Urbo sur monto Magdalensberg

muzeo en Aŭstrio

La urbo sur monto Magdalensberg estas elfosaĵo de norika-romia urbo loĝita inter la unua jarcento a.K. kaj la mezo de la unua jarcento p. K. Ĝi troviĝas sur la deklivoj kaj sur la pintebenaĵo de la monto Magdalensberg. Antaŭ kaj en la frua periodo de la romia okupo ĝi estis grava komerca punkto aparte por la norika fero. La setlejo estis forlasita post la konstruo de la romia urbo de Virunum. La plej grava trovaĵo  estas la junulo de Magdalensberg.

Vido de oriento sur templo kaj pretorejo
Pozicio de Magdalensberg en Karintio (griza), Aŭstrio

La nuntempa arkeologia parko etendiĝas je kvar hektaroj kaj la elfositaj ruinoj montras la plej gravajn aspektojn de la tiama setlejo.

Historio redakti

Komenco de la setlejo redakti

 
La junulo de Magdalensberg

En la tria jarcento a.K. la keltaj norikoj loĝis en la teritorio de la hodiaŭa Karintio. Pro la trovejoj de altkvalita fero (ferrum Noricum - norika fero) estiĝis vigla komerco kun la mediteranea regiono. En la jaro 170 a. K., la norikoj subskribis kontrakton de gastamo kun la romianoj (hospitium publicum).  Meze de la unua jarcento a.K. pro la komercaj rilatoj multaj romiaj komercistoj venis al Magdalensberg kaj fondis forumon (emporium).

Pri la komenca fazo de la romia setlejo oni scias malmulte. Verŝajne ĝi estis ĉefe uzata por fandi feron kaj la loĝejoj estis tre simplaj. La graveco de la loko jam en ĉi tiu epoko estas montrita pro la dediĉo de la junulo de Magdalensberg pere de du negocistoj, okazinta en tiu periodo.

Meze de la 1-a jarcento a.K.  la komerco kun Romo ege kreskis pro la granda bezono de armiloj sekve al  la Gaŭla milito de Cezaro kaj la postaj civilaj militoj. En tiu epoko en la setlejo estiĝis forumo. La forumo estis ĉirkaŭata de domoj, la tiel-nomitaj tabernoj, kiuj parte estis enprofundigitaj en la grundo kaj uzataj kiel magazenoj, oficejoj kaj apartamentoj. Sur la okcidenta flanko estis Baziliko , kiu servis kiel banejo. Sur la orienta flanko toviĝis merkato-baziliko kiu mezuris 30 × 17 m. Post tiu pre - kaj frua aŭgusta periodo de konstruo sekvis, tri pliaj: aŭgusta, malfrua aŭgusta-frua tiberia, kaj frua-Klaŭdia.

En la 20-aj jaroj a.K. la norikoj konstruis fortikaĵon kun centra sanktejo sur la pintebenaĵo.

 
Murpentraĵo de la konsilisto-ĉambro rekonstruita el ruinaĵoj 

Ĉar la enkorpigo de Norikio en la Romian Imperion en 15/16 a.K. okazis pace, la norikaj tradicioj kaj tribaj strukturoj estis grandparte konservitaj. La urbo sur la monto Magdalensberg iĝis la politika centro de la romia orientalpa areo.

Sekve la urbo etendiĝis, la tabernoj estis anstataŭigitaj per eksterteraj domoj kaj nova templo estis konstruita.

En la frua klaŭdia periodo , la urbo atingis etendaĵon de proksimume tri km². La nombro de loĝantoj estis verŝajne inter 3000 kaj 5000[1].

 
Plano de la setlejo ĉirkaŭ la forumo. 1 forumo, 2 metieja distrikto , 3 konstruaĵoj sur la suda deklivo, 4 templo, 5 pretorejo, 6 reprezento-domo, 7 banejo, teraso domoj kaj imperia oro-fandejo

Konstruaĵoj ĉirkaŭ la forumo redakti

La centro de la romia setlejo estis lokita sur la suda deklivo, proksimume 200 metrojn sub la pinto en iometa kavaĵo. 

 
La templo vidita de la norda deklivo
 
Reprezento-domo vidita de la Forumo

Arkeologia parko Magdalensberg redakti

La setlejo estis forlasita en la 50-aj jaroj p.K. kaj defalis.  En 1502 estis trovita hazarde la junulo de Magdalensberg sed oni supozas ke la loko sur la pinto, kie troviĝas la nuna preĝejo, estis daŭre uzata kiel sanktejo. La unuaj elfosadoj okazis en la mezo de la 19-a jarcento. Ekde la jaro 1948, ĉiujare estas efektivigitaj elfosaĵoj kaj nuntempe la plejparto de la formumo estas elfosita kaj parte rekonstruita. Ĝi estas alirebla kiel Arkeologia Parko Magdalensberg, kiu estas branĉo de la Landa Muzeo de Karintio.

Bibliografio redakti

  • Gernot Piccottini, Hermann Vetters, mit Ergänzungen von Heimo Dolenz: Führer durch die Ausgrabungen auf dem Magdalensberg. Verlag des Landesmuseums für Kärnten, Klagenfurt 2003. ISBN 3-900575-24-X (Hauptquelle, nicht einzeln referenziert)
  • Otto H. Urban: Der lange Weg zur Geschichte. Die Urgeschichte Österreichs. (= Österreichische Geschichte bis 15. v. Chr.). Ueberreuter Verlag, Wien 2003, ISBN 3-8000-3969-9
  • Verena Gassner, Sonja Jilek, Sabine Ladstätter: Am Rande des Reiches. Die Römer in Österreich. (= Österreichische Geschichte 15. v. Chr. – 378 n. Chr.). Ueberreuter Verlag, Wien 2003, ISBN 3-8000-3970-2
  • Eleny Schindler-Kaudelka: Die gewöhnliche Gebrauchskeramik vom Magdalensberg. Verlag des Landesmuseums für Kärnten, Klagenfurt 1989, ISBN 3900575053.
  • Friedhelm Thiedig, Erich Wappis: Römisches Bauen aus naturwissenschaftlicher Sicht in der Stadt auf dem Magdalensberg in Kärnten. Carinthia II, 193./113. Jahrgang, 2003, S. 33–128. ISBN 3-85328-030-7

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Gassner, p. 65.