Urbomurego de Nurenbergo

La urbomurego estas unu el la plej gravaj historiaj monumentoj de la urbo Nurenbergo. En la nordo la vasta nurenberga fortikaĵo estas plene enigita en la fortikigaj konstruaĵoj.

Urbomurego de Nurenbergo
urbomurego
Lando Germanio vd
Situo Nurenbergo
Situo
Geografia situo 49° 27′ 28″ N, 11° 5′ 18″ O (mapo)49.457711.0883Koordinatoj: 49° 27′ 28″ N, 11° 5′ 18″ O (mapo)
Urbomurego de Nurenbergo (Germanio)
Urbomurego de Nurenbergo (Germanio)
DEC
Urbomurego de Nurenbergo
Urbomurego de Nurenbergo
Situo de Urbomurego de Nurenbergo
Map
Urbomurego de Nurenbergo
vdr
Sekcio el la urbomurego de Nurenbergo

Dum sia longa historio Nurenbergo nur unu fojon estis konkerata per militaj rimedoj: en 1945 fare de la usona armeo. Ke tio ĉi antaŭe neniam okazis, ne laste dankendas al la urba fortikigo, kiu dum la mezepoko validis kiel nesuperebla.

La antaŭlasta murego redakti

 
Blanka Turo en 2005

La unuajn forikigaĵojn oni supozas jam por la 11-a jarcento [1]. En la 13-a jarcento la kvartaloj ambaŭflanke de la rivero Pegnitz, la Sebalda kaj la Lorenca Kolonioj, estis separe fortikigitaj. De tio konserviĝis sur la Sebalda flanko apud la fortikaĵo kaj la norda pordego Tiergärtner Tor aparte la turo Laufer Schlagturm en la oriento. Sur la Lorenca flanko ankoraŭ staras la Blanka Turo okcidente de la historia urbocentro. Konserviĝis ankoraŭ restaĵoj el la malnova urbofosaĵo, kio estas ankaŭ ekkonebla de la stratonomoj , kiuj finiĝas per -graben (= fosaĵo). Nur en 1320 ĝis 1325 oni kunigis la du urbopartojn trans la rivero per muregoj, de kiuj restis tri turoj[SL 1].

La lasta murego redakti

 
Riverfortikaĵo Fronveste en 2010
 
Turo „Nigra H“, 2010

La lasta remparkonstruaĵo finfariĝis en 1400, longis kvin kilometrojn kaj formis oblikvan paralelogramon. Ĉe ĝiaj kvar angulaj punktoj staras kvar pordegoturoj.

La remparo subdividiĝis en la veran muregon (ankaŭ nomata alta murego), la antaŭan grundonivelan kaĝon larĝan je 15 metroj, la kaĝomuron elstarantajn el la fosaĵo kaj la senakva fosaĵo. Entute ekzistis pruvebleproksimume 130 fosaĵo- kaj muroturoj [1]. La fosaĵo, ekestinta proksimume 1430 pro la minaco de la Husanaj Militoj, profundis 12 metrojn kaj larĝis ĝis 20 metrojn, sed ne entenis akvon. En 1452 la fosaĵo estis preta.

Aliron al la urboj ebligis sep pordegoj [SL 2]: la kvin ĉefaj turoj taŭgaj ankaŭ por ĉaroj kaj du trairejoj nure por piedirantoj. Krome ekzistis pordego kondukanta al la fortikaĵo. Kie la rivero Pegnitz forlasas la urbon, en 1489/94 oni superkonstruis ĝin per la fortikaĵo Fronveste; en la oriento du tegmentitaj defendopontoj formis la kaĝon Tratzenzwinger.

La turoj de la murego ricevis ekde 1540 laŭvice nomojn per kombinaĵo el koloroj kaj literoj [SL 3]: La nigra sekcio komenciĝas en la nordo ĉe la fortikaĵo (Elrigardejo Nigra A) kaj etendiĝas ĝis Riverinsulo Schütt en la oriento (Turo Nigra Z). Tie ĉi komenciĝas la blua sekcio per Blua A kaj etendiĝas ĝis Blua X en la sudo. Sekvas laŭ ĉi tiu sistemo ruĝa kaj verda sekcioj[2]. La malnovaj nomoj ankaŭ nuntempe estas legeblaj ĉe la turoj.

Pliampleksigoj redakti

 
Turo Neutorturm, 2010

Jam antaŭ 1500 oni komencis alikonstrui la fortikigaĵojn kaj transformi la kaĝojn en pafilego-poziciojn: je la tiel nomata remparigo oni aŭ reduktis la alton de la kaĝomuro kaj plenŝutis la kaĝon aŭ plifortikigis la kaĝomuron per antaŭmetita murego kun lokoj por la pafilegoj. Aldone oni ali- aŭ malkonstruis malnovajn kaĝoturojn kaj novkonstruis turojn kaj bastionojn. La alikonstruo komenciĝis je la en- kaj elfluejo de la rivero Pegnitz kaj finiĝis ĉe la murego norde de la pordego Frauentor [SL 4].

