Urboplaco – en malnovaj urboj estis ĉefa placo, centro de mastrumada kaj socia vivo. En urboj de antikva Grekio kiel urboplaco funkciis agoro kaj en urboj de romia imperio ekzistis forumoj. Dum frua mezepoko urboplacoj en eŭropaj urboj ofte havis ne regulan formon. En la 12-a – la 13-a jarcento en okcidenta kaj centra Eŭropo ekaperis regula plano de urbo kun ortangula urboplaco, kiu estis lokita ĉe kruciĝo de ĉefaj stratoj. En urboplaco kutime estis lokitaj: urbodomo, ventotabloj, pesilo, puto. Liberaj partoj de la urboplaco servis kiel bazaro kaj lokoj por kunvenoj. Nuntempe urboplaco funkcias kiel senkostruaĵa reprezenta placo. En la 20-a jarcento tradicia urboplaco estis anstataŭata per placo kun modernaj formoj kaj kun diversaj funkcioj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio kaj fontaĵo redakti