Urbomuzeo de Vajmaro

muzeo en Germanio

La Urbomuzeo de Vajmaro (germane: Stadtmuseum Weimar) troviĝas en la historia Bertuch-domo en Vajmaro, Germanio, Karl-Liebknecht-strato 5-9. Vicestro de la amikara societo urbmuzea estas Axel Stefek.

Karl-Liebknecht-strato 5-9, Bertuch-domo/Vajmaro; muzeo

Priskribo redakti

La inter 1780 kaj 1803 en du konstrufazoj konstruita, klasikisma loĝa kaj komerca domo nomitis por la konstrukomisiinto, verkisto kaj eldonisto Friedrich Justin Bertuch. Planojn originalajn faris la arĥitekto Rudolf Steiner. Surloke estis krome Landes-Industrie-Comptoir kaj Geographisches Institut. Muzea uzo ekis en la jaro 1955-a; la kolektaro konsistas el diversaj privataj kolektoj el la 19-a jarcento. Fondo fariĝis en la 24.6.1889 sub la nomo de Naturhistoria muzeo kaj sub la egido de la Naturhistoria societo. Ĝi gastis en kvar ĉambroj de la nuna popolaltlernejo malantaŭ la Herder-kirko. En 1892 iĝis transloko pro spaca malbundo je la Poseck-domo, kie estas la Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio. Ambaŭ muzeoj do ŝuldas la estiĝon al la menciita Naturhistoria societo. Post transpreno en publikan administradon en 1903 ĝi iĝis la unua urba muzeo de tuta Turingio.[1] Ekde 1955 ĝi estas en la nuna situo proksime de la ĉefa stacidomo kaj Nova Muzeo.[2][3]

Montratas objektoj estantaj en kunteksto kun la urba historio. Prezentatas ne nur ĝeneralaĵoj sed diversaj sekcioj specialaj ekz. pri la historio de la entrepreno de Bertuch, la Vajmara Respubliko, la grava horloĝfabrikado.[4][5] Admireblas ankaŭ la postlasitaĵoj artista de la pentristo Alfred Ahner kaj ankaŭ kolekto pri tekstilaĵoj famas.

Friedrich Schiller nomis tiun ĉi domon en letero al la amiko Johann Gottfried Körner la plej bela en tuta Vajmaro.[6]

Malantaŭ la konstruaĵo estas la parko de Vajmarhalo. La atelieroj kiuj formis kvaralan kortegon ĉe la posto de Bertuch-domo jam delonge ne plu ekzistas. Unu el la plej konataj personoj laborintaj surloke estis Christiane Vulpius. La fabrikon oni malkonstruis en 1928 por la konstruo de Vajmarhalo en la jaro 1928.

Ekde 2006 la Artohalo Harry Graf Kessler utiligatas fare de urbaj instancoj.[7] Kunlaboras ankaŭ la Muzeo pri abeloj.

Vidu ankaŭ redakti

  • Mythos Weimar, furorlibro pri la tre diversaj vizaĝoj de Vajmaro

Literaturo redakti

  • Walter Steiner, Uta Kühn-Stillmark: Friedrich Justin Bertuch. Ein Leben im klassischen Weimar zwischen Kultur und Kommerz. Böhlau Verlag, Köln-Weimar-Wien 2001.
  • Katharina Middell: Die Bertuchs müssen doch in dieser Welt überall Glück haben. Der Verleger Friedrich Justin Bertuch und sein Landes-Industrie-Comptoir um 1800. Leipziger Universitäts-Verlag, Leipzig 2002, ISBN 3-936522-17-0.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo muzea

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stadtmuseum Weimar en la germana Vikipedio.