Urmuz estas la plumnomo de la rumana avangarda verkisto Demetru Demetrescu-Buzău (n. 17 marto 1883 en Curtea de Argeș; m. 23 novembro 1923 en Bukareŝto).

Urmuz
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1883 (1883-03-17)
en Curtea de Argeș
Morto 23-an de novembro 1923 (1923-11-23) (40-jaraĝa)
en Bukareŝto
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pafo vd
Tombo Tombejo Bellu vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Reĝlando Rumanio vd
Alma mater Universitato de Bukareŝto • Gheorghe Lazăr National College vd
Profesio
Alia nomo Hurmuz vd
Okupo magistrato • verkisto • poeto • juĝistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la junaĝo li multe legis, precipe scienc-fikcion kaj vojaĝliteraturon. Studis juron kaj profesiis kiel juĝisto en diversaj lokoj en la suda Rumanio.

Postlasis manplenon de avangardaj-absurdaj tekstoj, kiujn oni postmorte kolektis en la kajeron Pagini bizare. La kolekto, en la traduko de Ionel Oneţ, aperis en Esperanto sub la titolo Paĝoj bizaraj en 1998.