Urbo de Dezajno (Unesko)

Urbo de Dezajno de Unesko estas koncepto ene de la Unesko-programo "Reto de Kreemaj Urboj de Unesko" (Creative Cities Network), lanĉita en 2004 por antaŭenigi kunlaboron inter urboj, kiuj uzas krepovon kiel gravan faktoron por sia urba disvolviĝo. Je la fino de la jaro 2019, estis 31 tiaj urboj en 26 landoj kaj en 2021 jam 40.

Kriterioj de Unesko por Urboj de Dezajno redakti

Por esti aprobita kiel Urbo de Dezajno, urboj devas plenumi kelkajn kriteriojn starigitajn de Unesko[1].

Elektitaj urboj havas similajn karakterizaĵojn. Ili havu:

- kulturan pejzaĝon konservitan helpe de dezajno kaj la konstruita medio (arkitekturo, urboplanado, publikaj spacoj, monumentoj, transporto);

- lernejojn kaj esplorcentrojn pri dezajno;

- grupojn de dezajnistoj aktivaj je loka kaj nacia nivelo;

- sperton pri organizado de komercaj foiroj, eventoj kaj ekspozicioj en la kampo de dezajno;

- kreemajn industriojn surbaze de dezajno kiel arkitekturo kaj interna delprado, modo kaj teksaĵoj, juvelaĵoj kaj akcesoraĵoj, urba planado, daŭripova projektado.

- donu ŝancojn al lokaj dezajnistoj kaj urboplanistoj uzi lokajn materialojn

Pri la urboj de Dezajno redakti

En 2005, Bonaero fariĝis la unua Dezajnurbo - kun Montrealo aliĝanta en 2006[2].

Bonaero estas hejmo de la Metropolitan Design Center (CMD) kreita en 2001 kun la celo stimuli la produkteman kadron kaj la vivokvaliton de la civitanoj de la urbo, per efika administrado de la diversaj projektaj areoj. Internacia Festivalo de Dezajno okazas ĉiujare en la CMD. En 2014, la estis kreita dezajno-distrikto por plifirmigi la dezajnan industrion kaj servojn de la grandurbo en karakteriza teritorio kaj tiamaniere krei dezajn-intensan produktadgrupon[3].

Montrealo estas konata pro ĝia konsiderinda nombro da ejoj por la prezento de dezajno, kune kun famaj organizaĵoj, kiuj reliefigas la kreaĵojn de dezajnistoj kaj arkitektoj de Montrealo kaj aliloke[4].

Bakuo, situanta ĉe la okcidenta bordo de la Kaspia Maro, havas ege varian arkitekturon, ekde la malnova urbo (kun la Palaco de la Ŝirvanŝahoj, Maiden Tower, ktp.) ĝis modernaj konstruaĵoj kiel la Centro Hejdar Alijev dezajnita de Zaha Hadid, la Azerbajĝana Tapiŝa Muzeo kaj la Flame Towers (Flamaj Turoj). Bakuo aliĝis la 31-an de oktobro 2019 al ĉi tiu reto de dezajnurboj okaze de Monda Urba Tago kiel Dezajnurboj, kune kun Asahikaŭa ( Japanio), Bankoko (Tajlando), Cebu City (Filipinoj), Fortalezo (Brazilo), Hanojo (Vjetnamio), Muharrako (Barejno), Berlino (Germanio) kaj San-Joseo (Kostariko)[5].

Elektitaj Urboj de Dezajno redakti

Estas 40 Urboj de Dezajno.

Urbo Lando Jaro de aliĝo
Asahikaŭa Japanio 2019
Bandung Indonezio 2015
Bankoko Tajlando 2019
Berlino Germanio 2006
Bilbao Hispanio 2014
Bonaero Argentino 2005
Braziljo Brazilo 2017
Budapeŝto Hungario 2015
Cebu City Filipinoj 2019
Curitiba Brazilo 2014
Detrojto Usono 2015
Dubajo UAE 2018
Dundee Skotlando (Unuiĝinta Reĝlando) 2014
Fortaleza Brazilo 2019
Geelong Aŭstralio 2017
Graz Aŭstrio 2011
Hanojo Vjetnamio 2019
Helsinko Finnlando 2014
Istanbulo Turkio 2017
Kaburbo Sud-Afriko 2017
Kaŭnas Litovio 2015
Kobe Japanio 2008
Kolding Danio 2017
Kortrijk Belgio 2017
Bakuo Azerbajĝano 2019
Meksikurbo Meksiko 2017
Montrealo Kanado 2006
Muharrako Barejno 2019
Nagoja Japanio 2008
Pekino Ĉinio 2012
Puebla Meksiko 2015
Queretaro Meksiko 2019
Sainte Etienne Francio 2010
San José Kostariko 2019
Seulo Koreio 2010
Ŝanhajo Ĉinio 2010
Ŝenĵeno Ĉinio 2008
Singapuro Singapuro 2015
Torino Italio 2014
Vuhano Ĉinio 2017

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas (parta) traduko de la angla artikolo Design Cities (UNESCO), listo de de aŭtoroj.

Vidu ankaŭ redakti