Urbestra baloto de 2013 en Moskvo

La antaŭtempa baloto de la urbestro okazis en Moskvo la 8-an de septembro 2013 samtempe kun balotoj de la estroj de kelkaj aliaj regionoj. Laŭ stato por la 1-a de julio 2013, en Moskvo ekzistis proksimume 7,2 milionoj da elektantoj. Oficiale en la listojn estis enmetitaj 7 250 879 elektantoj[1].

Komence de junio 2013 la urbestro Sergej Sobjanin decidis eksiĝi kaj poste partopreni la antaŭtempan baloton de urbestro. Li restis sur la posteno de urbestro (kiel portempa plenumanto) ĝis la enposteniĝo de la urbestro elektota en septembro.

Regularo redakti

Kandidatiĝo kaj preparo redakti

Laŭ la leĝo, urbestro de Moskvo rajtas esti civitano de Rusia Federacio de malpli ol 30-jaraĝa, ne posedanta eksterlandan ŝtatanecon. Oni povas kantidatiĝi de politikaj partioj aŭ memstare (se ili anticipe kolektis 1% de elektantoj vivantaj en Moskvo).

Ĉiuj kandidatoj devas superi t.n. "municipan filtrilon", anticipe ricevinte subtenon de 6% el ĉiuj municipaj deputitoj aŭ elektitaj estroj de municopaj unuoj (iome pli ol cent subskriboj, ĉiu povas subteni nur unu kandidaton). Krome, la subskriboj devas esti kolektitaj el ne malpli ol 3/4 de municipaj unuoj.[2]

Ĉiuj kandidatoj publikigas siajn programojn kaj pasigas sian antaŭbalotan agitadon. Unu tagon antaŭ la balot-tago ĉiu politika agitado estas malpermesita ("tago de silento").

Balotado redakti

Urbestron oni konsideras elektita, se ĝi akceptis pli ol 50 elcentojn de voĉoj. Pro tio la balotado povas havi unu aŭ du raŭndojn; la duan oni pasigas en kazo se la urbestro ne elektiĝis dum la unua, tiam ĝin partoprenas du kandidatoj kiuj akceptis plej multe da voĉoj.

Kandidatoj redakti

Entute en la balotkomisionon estis prezentitaj 41 petskriboj. El ili 13 prezentis poste bezonatajn dokumentojn. Post sufiĉe malfacila proceduro de registrado (bezonis kolekti subskribojn de municipaj deputitoj ktp.) finfine ekpovis partopreni kiel kandidatoj 6 personoj.

Kandidatoj, kiuj partoprenas la balotojn (1-a raŭndo):

Kandidato Foto Subjekto proponinta la kandidaton Okupoj de la kandidato
Degtjarjov Miĥail Arkivigite je 2013-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
 
LDPR (partio) Deputito de la Ŝtata Dumao de Rusio, membro de la Supra Konsilantaro de LDPR
Leviĉev Nikolaj
 
"Justa Rusio" (partio) Deputito de la Ŝtata Dumao de Rusio, prezidanto de la partio "Justa Rusio"
Melnikov Ivan Arkivigite je 2013-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
 
KPRF (partio) Deputito de la Ŝtata Dumao de Rusio, membro de la gvidantaro de KPRF
Mitroĥin Sergej Jabloko (partio) Prezidanto de la partio "Jabloko"
Aleksej Navalnij
 
Senpartia, proponita de la organizo PARNAS Advokato, kreinto de la t.n. "Fonduso por luktado kontraŭ korupteco"
Sobjanin Sergej Arkivigite je 2013-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
 
Memstare, membro de la partio "Unueca Rusio" Estinta urbestro de Moskvo kaj portempe laboranta kiel urbestro, unu el la gvidantoj de "Unueca Rusio"

Voĉdonado kaj ĝiaj rezultoj redakti

La balotejoj funkciis ekde 8.00 ĝis 20.00. Oficialaj rezultoj de la baloto estis deklaritaj de Moskva balotkomisiono la 9-an de septembro matene. Ĝenerale venis 32,07% de elektantoj, la apero konsideratas malalta (al la lastaj balotoj en 2003 venis preskaŭ 58%).

Oficialaj rezultoj[1]:

Varianto % Kvanto de voĉdonintoj (proksimume) Rimarkoj
Sergej Sobjanin 51,37 1193 mil elektita post la unua raŭndo
Aleksej Navalnij 27,24 633 mil
Melnikov 10,69 248 mil
Mitroĥin 3,51 81 mil
Degtjarjov 2,86 67 mil
Leviĉev 2,79 65 mil
Nevalidaj bultenoj 1,53 36 mil

Kritiko redakti

La voĉdonado estas kritikata, plejparte de la flanko de la dua kandidato (Aleksej Navalnij), pro eblaj falsigoj kiuj donis eblecon al Sobjanin venki post la unua raŭndo. Por tio oni nomas nelaŭtempan deklaron pri la kvanto da venintaj elektantoj, plimultigo de voĉdonado hejme kaj aliajn kialojn.

La 9-an de septembro stabejo de Sobjanin rezignis de la pridiskutado kun Sobjanin[3]. Vespere de la sama tago en Moskvo sur la placo Bolotnaja subtenantoj de Navalnij pasigis mitingon kun postulo de la dua raŭndo; Navalnij deklaris ke en Rusio naskiĝis "nova opozicio".

Maldekstra movado en Moskvo parte subtenis la ideon pri bojkoto de la balotado. Laŭ tiu ideo, la balotoj estas malhonestaj jam pro iliaj reguloj de kandidatiĝo. Al la bojkoto alvokis, inter alie, Sergej Udalcov[4]. La 2-an de septembro 2013 en Moskvo pasis mitingo de maldekstruloj kun slogano "kontraŭ Putin kaj Navalnij" (ruse "Против Путина и Навального"). Tiu ĉi strategio ŝajnas vera pro malalta apero dum la balotado[5].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Oficialaj rezultoj de la balotado. Arkivita el la originalo je 2017-09-03. Alirita 2013-09-09.
  2. Pro la municipa filtrilo ok kandidatoj ne ekpovis partipreni balotadon.
  3. Stabejo de Sobjanin rezignis interparoli kun Navalnij pri rea kalkulado de voĉoj
  4. Bojkoto de la urbestra balotado
  5. Всех - в урну!

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti