Urduo

hind-arja lingvo, parolata en Pakistano kaj Barato; unu de la du normaj formoj de hindustana lingvo
(Alidirektita el Urdue)

Urduo (urdue اُردُو, urdū [URdu], historie literumita «Ordu») estas centra hindarja lingvo de la hindirana branĉo de la hindeŭropa lingvofamilio. Ĝi estas la nacia lingvo kaj unu el la du oficialaj lingvoj (la alia estas la angla) de Pakistano. Ĝi ankaŭ estas la oficiala lingvo de 5 gubernioj de Barato, kaj unu el la 22 oficialaj lingvoj de Barato. Ĝia vortprovizo evoluis sub la influo de la persa, araba, tjurka kaj sanskrito. En la moderna epoko, la urduan vortprovizon signife influis la panĝaba kaj la angla. Urduo evoluis precipe en la okcidenta parto de la barata gubernio Utar-Pradeŝo, sed ekformiĝis dum la 13a jarcento kaj poste dum la mogola imperio (1526–1858) en la hinda duonkontinento.

Urduo
اُردُو (urdū)
Parolata en (vidu sube)
Parolantoj 68 619 830
Skribo persa
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Pakistano, Hindio
Reguligita de National Language Authority
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ur
  ISO 639-2 urd
  ISO 639-3 urd
  Glottolog urdu1245
Angla nomo Urdu
Franca nomo ourdou
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1:
Vikipedio
Information icon.svg
vdr

Ekzistas Vikipedio en la urdua lingvo nome Urdulingva Vikipedio.

PriskriboRedakti

Lingvistoj ofte klasifikas urdoon kiel norman variaĵon de la hindustana dialektaro (aŭ hindustana lingvo). Oni ankaŭ nomas tiun norman variaĵon "kharibola". Oficialaj aprobitaj versioj de la hindia kaj urduo estas gramatike identaj kun la kharibola.

Ĝenerale, tamen, la lingvonomo "urduo" povas inkluzivi aliajn variaĵojn. La origina lingvo de la mogoloj estis tjurka, sed post sia alveno en suda Azio, ili adoptis unue la persan kaj poste urdon.

La vorto urdu ŝajne devenas el la tjurka aŭ mongola vorto ordu, kiu signifas "armea tendaro". Ĝi ekhavis sian nomon de la bazaro "Urdu Bazar" proksime al la Ruĝa fortikaĵo en Delhio.

Oni ofte kontrastigas urduo kun la hindia, plia normigita formo de la hindustana. La ĉefaj diferencoj inter la du estas, ke la norman urduon oni skribas en la persaraba alfabeto, kaj ĉerpas multajn vortojn el la persa kaj araba lingvoj. Kontraste, la norman hindian oni konvencie skribas per la nagaria skribo, kaj prenas pli da vortoj el la sanskrita. Tial kelkaj lingvistoj konsideras la urduan kaj hindian kiel du normigitaj formoj de la sama lingvo. Tamen, aliaj lingvistoj klasifikas ilin en malsamaj kategorioj pro socilingvistikaj diferencoj.

ParolantojRedakti

Troviĝas inter 60 kaj 80 milionoj da denaskaj parolantoj de urduo. 11 milionoj (1993) en Pakistano kaj 52 milionoj (2001) en Barato parolas kiel denaskan lingvon. Grandaj nombroj de denaskaj parolantoj de urduo troviĝas ankaŭ en Bangladeŝo, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj en Britujo.

GramatikoRedakti

Malgraŭ diferencoj en la vortenhavo kaj skribsistemo, la urdua gramatiko estas preskaŭ identa kun tiu de la hindia.

SkribmanieroRedakti

La Urdua ortografio estas bazita sur tiu de la persa lingvo, kun pluraj aldonoj kaj modifoj pro la lingva diferenco inter la persa lingvo kaj urduo. Ĝi estas arab-baza skribsistemo, skribita dedekstre maldekstren (escepte de ciferoj). Mallongaj vokaloj ne estas markitaj (krom la uzo de vokalpunktoj, kiuj estas malofte uzataj), kaj la prononco estas ĝenerale ambigua. Arab- kaj pers-devenaj vortoj estas skribataj laŭ la origina literumado.

DialektojRedakti

Kvar dialektoj de urduo estas konataj: la dakhana, pinĝara, rekhta kaj kharibola. La dakhanan oni parolas en la ebenaĵo Deccan en suda Barato. Karakterizas ĝin vortprovizo de la telugua kaj maratha lingvoj. La rekhta estas la variaĵo uzata en la urdua poeziaĵo, kaj oni foje nomas ĝin aparta dialekto. La norma kharibola estas parolata en Barato ĉirkaŭ Delhio kaj Lakno, kaj en Pakistano ĉirkaŭ Karaĉio kaj Lahoro.

LiteraturoRedakti

Jam de la 14a jarcento verkistoj ekuzis urduon. La literaturo floris en diversaj ĝenroj. En la fruaj jardekoj de la 20a jarcento ekaperis la ĝenro de la novelo. Inter la pioniroj de tiu ĝenro estis Munshi Premchand kaj Sadat Hassan Manto.

Eksteraj ligilojRedakti