Urbodomo de Arnstadt

La Urbodomo de Arnstadt (germane Rathaus Arnstadt) estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj konstruaĵoj en la urbokerno de Arnstadt, Germanio. Ĝi komplete restaŭriĝis de 2006-10 kaj ricevis por tio premion arkitekturan.

Urbodomo de Arnstadt
urbodomo
Rathaus [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoArnstadt
- koordinatoj50° 50′ 2″ N, 10° 56′ 44″ O (mapo)50.8339610.94547Koordinatoj: 50° 50′ 2″ N, 10° 56′ 44″ O (mapo)

Urbodomo de Arnstadt (Turingio)
Urbodomo de Arnstadt (Turingio)
DEC
Urbodomo de Arnstadt
Urbodomo de Arnstadt
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Urbodomo de Arnstadt
Vikimedia Komunejo:  Rathaus Arnstadt [+]
vdr
La urbodomo post la lasta restaŭrado; en la longa alo estis iam bazarhalo.
La norda fasado kun moderna vitra tegmento; en la vestiblo troviĝas la akceptejo.

Historio redakti

La duala komplekso estas sur ortangula grundo. La malnova konstruaĵo unuafoje dokumente menciitas en 1347, sed forbrulis en 1459. Sekvis novkonstruo en 1501, kiu parte estis damaĝita dum la fajrego de 1581. La arkitekto Christoph Junghans prizorgis ĝian rekonstruon dum 1582-86, uzante la antaŭan komplekson

Fasadoj redakti

La suda fasado de la trietaĝa konstruaĵo rigardas al la centra bazarplaco (Marktplatz), dum la orienta fasado estas antaŭ la Bach-kirko, la iama Nova bazaro (Neumarkt). Tiu longa alo oriente sterniĝanta iam servis kiel bazarhalo. Formoj de la ejoj memorigas la influon de nederlanda arkitekturo renesanca; ĝi ja estis tre grava en la urbo kaj plej bone realiĝis de Gerhardt van der Meer per la konstruo de Kastelo Neideck.

Iama ŝtuparo antaŭ la suda fasado en 1753 malkonstruitis kaj anstataŭitis per balkono. El tiu tempo restis ankaŭ la tri grandaj arkigitaj fenestroj de la granda salono. Supre estas du niĉoj, en kiuj staras la du patronoj de la urbo: la Dipatrino kaj Sankta Bonifaco (skulptaĵoj el ligno de 1370/80). Meze de la frontono estas granda horloĝo el la malfrua 16-a jarcento flankita de figuroj de sovaĝa viro (Wilder Mann) kaj sovaĝa virino (Wilde Frau).

En la okcidenta parto de la suda fasado videblas reliefoj kun Iustitia (justeco) kaj Fortitudo (forteco); kronas la trabaron la aglo de la urboblazono kaj blazono de la konsilantaroj en kadro de alegoriaj figuroj de Fides (fido) kaj Caritas (karitato).

Vidindaĵoj ene de la urbodomo redakti

  • Hela vitre tegmentita vestiblo, kiu utiliĝas kiel akceptejo kaj loko por akceptoj respektive ekspozicioj.
  • Historia registrejo pri civila stato el la 1940-aj jaroj, kvazaŭ unika pro sia origina stato.
  • Horloĝa mekanismo (fabrikita en 1937 de Wilhelm Kühn el Gräfenroda) en la subtegmento kun impona trabaro.
  • Bombŝirma kelo kun origina kaj funkcianta pumpilo por freŝa aero.
  • Karcero mezepoka.
  • Granda salono (por kunsidoj kaj koncertoj) en historiisma stilo.

De tempo al tempo okazas specialaj rondgvidadoj dum kiuj eblas vidi tiujn kaŝitajn trezorojn.

Dum la lasta restaŭrado oni strebis restaŭri la originan staton sur ĉiu etaĝo. La granda salono kiu servas ne nur por kunsidoj de la konsiliistoj sed ankaŭ por koncertoj, en historiisma stilo laŭ fotoj rekonstruitis. Ĝiaj originaj, nur parte konservitaj formoj datumas de 1826/27.

Eksteraj ligiloj redakti