Urbodomo de Nagykőrös
La Urbodomo de Nagykőrös estas impona historia monumento en Nagykőrös, en angulo de placo.
Historio redakti
La plej frua baroka urbodomo estis konstruita en 1705 kaj rekonstruita en 1738. La nun videbla postbaroka formo estiĝis inter 1804 kaj 1811. La turo ĉefe por la fajrobrigadistoj estis konstruita en 1811, poste fajrobrigadistoj kontrolis la regionon el rondbalkono de la urbodomo (pli frue tio okazis el la kalvinana preĝejoturo). La konstruaĵo estis trifoje pligrandigita en 1847, 1887 kaj 1950. Estas alia historia memoraĵo, ke en 1848 Lajos Kossuth el la balkono faris varban paroladon por la nova sendependa hungara armeo. Post jaroj en 1861 ribelo okazis, la kamparanoj kaptis financistojn pri tabakoj, nur la soldatoj povis liberigi la financistojn el la urbodomo.
La konstruaĵo estas dekomece urbodomo.
Konstruaĵo redakti
La unuetaĝa urbodomo estas simpla, ĝi formas brikon, sed en mezo de la fasado turo altiĝas - kvazaŭ preĝejturo. La enirejo estas atingebla el la trotuaro post ŝtuparoj. Sur la unua etaĝo balkono estas videbla, la plej supre la turo altiĝas. Sur la eksteraj muroj memortabuloj estas videblaj.
Fontoj redakti
- oficiala paĝo Arkivigite je 2015-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
-
Turo de la urbodomo -
Balkono de la urbodomo -
Angulo de la urbodomo -
Turoj de kalvinana kirko kaj urbodomo -
Memortabulo pri Lajos Kossuth