Urbeto (urbo)

konstanta homa setlejo kun pli malgranda loĝantaro ol urbo

Urbeto estas vorto kiu povas esti uzata en Esperanto kiel meza termino inter vilaĝo kaj urbo. En la angla tiu diferenco devenas el uzado de du vortoj por urboj, nome city kaj town, el kiuj city estus ĉiam pli granda, do tradukebla al grandurbo dum town al urbo aŭ city al urbo dum town al urbeto. En la historio de Hispanio tiu intermeza stadio inter vilaĝo kaj urbo estas nomita villa; tiele multaj setlejoj unue estis villa kaj poste ciudad (urbo). Oni ne konfuzu tiun uzadon de la hispanlingva vorto villa kun alia signifo de la sama vorto por unusola kampardomo aŭ ĝardendomo, nome vilao, similaj al la romiaj vilaoj.

Town (Nov-Anglio) redakti

Town (kelkfoje esperantigita kiel "taŭno") estas specifa formo de administra organizo en Nov-Anglio. En la ses novangliaj ŝtatoj, taŭno estas pli grava administra unuo ol la kantono. Fakte, en Konektikuto, Rod-Insulo, kaj 7 (el 14) kantonoj de Masaĉuseco, la kantonoj tute ne havas juran aŭ administran funkcion, ekzistante nur kiel mapaĵoj. En la cetero de la regiono, kvankam kantonoj havas kelkajn funkciojn, la taŭnoj plenumas taskojn, kiuj en aliaj partoj de Usono estas kantonaj funkcioj. En Nov-Anglio, preskaŭ la tuta tera amplekso de la ŝtatoj apartenas al la diversaj taŭnoj, krom kelkaj tute neloĝataj nordaj regionoj de Nov-Hampŝiro kaj Majno.

La difina trajto de novanglia taŭno, kontraste al urbo, estas tio, ke la leĝfara funkcio en taŭno apartenas al la taŭna kunsido ("town meeting") kiu elektas "selektitaron" ("board of selectmen") por administri la aferojn de la taŭno; en urbo, kontraste, estras "urbestro" ("mayor") kaj la leĝojn faras "magistrato" aŭ "urba konsilantaro" ("city council").

Vidu ankaŭ redakti