La urdvigno (Vigna mungo), ankaŭ nomata lentvigno, estas plantspecio el la subfamilio de la Faboideoj ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Tiu ĉi utilplanto estas proksime parenca al mungo (Vigna radiata).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
urdvigno

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Vigno’’ Vigna
Specio: M. geocarpum
Vigna mungo
(L.) HEPPER
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Historio redakti

La urdvigno estas kultivata de 3000 ĝis 4000 jaroj en la Hinda subkontinento. Ĝi estas nun disvastigita en la tuta sudo kaj sudoriento de Azio.

Priskribo redakti

La urdvigno kreskas malalte, starante aus rampante. Ĝi estas unujara planto, sed la savaĝa formo esta multjara herba planto, kies tigoj ricevas longecon de 2 ĝis 4 m. La kulturplanto nur atingas kreskoalton de 20 ĝis 30 cm, povas esti ankaŭ 60 ĝis 90 cm.

La haraj folioj konistas el tri partoj kaj havas pedunklon. La pedunkloj havas longecon de ĉ. 10 cm. La tri folietoj estas larĝe-lancetaj ĝis ovale pintaj. Ili larĝas 5 ĝi 7 cm kaj longas 5 ĝis 10 cm.

La akselstarantaj ĉ. 15 cm longaj florpedunkloj staras, kaj havas dufoje aŭ trifoje disbranĉitaj floraroj, kiuj havas partajn florarojn de ofte kin ĝis ses floroj. La florkoloro estas brile flava. Ĉiu floro floras nur malmulte da horoj. Plej ofte okazas memfekundado.

Po partaj floraro evoluiĝas ofte nur du ĝis tri guŝoj. La aspre haraj kaj rektaj guŝoj havas longecon de 4 ĝis 7 cm kaj larĝecon de ĉ. 0,6 cm. Ĉiu guŝo havas kvar ĝis dek semojn. La brilaj, malgrandaj semoj havas diametron de ĉ. 4 mm. Ĝia koloro estas tre malhele verdaj ĝis nigraj, sed ankaŭ ekzistas verdajn tipojn. La semoj estas ĉiam interne blanka, kio estas la distinga punkto de mungoj, kiuj estas interne flavaj. La blanka kaj konkava volbita hilumo havas longecon de 1,2 ĝis 2,3 mm kaj larĝeco de ĝis 1 mm. La milgrajna pezo estas 15 ĝis 40 gramoj. La semoj ĝermas super la grundo.

Uzado redakti

Manĝeblaj estas kaj freŝaj guŝoj, ĝermplantoj kaj sekaj vignoj. En Hindujo la urdvigno estas pli ŝatataj ol fazeoloj aŭ faboj. Ili havas saman kuirtempoj kaj bone kombiniĝas kun rizo. En suda Hindujo oni faras paston el la vigna faruno, kiu estas uzata por fari vadaon), kaj kune kun rizfaruno ĝi estas farata por fari buletojn (Idli) kaj patkukon (Dosa). Ĝi povas esti uzata anstataŭ lentoj en papadamo-pano. La urdvigno enhavas ĉ. 20 ĝis 24 % (de la seka pezo).

Nomoj redakti

En la hindia la planto nomiĝas urad, urad dal, udad dal, urd, urid, maash (मास) en la nepala), or උඳු en la sinhala, đậu muồng ăn en la vjetnama, uzhunu (ഉഴുന്ന്) en la malajama, minumulu (మినుములు) en la telugua, uddina bele (ಉದ್ದಿನ ಬೇಳೆ) en la kanara, urdu bele en la tulua, ulunthu (உளுந்து) en la tamila, adad (અળદ) en la guĝarata, biri dali en la orija, kaj mashkalai dal (মাসকালাই ডাল) en la bengala.

Sistematiko redakti

La unua priskribo Phaseolus mungo kazis en 1767 en Mantissa Altera, 1, 101 fare de Carl von Linné. La aktuala valida nomo estis publikigita en 1956 de Frank Nigel Hepper en Kew Bull. 11,128. Sinonimoj de Vigna mungo (L.) HEPPER estas: Azukia mungo (L.) MASAMUNE, Phaseolus radiatus ROXB. NON L., Phaseolus roxburghii WIGHT & ARNOTT. Phaseolus radiatus L. estas sinonimo de Vigna radiata kaj Phaseolus radiatus ROXB. sinonimo de Vigna mungo.

Vigna radiata apartenas al la subgenro Ceratotropis en la genro Vigna.[1]

Ekszistas du varioj:[1]

  • la kulturformo Vigna mungo (L.) HEPPER var. mungo (sin.: Phaseolus mungo L. (bazionimo), Phaseolus viridissimus TEN. EX MIQ., NOM. INVAL.)
  • sovaĝa formo Vigna mungo (L.) HEPPER var. silvestris LUKOKI ET AL.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Urdvigno en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti