Urba burgo en Banská Štiavnica

Monda heredaĵo de UNESKO

La Urba burgo aŭ la Malnova burgo estas bone konservita burga komplekso en Banská Štiavnica. Lokita en la centro de la urbo ĉe la piedo de la monteto Paradajs en la supermara alteo 630 m s. m. kaj kreita ĉe la turno de la 15a kaj la 16a jarcento per rekonstruo kaj fortikigo de la paroĥa preĝejo. Hodiaŭ ĝi funkcias kiel la sidejo de la historia muzeo kaj de la Slovaka mineja muzeo.

Urba burgo en Banská Štiavnica
konstruaĵo [+]
Koordinatoj48° 27′ 34″ N, 18° 53′ 26″ O (mapo)48.45956718.890672Koordinatoj: 48° 27′ 34″ N, 18° 53′ 26″ O (mapo)

Urba burgo en Banská Štiavnica (Slovakio)
Urba burgo en Banská Štiavnica (Slovakio)
DEC
Urba burgo en Banská Štiavnica
Urba burgo en Banská Štiavnica
Map
Urba burgo en Banská Štiavnica
Vikimedia Komunejo:  Old Castle (Banská Štiavnica) [+]
vdr

Historio redakti

La urba burgo de Banská Štiavnica estis konstruita kiel renesanca kontraŭ-turka fortikaĵo de la romanik-gotika preĝejo de la Virgulino Maria de la komenco de la 13a jarcento, kiu estis komence de la 16a jarcento rekonstruita kaj fortigita. La bazo de la komplekso tiel formas tri-nava, origine romanika, hodiaŭ gotika, baziliko, al kiu aldoniĝas la kapelo de la sankta Mikaelo.

 
La kastela korto

La ekeston de la Malnova burgo, kiu estas skribe dokumentita en la jaro 1486, antaŭis damaĝo de jam parte fortigita baziliko, pere de la soldatoj de Šimon Rozgony en la jaro 1442. Forbruligita preĝejo suferis pliajn difektojn ankaŭ dum la forta tertremo en la jaro 1443, tial, iom-post-iom ekis ĝia rekonstruo. En la jaroj 1495 ĝis 1515 estis la preĝejo rekonstruita en bazilikon kaj al fortikaj muroj estis aldonitaj rondigitaj bastionoj kaj paftruoj por la kanonoj. Muroremparojn kompletigis tranĉeo kaj terremparo, kiuj estis alkonstruitaj post la kresko de la turka minaco, kiu samtempe ŝanĝis la tutan alikonstruigon de la komplekso. Per signifa fortikigo de la muroj de la baziliko ekestis defenda fortreso – urboa burgo, kiu devintus protekti la minejan urbon.

En la 60aj jaroj de la 16a jarcento estis faritaj pliaj ŝanĝoj, kaj la lastaj signifaj prilaboroj de la defenda komplekso estis faritaj en 1777, kiam estis alikonstruita la enira turo. En la 19a jarcento, kiam la origina funkcio de la fortreso pasis, servis ĝia parto por bezonoj de la urbaj arĥivo, biblioteko, polico, sed ankaŭ kiel glaciejo de buĉistoj aŭ korpoekzercejo. De 1a de Julio 1900 servas la Malnova burgo kiel urbo muzeo kaj la komplekso estas ekde jaro 1950 Slovakia nacia kultura monumento.

Bildaro redakti

Fontoj redakti