Urbodomo de Mohács

La Urbodomo de Mohács estas impona historia monumento en Mohács, laŭ Placo Széchenyi (Mohács), same kiel Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Mohács).

Urbodomo de Mohács
municipa administrejo Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 1926
Lando Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo
Geografia situo 45° 59′ 27″ N, 18° 41′ 24″ O (mapo)45.9907918.69Koordinatoj: 45° 59′ 27″ N, 18° 41′ 24″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Hungario

Urbodomo de Mohács (Hungario)
Urbodomo de Mohács (Hungario)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Mohács

Urbodomo de Mohács (Mohács)
Urbodomo de Mohács (Mohács)
DEC
Map
Urbodomo de Mohács
vdr
Aerfoto pri Placo Széchenyi en Mohács kun la urbodomo kaj kirko

Historio

redakti

La urbodomo estis konstruita inter 1924-1926 laŭ planoj de Aladár Árkay kaj Bertalan Árkay. En 1928 la domego estis pligrandigita kun aparta alo. La vitraj fenestroj estis pentritaj en 1984, ĉar la originaj vitraĵoj detruiĝis dum la 2-a mondmilito.

Konstruaĵo

redakti

La unuetaĝa konstruaĵo situas sola laŭ la placo. La fasado estas simetria, meze kaj angule estas po 2 kupoloj. La urbodomo havas internan korton. Estas okulfrapaj la hungarecaj kaj turkecaj motivoj. La ĉefĉambro aŭ la ornamĉambro havas stukojn, tie estas videbla mirinda gobelino kaj pentraĵo pri batalo en Mohács.

La domego estas pli granda, ol la neceso, tial en la urbodomo funkcias ankaŭ poŝtejo, turisma oficejo kaj porokazaj ekspozicioj.

Fontoj

redakti