La ĉeloj de la homa korpo produktas kompleksajn, ofte toksajn kemiaĵojn. La ekskreciaj organoj (la renoj, ureteroj, veziko, kaj uretro) forigas ekskrecion de la sango, kaj ĝi foriras de la korpo en la urino.

Sango kun la ekskreciaj kemiaĵoj fluas tra la renaj arterioj de la koro al la renoj. Tie, en ĉiu de la du renoj, estas ĉirkaŭ 1.250.000 nefronoj. La nefronoj filtras la sangon kaj forigas la nitrogeno-kombinaĵojn, troan akvon kaj salojn, kaj resendas la bonajn substancojn kaj fluidojn al la sango. La purigita sango reiras al la koro.

La fluido kun ekskrecio eniras la uretojn. La uretoj estas malgrandaj tuboj, kaj la urino pasas al la veziko, kaj kolektiĝas tie. La renoj produktas 1.200 aŭ 1.500 mililitrojn da urino ĉiutage. Kiam la veziko pleniĝas da urino, refleksago malstreĉas la sfinkteran muskolon de la malalta veziko, kaj oni volas urini. La urino pasas tra la uretro kiam oni malstreĉas la ekstersfinkteran muskolon por urini. En la virino, la uretro malplenigas inter la klitoro kaj la aperturo de la vagino. En la viro, la uretro estas 20 cm. longa, kaj kuras tra la peniso.

Vidu ankaŭ redakti