Urbano la 7-a

papo de la katolika eklezio

Giovanni Battista Castagna (* la 4-an de aŭgusto 1521 en Romo; † la 27-an de septembro 1590 en Romo) estis sub la nomo Urbanus VII (Urbano la 7-a) papo ekde la 15-a de septembro 1590 ĝis la 27-a de septembro 1590.

Papo
Papo
Urbano la 7-a
228-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Giovanni Battista Castagna
Pontifiko de 15-a de septembro 1590
ĝis 27-a de septembro 1590
Antaŭulo Siksto la 5-a
Sekvanto Gregorio la 14-a
Persona informo
Naskiĝo 4-a de aŭgusto 1521
en Romo
Morto 27-a de septembro 1590
en Romo
Mortokialo malario [#]
Tombo Santa Maria sopra Minerva [#]
Alma mater Universitato de PeruĝoUniversitato de BolonjoUniversitato de Padovo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Giovanni Battista Castagna estis filo de la Genuano Cosimo Castagna kaj ties edzino, la romanino Costanza Ricci. Li studis civilan kaj eklezian juron en diversaj universitatoj de Italio. Li finis ambaŭ studojn je po unu doktora titolo en Bologno.

Post tio li eniris la servon de sia onklo, la papa legato en Francio, Girolamo kardinalo Verallo. La 1-an de marto 1553 papo Julio la 3-a nomumis lin arkiepiskopo de Rosano. Ĉar li ankoraŭ ne estis sacerdoto, sekvis la 30-an de marto 1553 la sacerdotiga ordinado kaj la 4-an de aprilo 1553 la episkopiga ordinado.

Papo Julio la 3-a nomumis lin en 1555 guberniestro de Fano. Papo Paŭlo la 4-a nomumis lin baldaŭ poste krome guberniestro de Peruĝo kaj Umbrio. En sia funkcio kiel arkiepiskopo de Rosano li partoprenis en la koncilio de Trento.

En 1565 li fariĝis nuncio je la kortego de Filipo la 2-a, rebveninte al Italio en januaro 1573 li demisiis kiel arkiepiskopo de Rosano. Papo Gregorio la 13-a sendis lin en la sama jaro kiel papan nuncion al Venecio.

En 1578 papo Gregorio la 13-a sendis lin kiel eksterordinaran legaton al Kolonjo, post lia reveno el Kolonjo la papo destinis lin konsilisto (consultor) de la Sacrum Officium). La 12-an de decembro 1583 papo Gregorio la 13-a fine nomumis lin kardinalo.

Sub la pontifiko de papo Siksto la 5-a li akiris tre multan influon; la 19-an de novembro 1586 li fariĝis grandinkviziciisto de la Sacrum officium.

Sekvo estis, ke la konklavo la 15-an de septembro 1590 elektis lin papo. Sed li malsaniĝis en la nokto post sia elekto, supozeble ja malario, kaj li mortis post mallonga pontifiko de nur 12 tagoj. Papo Urbano la 7-a estis bonkora kaj pia viro. Estis li, kiu komencis la uzon de la titolo eminenco por la kardinaloj.

Vidu ankaŭ redakti