La Urbodomo de Eger estas signifa historia monumento en Eger, laŭ la ĉefplaco.

Urbodomo de Eger

Historio redakti

La malnova urbodomo en Eger estis konstruita en 1718, sed ĝi bruldetruiĝis en 1827. Ĝi estis malkonsruita kaj en la sama loko ĝi rekonstruiĝis inter 1898-1900. Pli frue en 1895 oni konstruis loĝdomegon, poste ĝi iĝis alo de la urbodomo. En la fruaj 2010-aj jaroj plena renoviĝo okazis.

Konstruaĵo redakti

 
Skulptaĵo antaŭ la urbodomo

La unuetaĝa urbodomo situas apud Preĝejo Sankta Antonio (Eger). La fasado estas simetria, la meza parto etendiĝas pli antaŭe, kie estas 3 arkadoj, sur la unua etaĝo 3 terasoj. Laŭ la plena fasado estas similaj arkadoj estas videblaj, sed ili estas enirejoj pri butikoj. Antaŭ la urbodomo situis skulptaĵo pri "kontraŭturkaj soldatoj" fare de Zsigmond Kisfaludi Strobl, sed en 2011 ĝi estis translokigita al la proksima strato.

Fontoj redakti