Urba ekologio estas fako kies studcelo estas la interrilato inter la loĝantoj de urba aglomeraĵo kaj ties multaj interagadoj kun la medio. Temas pri fako kun formanta teoria kampo kiu aplikas konceptojn kaj teoriojn de la tradicia ekologio, sed kiu nutras sin per la dialogo kun aliaj fakoj (urboplanado, ekonomio, sociologio, antropologio, geografio, inĝenierado, juro kaj historio). Ĝi aperis sendube kiel reago kontraŭ la troa specialigo de ĉiu el la fako de sciaro.

Grandtokia Areo, Japanio, la plej loĝata urba areo de la mondo, kun ĉirkaŭ 38 milionoj da loĝantoj.
Ladurbo en Manilo.

Kelkaj el ĝiaj celoj kiuj estas pli elstaraj estas la analizo de la urba strukturo, la kvantigo de la fluo de materio kaj energio kiu interrilatigas la urbon kun sia medio kaj permesas ĝian kontinuecon, la studo de la efiko produktita de la diferencaj homaj agadoj sur la medio kaj la serĉo de multflankaj kriterioj por la administrado de la urboj.

Estas multaj la laborplanoj kiuj enhavas grandan varion de vidpunktoj kaj metodoj.

Ekologiaj problemoj de la moderna urbo redakti

Depende de la geografiaj areoj la problemoj de la moderna urbo multobliĝis kaj pligraviĝis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe dum ĝia dua duono. En la komenco de la 21-a jarcento, kelkaj problemoj en kelkaj grandurboj iĝis neelteneblaj al malfacilege solveblaj. Plej el tiuj problemoj devenas el la tro enorma kvanto de loĝantoj. Inter la plej gravaj problemoj estas poluo (ĉefe pro transporto per individuaj veturilojhejtsistemoj), liverado de trinkakvo kaj elfluo de malpura akvo en triamondaj urboj, traktado de rubo ktp.

Bibliografio redakti

  • Montenegro R, 2000. Ecología de los Sistemas Urbanos. Centro de Investigaciones Ambientales. Facultad de Arquitectura, Urbanismo y Diseño. Universidad Nacional de Mar del Plata.
  • Bettini V.1998. Elementos de ecología urbana. Ed.Manuel Peinado Lorca. Ed. Trotta. Serie Medio Ambiente, Madrid. ISBN 84-8164-261-4.
  • Di Pace M, Caride Bartrons H (eldonistoj), 2004. Ecología de la Ciudad. Prometeo-UNGS. Buenos Aires. ISBN 987-9300-66-1.
  • Odum E, 1993. Ecology and our endangered life-support systems. Sinauer Associated Inc., Massachusetts. ISBN 0-87893-634-3.
  • García R, 2006. Sistemas Complejos: conceptos, métodos y fundamentación epistemológica de la investigación interdisciplinaria. Ed. Gedisa. Barcelona. ISBN 978-84-9784-164-1.