En 1527 oni konstruis du novajn kaĝojn pokaze kiel rondbastiono, unu en la nordokcidento kaj en la sudokcidento [SL 5]; en 1538–45 ekestis la bastonoj de la fortikaĵo.[3] Inter 1556–64 la kvar pordegoturoj estis ĉirkaŭtegataj kaj ricevis siajn nunajn imponajn aspektojn. En 1611–14 oni novigis la kaĝomuron sude de la pordego Laufer Tor kaj konstruis bastionon, kiu en 1871 estos malkonstruata.

Poste oni ne plu adaptis la muregon laŭ la pokaza stato de la defendoteĥniko. Sur la plano de desegnisto Hans Bien [4] bone videblas la stato de la muro en la tempo proksimume 1628/32[5]. Jam dum la Tridekjara Milito Nurenbergo sin protektis malproksime de la urbolimo per redutoj.

Adaptiĝoj al la moderna epoko redakti

La pli longa periodo de ekonomia halto ĝis la industria revolucio en la 19-a jarcento efikis, same kiel je la konstruaĵa substanco de Malnov-Nurenbergo, muzeiga. En 1824 meĥanikisto Conrad Georg Kuppler starigis antaŭ la fortikaĵo ĉenvojeton, en 1930 oni almetis masivajn apogilojn, kaj en 2010 oni renovigis la tutan ponton.

 
Malkonstruo de la murego ĉe Laufertorturm fine de la 19-a jarcento
 
Pordego Färbertor, starigita en 1848 kaj malkonstruata en 1891

Post la transpreno de Nurenbergo fare de Bavarujo en 1806 la urbo plutenis sian econ de fortikaĵo. La kvin ĉefpordegoj estis gardataj kaj tri pluaj fermataj dum la noktoj. La trafiko en la antaŭurbojn (ekz. Wöhrd kaj Gostenhof) kontinue kreskis, sed ĝis 1866 oni permesis nur sep pluajn urbopordegojn, kiuj estis enigataj en la gardosistemon: en 1848 Maxtor, Färbertor kaj Kasemattentor, en 1850 Königstor, en 1859 Marientor, en 1863 Westtor kaj en 1866 Ludwigstor; ili ekestis kiel novgotikaj urbopordegoj[SL 1]. En 1863 urban proponon por malfortikigo de la urbo la bavara registaro rifuzis, ĉar ĝi pro timo de tumultoj konsideris la fortikaĵan econ kiel stabiligan faktoron. La 12-an de julio 1866 ĝi permesis la malfortikigon, ankaŭ pro atendo de okupado fare de prusaj trupoj. En la sekva tempo oni ĉiam denove disputis pri la konservado aŭ malkonstruo de la murego, provizore la reĝo rezervis al si la decidon pri ĉiuj konstrua ŝanĝo. En 1869 oni malkonstruis unuan muregoparton, sekvis pluaj malkonstruoj.

Pro la kreska trafiko oni jam malkonstruis de 1877 ĝis 1891 la sep novkonstruitajn turojn[SL 6]. Pluaj muregaj tranrompaĵo ekestis: en 1869 Sterntor, en 1871 Wöhrder Tor, en 1881 Hallertor kaj en 1894 laŭ formo de ponto Fürther Tor.

 
Je la turo „Ruĝa H“ temas pri bunkro el la Dua Mondmilito.

En la Dua Mondmilito la Aliancanoj parte treege detruis la urban fortikigaĵojn, ekzemple la 3-an de oktobro 1944 ili trafis dum hela tago la fortikaĵon Fronveste ĉe la Pegnitz[6]. Post la milito la difektoj parte estis forigataj.

En la 1960-aj jaroj en la sudo partoj de la fosaĵo ĉe la pordego Frauentor estis ŝutplenataj. Dum la konstruado de la subtera fervojo oni reelfosis ĉi tiun fosaĵosekcion en 1987. Planoj por vasta alikonstruado de muregopartoj en la jaroj1967/68 ne estis realigataj[SL 7].

Nuna stato redakti

 
Krakova Domo en la turo Nigra Z, 2010

Kvankam ankaŭ forte ripartita respektive rekonstruita, la murego konserviĝis preskaŭ komplete kaj ĉirkaŭas la historian urbocentron. La plej granda breĉo de pli ol 310 metroj troviĝas ĉe la turo Laufer Torturm (49° 27′ 27,6″ N, 11° 5′ 17,8″ O (mapo)49.45765277777811.088263888889). La konservado de la muro estas kontinua proceso, en 2005 oni ekzemple riparis la muregon ĉe Maxtor[7].

Malantaŭ, antaŭ kaj sur la murego kaj en la kelkloke konserviĝinta fosaĵo estas plejparte publike alireblaj promenvojoj. La fosaĵo mem estas plejparte parkece aranĝita, same ankaŭ la masivaj bastionoj okcidente kaj norde la fortikaĵo, kiuj estas publike alirebla en la varma sezono.

Je la fino de la Dua Mondmilito ankoraŭ ekzistis 88 muregoturoj, nun estas nur 71 [8]. Multajn el ili uzas organizaĵoj, asocioj kaj privatuloj ekzemple kiel junulardomo, konsultejo, muzeo, artistorenkontejo kaj ĉambroj por studentoj, do ili parte estas publike alireblaj.

En la 20-a jarcento oni konstruis ĉe la okcidenta murego apud Fronveste maljunulejon. Al la duetaĝa sabloŝtona konstruaĵo kun groptegmento apudas pluaj konstruaĵoj. La turoj Verda C, D kaj E estis enigataj en la konstruaĵoj de la maljunulejo.[9]

La turo Jakobsturm (Ruĝa L) starigata en 1480 ĉe la pordego Jakobstor estis en 2005 alikonstruata kaj disponeblas nun kiel loĝejo por vagantaj metiistoj. Ekzistas tie kvin dormlokoj, kuirejo kaj banĉambro.

Alie ol ekzemple en Rothenburg ob der Tauber ne plu mezepoka murego kun surirebla defendogalerio stampas la aspekton, sed kvar dikaj turoj, inter kiuj staras la muregaj partoj.

„...Ne ekzistas dua remparo tiaspeca kaj tiel granda en Mezeŭropo, kiu transvivis la tempon. La multeco kaj diverseco de la konstruaĵoj faras la ... ĉirkaŭmuraĵon de la urbo lernolibro pri fortikigoteĥniko de la mezepoko kaj frua novepoko“[2].

Historiaj bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Helge Weingärtner: Stadtbefestigung. S. 1018.
  2. Wiltrud Fischer-Pache: Stadttore und -türlein. p. 1026.
  3. Helge Weingärtner: Türme (alphabetische Bezeichnung). S. 1093.
  4. Helge Weingärtner: Remparierung. p. 897.
  5. # Hochspringen ↑ Helge Weingärtner: Rundbasteien. p. 917.
  6. Charlotte Bühl: Entfestigung. p. 247.
  7. Maritta Hein-Kremer: Köma-Projekt. p. 551.

Literaturo redakti

  • Michael Diefenbacher, Rudolf Endres (eldoninto): Stadtlexikon Nürnberg. 2-a,plibonigita eldono. W. Tümmels Verlag, Nurenbergo 2000, ISBN 3-921590-69-8 (Konektite).

Kromaj legadoj redakti

  • Günther P. Fehring, Anton Ress (†): Die Stadt Nürnberg. Kurzinventar, 2-a eldono priverkita de Wilhelm Schwemmer, Munkeno: Dt. Kunstverl. 1977 [unver. Nachdruck 1982] (= Bayerische Kunstdenkmale; 10), p. 165sj.
  • Walter Haas: Ein Stück der älteren Nürnberger Stadtmauer beim Kornmarkt, en: Mitteilungen des Vereins für Geschichte der Stadt Nürnberg Band 76, 1989, p. 161 sj. - ankaŭ Konektite
  • Hanns Hubert Hofmann: Die Nürnberger Stadtmauer. Verlag Nürnberger Presse, Nurenbergo 1967
  • Reinhard Kalb: Darum beneidet uns jede Großstadt: Die schönste Stadtmauer weit und breit. En: Nürnberger Zeitung Nr. 247 vom 25. Oktober 2007, Nürnberg plus, S. + 1 - Konektite
  • Erich Mulzer: Die Stadtbefestigung. En: Erich Mulzer: Baedeker Nürnberg - Stadtführer, 9-a eldono. Von Karl Baedeker. Ostfildern-Kemnat: Baedeker, 2000, 134 S., ISBN 3-87954-024-1 - auch Konektite[rompita ligilo]
  • Kurt Müller, Erich Mulzer: Die erste Bresche in Nürnbergs Stadtmauer. In: Nürnberger Altstadtberichte, eldoninto: Altstadtfreunde Nürnberg e.V., Nr. 15 (1990), pj. 37-80 (dokumentita per fotoj)
  • Erich Mulzer: Vom Umgang mit einem möglichen Weltkulturerbe. En: Nürnberger Altstadtberichte, eldoninto: Altstadtfreunde Nürnberg e.V., Nr. 25 (2000), S. 27-62 (dokumentita per fotoj)
  • Franz Willax: Nürnberger Stadtmauer im Jahrzehnt vor dem 30-jährigen Krieg. En: Mitteilungen der Altnürnberger Landschaft e.V., 1990, n-ro 1, pj. 210 – 214

Eksteraj ligiloj redakti