Urbano la 6-a
Urbano la 6-a (latine Urbanus Sextus, naskonome Bartolomeo Prignano) estis papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1378. Li oficis ĝis sia morto la 15-an de oktobro 1389, dum ekzakte 11 jaroj, 6 monatoj kaj 8 tagoj. Sume temis pri la 202-a papo.
Urbano la 6-a | ||
---|---|---|
202-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Bartolomeo Prignano | |
Pontifiko | de 8-a de aprilo 1378 | |
ĝis 15-a de oktobro 1389 | ||
Antaŭulo | Gregorio la 11-a | |
Sekvanto | Bonifaco la 9-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | proksimume en 1318 en Napolo, Reĝlando de Napolo | |
Morto | 15-a de oktobro 1389 en Romo, Papa Ŝtato | |
Mortokialo | veneno [#] | |
Tombo | Vatikanaj Grotoj [#] | |
Alma mater | Universitato de Napolo [#] | |
Lingvoj | meza franca lingvo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiPrignano iĝis ĉefepiskopo de Acerenza en 1364 kaj en 1377 de Bari. Baldaŭ post la papiĝo li tiom severe agis kontraŭ la kardinaloj ke ili en Fondi elektis la kontraŭpapon Klemento la 7-a. Tamen Urbano superis kaj agnoskitis en Germanujo, Hungarujo kaj Anglujo.
Li subtenis Karolon de Durazzo kontraŭ la reĝino Johanna de Napolo, sed tamen poste distanciĝos de li - tiel ke li estis forpelita de Romo. Li fuĝis al Ĝenovo, kie li ekzekutigis en 1385 kvin kardinalojn planintajn perfidon kontraŭpapan.