Urba arkivo de Kolonjo

w1

La historia arkivo de la urbo Kolonjo (germane: Historisches Archiv der Stadt Köln) estis la arkivo de Kolonjo. Oni taksis ĝin la plej grava arkivo en Germanio kaj la plej granda urba arkivo norde de la Alpoj [1].

Urba arkivo de Kolonjo
Historisches Archiv mit Rheinischem Bildarchiv
municipa arkivo
Komenco 1857 vd
Geografia situo 50° 55′ 28″ N, 6° 56′ 15″ O (mapo)50.9244356.9374846111111Koordinatoj: 50° 55′ 28″ N, 6° 56′ 15″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Kolonjo
Adreso Eifelwall 5, 50674 Köln
Map
Urba arkivo de Kolonjo
Membro de Kalliope vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La urba arkivo, fotita en 2008
Fotita post la kolapso, 2009

La sesetaĝa konstruaĵo estis konstruita de arkitekto Fritz Haferkamp en urbocentra Severin-strato. Ĝi estis la unua arkivo en Germanio kun "natura klimatizado" (uzado de dikaj brikomuroj, kiuj niveligas ŝanĝojn en temperaturo kaj aerhumideco) kaj modela por nova generacio de tiaj konstruaĵoj ("Kolonja modelo") [2].

Pro subtera terdeglito la domo komplete kolapsis la 3-an de marto 2009. Mortis du homoj, kiuj loĝis en unu el la du najbaraj domoj kiuj ankaŭ kolapsis. Kaŭzo por la terglito ne jam estas certe konata, sed kelkaj supozas rilaton al la konstruado de nova metrolinio en la sama strato. La arkivo transdaŭris la Duan Mondmiliton en sekura loko sen grandaj damaĝoj, sed oni timas, ke dum la terglito granda parto de la delikataj arkivaĵoj detruiĝis porĉiame.

Kolekto redakti

La amplekso de la arkivo estis enorma. Ĝi enhavis pli ol

  • 65 000 historiajn diplomojn ekde la jaro 922
  • 26 km longan dokumentaron
  • 104 000 mapojn kaj planojn kaj 50 000 afiŝojn
  • 800 heredaĵarojn kaj kolektarojn de privatuloj (ekz-e de denaske kolonja komponisto Jacques Offenbach kaj nobelpremiita verkisto Heinrich Böll)

Krom specife kolonjaj arkivaĵoj de la urba administrado troviĝis en la arkivo elstaraj unikaĵoj kiel manskribitaj dokumentoj de Albertus Magnus, ĉiuj arkivaĵoj de la Hanso-kontoro en Bruĝo, plie multaj dokumentoj el burgundiaj nederlandoj. Plej elstara kontribuanto al la arkivo estis Ferdinand Franz Wallraf, fondinto de la unua muzeo en Kolonjo.

Referencoj redakti

  1. Verlorene Schätze im Stadtarchiv Köln Arkivigite je 2009-06-08 per la retarkivo Wayback Machine, Kölner Stadt-Anzeiger, 3. März 2009
    - Perditaj trezoroj en la urba arkivo de Kolonjo (germane)
  2. Maria Rita Sagstetter: Klimatisierungskonzepte in jüngeren Archivgebäuden in Deutschland S. 3, in: Archivalische Zeitschrift 86 (2004) S. 323-355 Arkivigite je 2009-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
    - Pri diversaj eblecoj havi laŭeble konstantan klimaton por arkivoj, bibliotekoj (germane)

Eksteraj ligiloj redakti


50° 55′ 51″ N 6° 57′ 26″ O / 50.93083 °N, 6.95722 °O / 50.93083; 6.95722 (mapo)