Urdua ortografio

persa-araba-bazita alfabeto por urduo; enhavas 39 literoj (inkl. de ءں‎); aldone al la persa, enhavas literojn ٹ‎ڈ‎ڑ‎ por retrofleksaj konsonantoj, ں‎ por nazaligitaj vokaloj, ے‎ por vokaloj /ɛ:/ aŭ /e:/, kaj ھ‎ por aspiraciaj aŭ

La ortografio de la lingvo urduo estas bazita sur tiu de la persa lingvo, kun pluraj aldonoj kaj modifoj pro la lingva diferenco inter la persa lingvo kaj urduo. Ĝi estas arab-baza skribsistemo, skribita dedekstre maldekstren (escepte de ciferoj). Mallongaj vokaloj ne estas markitaj (krom la uzo de vokalpunktoj, kiuj estas malofte uzataj), kaj la prononco estas ĝenerale ambigua. Arab- kaj persdevenaj vortoj estas skribataj laŭ la origina literumado.

Alfabeto redakti

Litero Nomo Latinigo Sono (IFA)
ا alif ā, – /ɑː, ʔ, ∅/
ب b /b/
پ p /p/
ت t /t/
ٹ ṭē /ʈ/
ث s̱ē /s/
ج jīm j /d͡ʒ/
چ c /t͡ʃ/
ح baṛī ḥē /ɦ/
خ k͟hē k͟h /x/
د dāl d /d/
ڈ ḍāl /ɖ/
ذ ẕāl /z/
ر r /r/
ڑ ṛē /ɽ/
ز z /z/
ژ zhē zh /ʒ/
س sīn s /s/
ش shīn sh /ʃ/
ص ṣwād /s/
ض ẓwād /z/
ط t̤oʼē /t/
ظ z̤oʼē /z/
ع ʻain ʻ /ɑː, oː, eː, ʔ, ʕ, ∅/
غ g͟hain g͟h /ɣ/
ف f /f/
ق qāf q /q/
ک kāf k /k/
گ gāf g /ɡ/
ل lām l /l/
م mīm m /m/
ن nūn n /n, ɲ, ɳ, ŋ/
ں nūn g͟hunnah /◌̃/
و wāʼo v, ū, u, o, au /ʋ, uː, ʊ, oː, ɔː/
ہ choṭī/gol hē h, ā, e /ɦ, ɑː, e:/
ھ do-cashmī hē h /ʰ/ or /ʱ/
ء hamzah ʼ /ʔ/, /∅/
ی choṭī yē y, ī, á /j, iː, ɑː/
ے baṛī yē ai, e /ɛː, eː/

Duliteraĵoj redakti

Duliteraĵoj estas uzata por aspiraciaj konsonantoj.

Duliteraĵo Latinigo Sono (IFA) Ekzemplo
بھ bh [bʱ] بھاری
پھ ph [pʰ] پھول
تھ th [tʰ] تھم
ٹھ ṭh [ʈʰ] ٹھیس
جھ jh [d͡ʒʱ] جھاڑی
چھ ch [t͡ʃʰ] چھوکرا
دھ dh [dʱ] دھوبی
ڈھ ḍh [ɖʱ] ڈھول
ڑھ ṛh [ɽʱ] کڑھنا
کھ kh [kʰ] کھولنا
گھ gh [ɡʱ] گھبراہٹ

Ciferoj redakti

Urduo uzas ciferojn pruntitajn el la persa; urduaj ciferoj iom diferencas de la persaj, speciale la 4, 6, kaj 7. (La persaj ciferoj diferencas de, sed estis pruntitaj de, la arabaj, kiuj estis pruntitaj de tiuj de hindaj skribsistemoj.)

La ciferoj skribiĝas demaldekstre dekstren, malsimile al la ordinaraj literoj.

Cifero Valoro
۰ 0
۱ 1
۲ 2
۳ 3
۴ 4
۵ 5
۶ 6
۷ 7
۸ 8
۹ 9

Interpunkcio redakti

La interpunkcio de urduo diferencas de tiuj de Esperanto.

Interpunkcio uzo
، komo
؛ punktokomo
: dupunkto
۔ punkto (markilo de frazfino)
؟ demandosigno

Historio redakti

La urdua alfabeto estas bazita sur la persa alfabeto, kaj originis en la 13-a jarcento. Urduo estis vaste uzata en la Mogola Imperio. Post la koloniigo de Hindio far la Brita Imperio, la urdua alfabeto daŭris. La skribmaŝino por urduo estis inventita en 1911.

Eksteraj ligiloj redakti