Urbodomo de Békéscsaba

La Urbodomo de Békéscsaba estas impona historia monumento en Békéscsaba, laŭ granda placo.

Urbodomo en Békéscsaba

Historio redakti

La unua municipa domo de Békéscsaba kovrita per kanoj estis konstruita en 1785. La sekva teretaĝa domo estis konstruita en 1828. Kontraŭe konstruiĝis la sekva municipa domo en 1853. La nun videbla urbodomo estis konstruita inter 1871 kaj 1873. La fasado estas projekto de Miklós Ybl. La U-majuskla konstruaĵo estis pligrandigita kun alo tiel, ke estiĝis kvarlatera domo kun internaj arkadaj kortoj.

Konstruaĵo redakti

 
Balkono de la urbodomo

Fasado de la unuetaĝa konstruaĵo estas simetria, meze troviĝas la ĉefenirejo, pli supre ornana balkono etendiĝas. Ĉe la enirejo estas videbla monumento pri dokumento, kiu unuafoje mencias Békéscsaba-n. La urbodomo interne havas 3 kortojn. La plej malantaŭa korto iam estis loko por fajrobrigado kaj staloj, nun estas loko por kulturaj aranĝaĵoj. En la aliaj kortoj estas ĝardeno kun skulptaĵoj kaj morusoj.

En la ornamĉambro troviĝas 16 pentraĵoj pentritaj en la 1980-aj jaroj.

Fontoj redakti