Unterschächen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Urigen)

Unterschächen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 729 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Unterschächen
Blazono de Unterschächen
Unterschächen
komunumo en Svislando
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 51′ 51″ N 8° 46′ 15″ O / 46.86417 °N, 8.77083 °O / 46.86417; 8.77083 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 51″ N 8° 46′ 15″ O / 46.86417 °N, 8.77083 °O / 46.86417; 8.77083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 729
Areo 80,22 km²
Alteco 995 m super marnivelo
Poŝtkodo 6465
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Unterschächen
vdr

Geografio redakti

Unterschächen situas en la malantaŭa parto de la valo de la rivero Schächen ĉe la vojo al Klausen-Pasejo. En sudo la komunumon limas la monto Gross Windgällen kun alteco de 3187 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Unterschächen mem la vilaĝetoj kaj setlejoj Urigen, Schwanden, Schwandenbergen, Brunni, kaj la setlejo sur la Klausen-Pasejkulmino.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Unterschächen limas en nordoriento al Muotathal (SZ), en oriento al la eksklavo Urnerboden de la komunumo Spiringen, en sudo al Silenen, en sudokcidento al Schattdorf, en okcicento al Spiringen kaj en nordokcidento al Bürglen.

Trafiko redakti

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo nr-o 17 de Altdorf al Glaruso trans Klausen-Pasejo. Unterschächen estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Altdorf. Kiam dum la someraj monatoj la vojo trans Klausen-Pasejo vetureblas, ekzistas ankaŭ poŝtaŭtolinio trans la pasejo al Linthal en Kantono Glaruso.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Unterschächen datiĝas el la 13-a jarcento. En la jaro 1687 Unterschächen sendependiĝis de Spiringen kaj fariĝis aparta paroĥo kaj komunumo. En la jaro 1414 en Unterschächen estis malkovrita saniga fonto kaj kreita kuracbanejo. Tamen Spiringen neniam akiris veran signifon kiel kuracloko. Parto de la kuracbanejo estis malkonstruita en la jaro 1811. La kuracakvo hodiaŭ fluas al la halobanejo de la setlejo Brunni.[1]

Komunuma partnereco redakti

Unterschächen havas komunuman partnerecon kun la urbo Grenchen en Kantono Soloturno.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti