĝo Rusao la 1-a estis trete venkita de Sargono la 2-a ĉe Urmia. Li poste sinmortigis pro la honto.[18]

La filo de Rusao, Argiŝto la 2-a (714-685 a.K.) restarigis la pozicion de Urarto kontraŭ la cimeroj, kaj aliflanke, Asirio ne plu vidis minacon veninta de Urarto, kaj la packontrakto estis farita kun la nova asiria reĝo Sanĥerib en 705 a.K. Danke al tio, Urarto ĝuis longan evoluperiodon kaj prosperon, kiuj daŭris ĝis la regado de la filo de Argiŝto, Rusao la 2-a (685-645 a.K.).

Post Rusao la 2-a, Urarto malfortiĝis pro konstantaj atakoj de cimeraj kaj skitaj invadantoj. Kiel rezulto ĝi iĝis dependa de Asirio, kiel pruvas Sarduro la 3-a, filo de Rusao la 2-a, nomante la asirian reĝon Asurbanipal sia «patro».[19][20]

Falo redakti

 
La orontidoj kreis novan ŝtaton sur teritorio de antaŭa Urarto.

Laŭ urarta epigrafo, Sarduro la 3-a estis sukcedita de tri reĝoj — Erimeno (635-620 a.K.), lia filo Rusao la 3-a (620-609 a.K.), kaj lia lasta filo Rusao la 4-a (609-590 aŭ 585 a.K.). Fine de la jaro 600 a.K. (dum aŭ post la regado de Sarduro la 3-a), Urarto estis invadita de la skitoj kaj ties aliancitoj, la medoj. En 612 a.K., la meda reĝo Kjaksaro kune kun Nabopolasaro de Babilono kaj la skitoj, konkeris Asirion post kiam ĝi estis malfortigita de interna milito. Multaj urartaj ruinoj montras signojn de la detruado per fajro. Tio donas du eblajn scenarojn pri la okazintaĵoj: aŭ la medoj poste konkeris Urarton, kaŭzante ĝian postan malaperon, aŭ Urarto konservis sian sendependecon kaj potencon, spertante nuran dinastian ŝanĝon, kiam la loka armena dinastio (Orontidoj) senpotencigis la regantan familion kun la helpo de la meda armeo. Antikvaj fontoj subtenas ĉi-lastan version: Ksenofono, ekzemple, asertas ke Armenio, regata de orontida reĝo, ne estis konkerita ĝis la regado de la meda reĝo Astjago (585-550 a.K.) — iom post la meda invado en la fino de la 7-a jarcento a.K.[21] Simile, Strabono (1-a jc. a.K. - 1-a jc. p.K) skribis ke «En antikvaj tempoj Granda Armenio regis la tutaĵon de malgranda Azio, post kiam ĝi detruis la imperion de la asirianoj, sed poste, dum la epoko de Astjago, ĝi estis senigita de tiu granda aŭtoritato...».[22]

Mezepokaj armenaj kronikoj konfirmas la grekajn kaj hebreajn fontojn. Precipe, Moseo de Ĥoreno kiu skribis ke armena princo Parujr Skajordi helpis la medan reĝon Kjaksaro kaj liajn aliancanojn konkeri Asirion, pro kio Kjaksaro rekonis lin la reĝo de Armenio, dum medoj konkeris Armenion nur multe poste sub Astjago.[23] Ankaŭ eblas ke la lasta urarta reĝo, Rusao la 4-a, havis ligojn kun la armena nobela familio Orontidoj.

Urarto estis detruita ĉirkaŭ la jaro 590 a.K.[24] aŭ 585 a.K.[25] Jam en la 6-a jarcento a.K ĝi estis anstataŭigita per Armenio.[26]

Heredaĵo redakti

 
Urarto sur limoj de modernaj ŝtatoj
 
Erevano, ĉefurbo de Armenio, staras sur urarta Erebuno

Malmulte oni scias pri la sorto de la regiono Urarto sub la regado de fremduloj post ĝia falo. La plej vaste akceptata teorio estas ke setlejanoj havis rilatojn kun la frigoj, aŭ pli specife temis pri triboj kiuj parolis la praarmenan lingvon kutime nomata armen-friga. Oni diras ke tiuj armen-frigaj triboj jam loĝis en la okcidentaj partoj de la regiono antaŭ la establado de Urarto[27], kiu fariĝis la reganta elito sub la medoj, sekvitaj de la aĥemenidaj persoj[28]. Tiuj armen-frigoj, ekde nun nomataj nur Armenoj, intermiksiĝis kun la malsamaj popoloj de Urarto, okazigante fuzion de lingvoj kaj kulturoj.

La armenoj plimultiĝis kaj disvastigis sian lingvon tra la tuta teritorio de Urarto. La urartanoj, dum ilia regado, amalgamis malsamajn tribojn, ĉiu el ili kun sia propra kulturo kaj tradicioj. Tiel, kiam la politika strukturo estis detruita, restis malmultaj kulturaĵoj de la antikva indiĝena urarta kulturo.[29] La regiono antaŭe konata kiel Urarto iĝis aĥemenida satrapio nomata Armina[30], kiu poste iĝis la memstara Armena reĝlando. La urartanoj en la satrapio estis asimilitaj kadre de la armena etnogenezo.[31] Tamen, aliaj urartanoj eble konservis sian iaman identecon. Laŭ Herodoto, la alarodianoj — supozataj heredantoj de la urartanoj — estis parto de la 18-a Satrapio de la Aĥemenida dinastio kaj formis specialan kontingenton en la armeo de Kserkso la 1-a[32]. Kelkaj urartaj tradicioj, ekzemple arkitekturo kaj digokonstruoj, estis absorbitaj en la postaj persigitaj socioj[33], kaj plej verŝajne daŭris en la Armena satrapio. Urarto ne naskis rektan posteulon, tamen, la Armena satrapio, kiel unuo tuj aperinta post ĝia falo, heredis la urartajn kulturajn, tradiciajn, geografiajn kaj kelkajn lingvajn aspektojn. Dario la Granda, en sia fama Behistun-surskribo, nomis la regionon Armina (Armenio) en malnovpersa kaj Uraŝtu (Urartu) en babilona, klare egaligante la du, sugestante ke ambaŭ iomete estas parto de sama kontinua unuo. Ĉar la armena identeco forte evoluis en la regiono, memoro pri Urarto fadis kaj finfine malaperis.[34]

La lingvo parolita en Urarto nun estas formortinta. Malmulte oni scias pri la lingvo kiun oni vaste parolis en la regiono ekde la falo de Urarto en la 6-a jarcento a.K. ĝis la kreado de la armena alfabeto en la 4-a jarcento p.K. En antikvaj persaj surskriboj, referencoj al Armina (Armenujo) indikas ke la urarta estis daŭre parolata, aŭ troviĝis en transira periodo al la armena lingvo. Fakte, la etnonimo «Armina» mem kaj ĉiuj aliaj nomoj atestitaj rilate la ribelojn kontraŭ Dario en Armina (la nomoj Araksa, Haldita, kaj Dādṛšiš, la loknomoj Zūzahya, Tigra, kaj Uyamā, kaj la distriktonomo Autiyāra) ne estas ligitaj kun armena lingva kaj onomastia materialo poste atestita en armenaj fontoj. Ili ankaŭ ne estas iranaj, sed ŝajnas havi rilatojn kun la urarta.[35]

La nomo de la historia provinco Ajrarato de la Armena reĝlando estas supozata kontinuumo de la urarta loknomo (aŭ biblia Ararato[36]). La nuna nomo Ararato estas derivita de la biblia Montoj de Ararato (aŭ Montoj de Urarto), kaj la provinco Ararato de la nuna Respubliko Armenio ricevas la nomon de la monto.

Ekonomio kaj politiko redakti

La ekonomia strukturo de Urarto estis simila al tiu de la aliaj ŝtatoj de la Antikva Mondo, precipe Asirio. La ŝtato multe dependis de la terkultivado, kiu postulis centralizitan fortostreĉon por la irigacio. Tiuj laboroj rekte administritaj de la reĝoj, estis libere faritaj de la loĝantoj, kaj eble ankaŭ la militkaptitoj laboris kiel sklavoj en la kamparo. La nobeloj, provincaj regantoj, influhomoj kaj eble liberaj homoj, havis siajn proprajn terenojn. Individuaj teritorioj ene de la ŝtato devis pagi impostojn al la centra administracio per grenoj, ĉevaloj, bovoj, ktp. En pacaj tempoj, Urarto verŝajne havis aktivan komercon kun Asirio, disponigante tie brutaron, ĉevalojn, feron kaj vinon.

Agrikulturo en Urarto
 
 
 
 
 
Bronzaj laboriloj, la unua trovita ĉe la Lago Van kaj la dua dum elfosadoj en Rusahinili (Toprakkale). Urarta grenmaĉilo

Agrikulturo kaj hortikulturo redakti

Laŭ arkeologiaj datumoj, la terkultivado sur teritorio de Urarto komencis evolui ekde la Neolitiko, jam en la 3-a jarmilo a.K. En tiu epoko, la urarta terkultivado estis amplekse disvolvigita kaj en proksimaj rilatoj kun la asiria surbaze de la selektado de kultivaĵoj kaj pretigmanieroj[37]. Pere de kojnoskriboj oni scias ke en Urarto estis kultuvitaj tritiko, hordeo, sezamo, milio kaj amelo, kaj ankaŭ estis prizorgata la kultivado de ĝardenoj kaj vitejoj. Multaj regionoj de Urarto bezonis artefaritan irigacion, kiu estis sukcese organizita de la regantoj de Urarto dum la gloraj epokoj de la ŝtato. En pluraj regionoj restas antikvaj irigacikanaloj, konstruitaj tiutempe, plejparte dum la regado de Argiŝto la 1-a kaj Menuao, kelkaj el ili daŭre estas uzataj por irigacio.

Organizado de la teritorio redakti

 
Mapo kiu montras la topografion de Urarto kaj situon de la ĉefaj fortikaĵoj.

Post la konkero de nova teritorio, la urartaj reĝoj tuj subtenis ĝiajn integriĝon kaj disvolviĝon. La ĝenerala strukturo de ilia regno ne ŝajnis malsama al tiu de Asirio. Ĝi dividiĝis en provincojn regataj de lokaj estroj kiuj ankaŭ havis militistan rolon kaj loĝis en provincaj palacoj ene de la fortikaĵoj. Ekster la teritorioj sub rekta administrado, la reĝoj de Urarto havis vasalojn kiuj pagis tributon. La organizado de provincoj estis aranĝita konforme al la geografiaj kondiĉoj. La regionoj estas plejparte montaraj. Ili disponigis riĉan min-rimedon kiel oro, arĝento, kupro kaj fero, kaj nur la stano ŝajnas foresti, pro kio ĝi estis importita el nekonata loko. Ili taŭgis por ekonomio ĉefe paŝtista, karakterizita de la zorgado pri ŝafoj, sed ankaŭ pri militĉevaloj. La valoj estas kultiveblaj, precipe uraratanoj kultivis cerealojn, sed ankaŭ grenojn kaj vitejojn. La loĝantaro estis kelkfoje deportita por setligi la novkonkeritajn regionojn, kiuj estas sub la gvido de la fortikaĵoj, uzataj kiel lokaj administrejoj, loĝejoj kaj defendejoj kaj eĉ kiel keloj. La komuniklinioj estis defenditaj per malgrandaj fortikaĵoj. La protektado kaj disvolvigado de la teritorioj estis unu el la taskoj de la reĝoj kiuj ofte aperas en la surskriboj en kiuj ili priskribas la kapablojn prosperigi dezertajn terenojn kaj igi ilin kultiveblaj, danke al la irigacio kiu permesis intensivan agrikulturon.

La fortikaĵoj redakti

 
La roko de Van Kalesi, sur kiu kuŝas la ruinoj de Tuŝpo.

La plej videbla rimedo de la centra potenco de Urarto estis la fortikaĵoj kun la palacoj, kiuj estis konstruitaj en diversaj regionoj tra la tuta regno. Ili estas la plej bonaj ekzemploj pri la etendiĝo de la ŝtato, ĉar oni trovas ilin en la nuna Armenio norde, okcidente ĝis la valo de alta Eŭfrato en oritenta Turkio, en Irano oriente, ĉirkaŭ la lago Van kiu okupas la centran pozicion. Ili ankaŭ estas la plej bona atesto pri la altkvalitaj homrimedoj je dispono de la urartaj reĝoj por la kreado de tiom majstraj verkoj. La influo de la hitita/anatolia tradicio ne estas bone determinata, sed eble ili rolis, ĉar oni ne trovas lokajn antaŭaĵojn. Tamen, la kreemo kaj la kapablo al adaptado de la konstruaĵoj al novaj lokoj estis sendube forta.

Tiu arkitektura tradicio plej verŝajne estis kreita de unu sola skolo dependanta de la centra ŝtato, ĉar ĉiuj urartaj fortikaĵoj estas tre similaj. La neŝtataj konstruaĵoj, malbone konataj ĝis nun, eble estis konstruitaj sekvante malsamajn praktikojn. Oni malkovris plurajn fortikaĵojn dise tra la tuta teritorio regata de Urarto: Tuŝpo, la citadelo de Van Kalesi, estas la plej antikva el la urartaj fortikaĵoj kaj ĝi estis uzata kiel modelo. La postaj suverenoj konstruis ilin tre malproksime de la lago Van, geografia centro de la ŝtato. Argiŝto la 1-a konstruis la fortikaĵojn Erebuno (Arin Berd) kaj Argiŝtihinili (la « Urbo de Argiŝto ») en Armenio, lia sukcedinto Sarduro la 1-a konstruis Sardurihinili (Çavuştepe) ĉe la bordoj de la lago Van. Altintepe en orienta Anatolio, proksime de Erzincan estis konstruita sub Argiŝto la 2-a. La lasta konstruado datiĝas dum regado de Rusao la 2-a, kiam estis konstruitaj Tejŝebano, du Rusahinili (Toprakkale kaj Ajanis), kaj Bastam.

