Urbodomo de Kvenko

La Urbodomo de Kvenko estas la sidejo de la urbestro kaj la municipa registaro de la urbo Kvenko en Hispanio. Ĝi situas ĉe la Ĉefa Placo.

Urbodomo kaj Ĉefa Placo

Meze de la 16a jarcento, la urbodomo estis damaĝita kaj oni devis renovigi ĝin per la planoj de la arkitekto Pedro de Alviz. Dum tiu tempo, la magistratanoj kunvenis alidome. La konstruaĵo estas unu el la plej reprezentaj de la baroko en Kvenko.