Li estis fakulo pri ĉiela mekaniko.

Urbain Le Verrier
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1811 (1811-03-11)
en Saint-Lô
Morto 23-an de septembro 1877 (1877-09-23) (66-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Malsupra Normandio vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-GrandFranca Politeknika LernejoUniversitato de Kaeno vd
Subskribo Urbain Le Verrier
Familio
Edz(in)o Lucille Clotilde Choquet vd
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • politikisto • meteologo • verkisto vd
Laborkampo ĉiela mekanikoastronomio vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lernado redakti

Post ok jaroj da lernado en la kolegio de Saint-Lô, li studis pri matematiko en la Reĝa Kolegio de Caen de 1827 al 1830, kaj poste en la liceo Louis-le-Grand en Parizo. En 1831 li aniĝis la Politeknikan Lernejon.

Astronomio redakti

En 1833, li fariĝis inĝeniero pri tabako kaj komencis labori en la kemia laboratorio de Louis Joseph Gay-Lussac.

En 1938 li petis postenon de repetitoro pri kemio en la Politeknika Lernejo, sed tiu posteno estis atribuata al Henri Victor Regnault. Anstataŭ, Le Verrier iĝis repetitoro pri « Geodezio, astronomio kaj maŝinoj », kie li fakiĝis pri ĉiela mekaniko. En 1839 li prezentis al la Franca Akademio de Sciencoj sian unuan memuaron pri la varioj de planedaj orbitoj. En ĉi tiu memuaro estis unuafoje priskribita la algoritmo de Faddeev-Leverrier.

En 1844, laŭ konsiloj de François Arago, li entreprenis la kalkuladojn, kiuj kondukos al la malkovro de Neptuno. Li iĝis ano de la sekcio pri astronomio de la Akademio de Sciencoj en 1846.

En 1854 li estis nomumita direktoro de la Observatorio de Parizo, postanto de François Arago. Sub lia direkto, estis establita katalogo de la 306 ĉefaj steloj. Li entreprenis reorganizadon de la observatorio, kiu nesukcesos pro monmanko.

Meteologiisto redakti

Kun la posteno de direktoro, li ricevas direktorecon de malgranda servo de meteologio, scienco tiam ankoraŭ rudimenta, kiu dependis de la Observatorio de Parizo. La 14-a de novembro 1854, neantaŭvidita ŝtormo trairis Eŭropon kaj pereigis 41 ŝipojn en Nigra Maro. Le Verrier tiam establis reton de meteologiaj observejoj sur la franca teritorio, celante averti la maristojn pri la ŝtormoj. Tiu reto grupigis 24 observejojn, el kiuj 13 interligataj per telegrafo. En 1865, ĝi etendiĝos al 59 observejoj sur la tutaĵo de Eŭropo. Estis la nasko de la moderna meteologio.

Politikisto redakti

Samtempe, li aktivis politike. Li estis elektita parlamentano de la departemento Manche en 1849, iĝis senatano kaj ĝenerala inspektoro por la supera instruado pri sciencoj, kaj elektita ĝenerala konsilanto de la kantono Saint-Malo-de-la-Lande de 1852 al 1870

En 1853 li estris la Komisionon Le Verrier kiu reformis la Politeknikan Lernejon, enkondukante en ĝi pli da aplikataj sciencoj.

Sed, en 1870, lia aŭtoritatismo ĉe la estrado de la Pariza Observatorio malkontentigas la astronomojn: dekkvar el ili maldungiĝis. Li estis demisiita el sia posteno per imperiestra dekreto. Tio ne malhelpos lin retrovi tiun postenon en 1873, post la morto de sia postulo, Charles-Eugène Delaunay. Li konservis sian postenon ĝis sia morto (1877).

La malkovro de Neptuno redakti

La planedo Urano, malkovrita de William Herschel en 1781, ne sekvis la orbiton antaŭvidita per la leĝo de la gravito de Isaac Newton. Laŭ konsiloj de François Arago, Le Verrier kalkulis la fizikajn ecojn (maso, orbito, lokalizo) de la perturbanta korpo. Tiuj kalkuloj estos pravigitaj de la germana astronomo Johann Galle kiu, la 23-a de septembro 1846 observis la novan astron.

La sama jaro, la Reĝa Societo de Londono rekompensis lin per la Medalo Copley por tia eltrovaĵo. Tamen ties antaŭeco estis kontestita: la brita astronomo John Adams estis farinta la samajn kalkulojn, unu jaron antaŭe, sed ne publikigis ilin.

Pli malfrue, Le Verrier provis klarigi la orbiton de Merkuro per la ekzisto de hipoteza planedo Vulkano. Tiu planedo neniam estos eltrovita, kaj estas nun rigardita kiel neekzistanta. Necesos atendi Albert Einstein, kies ĝenerala relativeco kialigos la precesion de la merkura orbito.

Honoroj redakti

Li ricevis:

Lia nomo estas la 58-a el la 72 nomoj gravuritaj sur la Eifel-Turo

Oni donis lian nomon al:

Eksteraj ligiloj redakti