Hidraŭlika disvolviĝo redakti

 
Elaera foto de la Lago Van.

Gravan parton de la disvolvigado de la teritorio fare de la urartaj reĝoj konsistigis pluraj sistemoj de hidaŭlikaĵoj. Ĉar la akvo de la lago Van ne estis taŭga por trinkado kaj la natura disponigebla akvo estis nesufiĉa, ili devis krei irigacian reton por kovri akvobezonojn de la grandaj urboj kiel Tuŝpo kaj Toprakkale. Menuao konstruigis grandan kanalon je 56 km por preni akvon el fonto situinta sude de Tuŝpo, pro kio li bezonis konstrui akvedukton, kaj en kelkaj lokoj estis elfositaj retenmuroj de pli ol 20 metroj altaj. Pluraj surskriboj memorigas tiun grandan konstruadon, laŭlonge de ĝia trairo. Tiu kanalo de Menuao restis aktiva ĝis la 1950-aj jaroj, kiam ĝia priservado iĝis tro komplika kaj nova kanalo estis konstruita.

Alia granda hidraŭlikaĵo estis farita sub unu el la du reĝoj nomataj Rusao, dum la konstruado de Toprakkale, pro kio oni konstruis artefaritan lagon (la « lago de Rusao », nuna Kesis Gölü), por disponigi akvon al la nova urbo kaj al la ĝardenoj de la ĉirkaŭa kampo. La akvoj de la artefarita lago estis retenitaj per du akvorezervujoj, sistemo kiu estis daŭre uzata ĝis 1891, kiam unu el ili rompiĝis kaj devis esti tuj rekonstruita. La antikveco de tiuj du hidraŭlikaj verkoj estis eksterordinara. La ebenaĵo de Van dum la epoko de Urarto kalkulis je aliaj diversaj iloj samstpecaj (lagoj, akvorezervujoj, kanaloj), sed pli malgrandaj. Oni ankaŭ scias pere de surskriboj ke samspecaj konstruaĵoj estis faritaj en la valo de la rivero Araks. La urarta monarkio laŭlonge de sia historio kreis la kondiĉojn por la disvolvigado de la produktiva agrikulturo. La konstruado de kanaloj estis uzata por la zonoj de intensa agrikulturo.

Religio redakti

 
Bildo de la dio Ĥaldo

Kun la ampleksiĝo de la urarta teritorio, multaj el la dioj adoritaj de specifaj, lokaj popoloj, estis aldonitaj al la urarta diaro, kiel rimedo por firmigi la aneksadon de teritorioj kaj antaŭenigi politikan stabilecon. Tamen, kvankam la urartanoj aldonis multajn gediojn al sia diaro, ili ŝajnis esti selektemaj. Kvankam multaj urartaj reĝoj konkeris en la nordo, kiel ekzemple la regiono Sevan, multaj el la dioj de tiea loĝantaro restis for de la urarta diaro. Plej verŝajne tio okazis ĉar urartanoj konsideris la homojn de la nordo barbaroj kaj pro tio malŝatis iliajn diojn. Bonaj ekzemploj de asimilado estas la diinoj Bagvarti (Bagmaŝtu) kaj Selardi. En Mheri-Dur, aŭ Meher-Tur (la «Pordego de Mehr»), proksime de la nuna urbo Van, troviĝis surskribo kun listo enhavanta 79 gediojn, kaj la specon de oferoj realigotaj por ĉiu el ili; kaproj, ŝafoj, brutaro, kaj aliaj bestoj estis uzataj por la oferadoj. Urartanoj ne praktikis homoferon.

La diaro estis gvidita de triopo konsistanta el Ĥaldo (la supera dio), Tejŝebo (dio de tondroj kaj ŝtormoj, kaj foje milito), kaj Ŝivini (sundio). Ilia reĝo ankaŭ estis la ĉef-pastro aŭ sendito de Ĥaldo. Kelkaj temploj dediĉitaj al Ĥaldo estis parto de la reĝa palacokomplekso dum aliaj estis sendependaj strukturoj.[38]

Kelkaj ĉefdioj kaj diinoj inkluzivas: Ĥaldo, Tejŝebo, Ŝivino, Arubani,Tuŝpuea, Bagvarti kaj Selardi.

Arto redakti

Skulptaĵoj redakti

 
Bazalta bloko skulptita de Adilcevaz

La urarta skulptarto estas konata ĉefe pro la verkado sur basa reliefo. Oni trovis kelkajn ekzemplojn sur rondaĵoj, precipe eroj de leonoj kiuj verŝajne gardis la eniron de la konstruaĵoj. Multnombraj steleoj estas konataj, venantaj el diversaj lokoj. Ili memorigis heroaĵojn de la reĝoj, aŭ kultis iun dion. Adilcevaz kaj ties fortikaĵo (Kef Kalesi), kiu datiĝas de la 7-a jc. a.K., lasis rimarkindajn ekzemplojn de basreliefaj skulptaĵoj. Du ortostataj fragmentoj restarigitaj reprezentis simetriajn flugilhavajn ĝeniojn aŭ gediojn starantaj sur bovo, plenumantaj ceremonion konsistanta el verŝado per pinkonuso. Kubforma bloko el bazalto de la sama loko reprezentas similan scenon en kiu aperas ĝenioj aŭ gedioj (kelkfoje Ĥaldo kaj Tejŝebo) okupantaj la saman pozicion, sur la leonoj. La sola roka reliefo konata troviĝas en Eski Dogubayazit, proksime de la monto Ararato, sur la fasado de tombo, kiu verŝajne bildigas gravulojn plenumante funebran ceremonion.

Metalarto redakti

La urarta arto estas ĉefe konata pro multaj metalaj verkoj faritaj de la metiistoj de tiu granda regno. Multaj el tiuj objektoj estas trovitaj el kaŝaj elfosaĵoj, do oni ne povas determini la daton kaj kuntekston de ilia disvolviĝo, kaj ankoraŭ ne estas tute taksataj atingoj de tiu metio, kiu verŝajne influis homojn en rekta rilato kun la ŝtato. Multaj iloj kaj armiloj el bronzo kaj fero estis malkovritaj en kelkaj lokoj (Toprakkale kaj Karmir Blur), kie ili estis garditaj por la uzo de laboristoj dependantaj de la reĝo. La luksaj objektoj estis el bronzo, kampo en kiu la urartaj metiistoj elstaris, estante kapablaj produkti ampleksan varion de arto. La statuoj ekzistantaj nuntempe estis ne tro grandaj. La plej grandaj statuoj ne postvivis la pason de la tempo aŭ probable estis rabitaj kaj fanditaj. En diversaj lokoj estis trovitaj statuoj pri fantaziaj bestoj, hibridoj, aliaj montras gediojn. Statueto de Teishebani probable reprezentas la dion de la urbo, la ŝtormodion Tejŝebo dum en alia statueto veninta el Van, verŝajne aperas la diino Bagbartu.

Eburo redakti

 
Ĝenioj skulptitaj sur eburo

La urartaj metiistoj ankaŭ estis same lertaj pri la uzado de eburo, tre elegante prilaborita. En Altintepe, oni malkovris elementojn el mebloj, kiuj bildigis leonojn, cervojn, grifojn, aŭ eĉ homajn vizaĝojn. Du malgrandaj flugilhavaj ĝenioj kun agloformaj kapoj el asiria stilo, ankaŭ montras la kvaliton de iliaj verkoj. Statueto kiu bildigis nudan diinon estis elfosita en la arkeologia loko Toprakkale. Ofte la eburaĵoj estis nur eroj de pli grava kaj granda verko, sur kiu ili estis inkrustitaj, sed tiuj verkoj ne atingis la nuntempon.

Gliptiko redakti

La urartanoj uzis cilindrajn sigelojn, kiuj estis ĉizitaj precipe sur malmolaj ŝtonoj (steatito, kalcedono, onikso, ktp.). Malmultaj ekzemploj de tiuj objektoj aŭ de iliaj spuroj estis malkovritaj nur en la lokoj Karmir Blur kaj Bastam kiuj havigis rimarkindan kvanton. Rusao la 2-a havis du malsamstilajn sigelojn, konataj pro multaj sigelitaĵoj: en unu sigelo aperas bildo de la reĝo sekvata de servisto kun sunombrelo, kaj malantaŭ li troviĝas leono kaj tridento, simbolo de la reĝeco. Aliaj altrangaj sigeloj enhavas bildojn de ĝenioj aŭ aliaj hibridoj, el mitologia aŭ ceremonia naturo. Ili apartenas al grupo priskribita kiel korteganoj, dum alia grupo malpli ĝuste determinata estas priskribita kiel popola, kies sigeloj enhavas pli limigitajn bildojn (precipe bestoj aŭ vegetaĵoj) kaj malofte havas surskribojn.

Pentraĵoj redakti

Fragmentoj de murpentraĵoj estis trovitaj en la arkeologiaj lokoj Arin Berd, Altintepe, Karmir Blur, Çavuştepe kaj aliaj, montrante ke tiu formo de arto estis larĝe uzita en la urartaj citadeloj, precipe en la salonoj kun kolonoj, eĉ se nuntempe ne ekzistas multaj ekzemploj. La pentrarto havis la avantaĝon ke la basreliefo verkeblas pli rapide kaj malmultekoste. La regantaj koloroj estas la ruĝa, blua, blanka kaj nigra. Pro iliaj fragmentaj konservadoj, la pentraĵoj estas malfacile interpreteblaj. Ili ofte reprezentas bestojn (leonoj, bovoj, kaj ankaŭ bovido kaj nigra ĉevalo), hibridojn, sanktajn arbojn, geometriaĵojn kaj floraĵojn. Fragmentoj el la pentraĵoj de Arin Berd ŝajnas reprezenti diaĵojn, eble la grandan dion Ĥaldo.

Lingvo redakti

 
Urarta kojnoforma surskribo en la Fortikaĵo Erebuno (Erevano)

La urarta estas aglutina lingvo kiu apartenis nek al la ŝemidoj nek al la hindeŭropa familio sed al la huro-urarta familio. Ekzistas multaj skribaĵoj trovitaj en la regiono de Urarto, en la asiria kojnoforma skribsistemo. Kvankam pluraj fakuloj asertas ke la urarta lingvo havis siajn proprajn hieroglifojn, tio ankoraŭ ne demonstreblas pro manko de sufiĉaj pruvoj.[39]

La urarta estas mallarĝe parenca lingvo kun la huria lingvo, malgraŭ tio ke ili ne apartenas al la sama familio. Kvankam la urarta kaj la huria multe similias unu la alian, en la nuntempo estas konate ke ambaŭ lingvoj sendepende evoluis ekde la 3-a jarmilo a.K..[40][41][42]

La arkeologo F.E Schulz, malkovris en Urarto en 1827, plurajn skribaĵojn en kojnoforma sistemo el Tuŝpo sed ne deĉifris ilin. Post la deĉifrado de la asiria kojnoforma verkaro en la jardeko 1850, la trovitaĵoj de Schulz fariĝis la bazo por la deĉifrado de la urarta lingvo.[43] Baldaŭ evidentiĝis ke tiu lingvo estis malsama al iu ajn konata lingvo kaj la deĉifraj provoj bazataj sur la aliaj regionaj lingvoj (kartvela: F. Lenormant 1871, armena: AD Mordtmann 1872-1877). La deĉifrado nur progresis post la Unua mondmilito, danke al la malkovro de dulingva urarta-asiriaj skribaĵoj en Keliŝino kaj Topzavo.

En 1963 estis publikigita urarta gramatiko de G.A. Melikiŝvili en la rusa lingvo, poste tradukita al la germana en 1971. Ĉirkaŭ ducent skribaĵoj en la urarta lingvo estis malkovritaj ĝis la nuntempo.[44]

Armena etnogenezo redakti

La ferepoka ŝtato Urarto estis la posteulo de la malfrua bronzepoka huria ŝtato Mitano, kaj la urarta lingvo parolita de la reganta klaso, estis la posteulo de la huria lingvo (vidu Huri-urata lingvo).[45] Siavice, Urarto estis sukcedita en la 6-a jarcento a.K. de la Orontida Armena regno,.[46] La ĉeesto de praarmena loĝantaro en la areo dum regado de Urarto estas kelkfoje pridubata: Ĝenerale oni akceptas ke praarmenlingvanoj eniris en Anatolion ĉirkaŭ la jaro 1200 a.K, verŝajne el la Paleo-Balkanoj, kaj dum la sekvaj jarcentoj ili dissetlis sur la Armena Altebenaĵo.[47][48][49] Konkuranta teorio proponita de Thomas Gamkrelidze kaj Vjaĉeslav V. Ivanov en 1984 asertas ke ili loĝis en prahindeŭropa patrio en la Armena Plataĵo, (vidu la armenan hipotezon), laŭ kiu praarmenoj loĝas en la areo dum la tuta ekzisto de la Urarta ŝtato.[50]

Post la malapero de Urato kiel politika ento, la armenoj regis en la plataĵo, prenante grandan parton de la urarta kulturo dum tiu procezo.[51] Tial, la armenoj iĝis la rektaj posteuloj de la Urata regno kaj heredis ĝian teritorion. Urartanoj estas por la armenoj, same kiel la britonoj por la angloj, kaj la gaŭloj por la francoj.[52]

Dum la urarta lingvo estis parolata de la reĝa elito, la loĝantaro estis multetna kun pluraj lingvoj, kaj en la lastaj jaroj de la ŝtato la praarmena lingvo disvastiĝis inter la loĝantaro.[53] Laŭ tiu ĉi teorio, la armenlingvanoj estis devenantoj de la praarmenoj kiuj migiris al la Armena Plataĵo en la 7-a jarcento a.K., miksiĝante kun la hurilingvaj loĝantoj (t.e. la «Friga teorio», unuafoje sugestita de Herodoto).

Minoritata vidpunkto, precipe subtenata de la oficiala historiografio de Armenio, sed ankaŭ de fakuloj pri asiriaj kaj urartaj studoj kiel Igor Diakonov, Giorgi Melikiŝvili, Miĥail Nikolskij Ivan Mesĉaninov, sugestas ke la urarta estis la sola skribita lingvo de la ŝtato, dum ties loĝantoj, inkluzive de la reĝa familio, parolis la armenan.[47] La teorio baziĝas sur la kojnoformaj surskriboj en la urarta lingvo kun ripetataj vortoj kaj malriĉa vortporvizo (350–400 radikoj). Aliflanke, pli ol 250 jarojn da uzado, ne montras ian evoluon, pro kio verŝajne la lingvo ne plu estis uzata dum la epoko de la surskriboj aŭ nur por oficialaj aferoj.[47] Ĉi vidpunkto estas kongrua kun la «armena hipotezo» sugestita de Vjaĉeslav Ivanov kaj Tamaz Gamkrelidze (1984), kiuj asertas ke la armena lingvo estas surloka evoluo de la prahindeŭropa lingvo ekde la 3-a jarmilo a.K.[50]

Urarto ludis gravan rolon en la armena naciismo dum la 19a- kaj 20-a jarcentoj.[54]

Referencoj redakti

  1. Eberhard Schrader, The Cuneiform inscriptions and the Old Testament (1885), p. 65.
  2. Armenian Van-Vaspurakan 2000|first=Robert H.|last=Hewsen|page=13|title="Van in This World; Paradise in the Next" The Historical Geography of Van/Vaspurakan
  3. F. W. König, Handbuch der chaldischen Inschriften (1955).
  4. Abram Rigg Jr., Horace. "A Note on the Names Armânum and Urartu". Journal of the American Oriental Society, Vol. 57, No. 4 (Dec., 1937), pp. 416–418.
  5. Zimansky, Paul E. Ancient Ararat: A Handbook of Urartian Studies. Delmar, N. Y.: Caravan Books, 1998, p. 28. ISBN 0-88206-091-0.
  6. I. M. Diakonoff, "Hurro-Urartian Borrowings in Old Armenian." Journal of the American Oriental Society, Vol. 105, No. 4 (Oct. – Dec., 1985), pp. 597–603
  7. Chahin, Mack The Kingdom of Armenia. London: RoutledgeCurzon, 2001, pp. 71ff. ISBN 0-7007-1452-9.
  8. Ararat (WebBible Encyclopedia) – ChristianAnswers.Net
  9. Lehmann-Haupt C. F. Armenien, Berlin, B. Behr, 1910—1931
  10. Piotrovsky, Boris B. The Ancient Civilization of Urartu. New York: Cowles Book Co., Inc., 1969.
  11. Skjaervo, Prods Oktor, "An Introduction to Old Persian", Harvard 2002
  12. Lang, David Marshall. Armenia: Cradle of Civilization. London: Allen and Unwin, 1970, p. 114. ISBN 0-04-956007-7.
  13. Redgate, Anna Elizabeth. The Armenians. Cornwall: Blackwell, 1998, pp. 16–19, 23, 25, 26 (map), 30–32, 38, 43 ISBN 0-631-22037-2.
  14. Chahin. The Kingdom of Armenia, p. 105.
  15. Lynch, H.F.B.. Armenia, Travels and Studies, Volume 2. Londono: Longmans, 1901, p. 54.
  16. Urartian Material Culture As State Assemblage: An Anomaly in the Archaeology of Empire, Paul Zimansky, Page 103 of 103-115
  17. D.D. Luckenbill, Ancient Records of Assyria and Babylonia, (1927, vol II:84), quoted in Robin Lane Fox, Travelling Heroes in the Epic Age of Homer (2008:17).
  18. Georges Roŭ - Ancient Iraq page 314
  19. Journal of Ancient History 1951, No 3. Pages. 243–244
  20. Letter of Ashubanipal to Sarduri III. HABL, № 1242.
  21. Xenophon.Cyropedia. 3.7. Translated by Henry Graham Dakyns.
  22. Strabo. Geography. 11.3.5.
  23. Moseo de Ĥoreno. Historio de Armenio, 5a jc. (Հայոց Պատմություն, Ե Դար).Traduko kaj komentario de Stepan Malĥasjanc. Gagik Sarkisjan (eld.) Erevano: Hayastan Publishing, 1997, 1.21, pp. 100–101. ISBN 5-540-01192-9.
  24. Urartu – Lost Kingdom of Van. Arkivita el la originalo je 2015-07-02. Alirita 2012-03-18.
  25. Urartu civilization – All About Turkey
  26. Van de Mieroop, Marc. A History of the Ancient Near East ca. 3000–323 BC. Cornwall: Blackwell, 2006, p. 205. ISBN 1-4051-4911-6.
  27. Uchicago.edu
  28. Google Books, The Armenians. Germany: Anne Elizabeth Redgate, 2000. pp. 50
  29. Armen Asher The Peoples of Ararat. 2009, p. 290-291. ISBN 978-1-4392-2567-7.
  30. Livius.org. Arkivita el la originalo je 2013-09-11. Alirita 2012-03-19.
  31. Spiritus-temporis.com[rompita ligilo]
  32. Lang, pp. 112, 117
  33. Iranica.com
  34. Armen Asher The Peoples of Ararat. 2009, p. 291. ISBN 978-1-4392-2567-7.
  35. Iranica.com
  36. Iranica.com
  37. Пиотровский Б.Б. Ванское царство (Урарту) / Орбели И.А. — Москва: Издательство Восточной литературы, 1959. — 286 с.
  38. Chahin, Mark. (1987) The Kingdom of Armenia. Dorset Press. ISBN 0-88029-609-7.
  39. Sayce, Archibald H. "The Kingdom of Van (Urartu)" in Cambridge Ancient History. vol. ii, p. 172 See also C. F. Lehman-Haupt, Armenien Einst und Jetzt, Berlin, 1931, vol. II, p. 497
  40. The Ancient near east. Amelie Kuhrt. ISBN 0-415-01353-4
  41. Diakonov Igor M., Starostin S.A. Hurro-Urartian as an Eastern Caucasian Languages. Münchener Studien zur Sprachwissenschaft, R. Kitzinger, München, 1986; Ancient Hurrians Arkivigite je 2011-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
  42. The Pre-history of the Armenian People. I. M. Diakonoff
  43. Igor M. Diakonoff, Sergei A. Starostin. "Hurro-Urartian and East Caucasian Languages", Ancient Orient. Ethnocultural Relations. Moscow, 1988, pp. 164–207 Starling.rinet.ru
  44. A. Movsisyan, "Hieroglyphics of the Kingdom of Van," Yerevan, 1998
  45. Piotrovsky. Ancient Civilization of Urartu p. ?.
  46. Urartu on Britannica
  47. 47,0 47,1 47,2 Katvalyan, M. kaj Karo Ghafadaryan. «Ուրարտու» (Urartu). Soveta Armena Enciklopedio. vol. 12. Erevano, SSR Armenio: Armena Akademio de Sciencoj, 1986, p. 276–283.
  48. Dyakonov, I.M., V.D. Neronova, and I.S. Sventsitskaya. History of the Ancient World. vol. ii, Moscow, 1983.
  49. "Armenian origins: An overview of ancient and modern sources and theories", by Thomas J. Samuelian, Iravunq, 2000, 34 p., ASIN: B0006E8NC26; p. 14
  50. 50,0 50,1 See Gamkrelidze, Thomas and Vyacheslav Ivanov Indo-European and the Indo-Europeans: A Reconstruction and Historical Analysis of a Proto-language and a Proto-culture. New York : M. de Gruyter, 1995.
  51. Star Spring Urartu. Arkivita el la originalo je 2015-07-02. Alirita 2012-03-18.
  52. Google Books, The Kingdom of Armenia: A History. England : M.Chahin, 2001. pp. 182
  53. Róna-Tas, András.Hungarians and Europe in the Early Middle Ages: An Introduction to Early Hungarian History. Budapest: Central European University Press, 1999 p. 76 ISBN 963-9116-48-3.
  54. Anne Elizabeth Redgate, The Armenians, Cambridge University Press, 1995, ISBN 978-0-521-48065-9, p. 276.